前往目錄

"Dae"

貼文者: akueck, 2014年7月24日

訊息: 44

語言: Esperanto

nornen (顯示個人資料) 2014年10月23日下午5:42:57

Ĉu tiu ĉi fadeno temas pri partitiva pronomo, kiel ekz itala ne kaj franca en?

Kirilo81 (顯示個人資料) 2014年10月29日上午10:19:37

nornen:Ĉu tiu ĉi fadeno temas pri partitiva pronomo, kiel ekz itala ne kaj franca en?
Ne pronomo, sed pronomeca adverbo (germ. Proadverbial, Pronominaladverb). Se prie kaj sube estas en ordo, miaopinie dae estas same en ordo, kvankam malofte necesa.

sergejm (顯示個人資料) 2014年10月29日上午10:42:09

"Mi estas ene" ne signifas "en tio", sed "en io" - mi povas ne scii en kio mi estas.
"malene" estas "ne en io", "en nenio", sed pli ofte oni uzas "ekstere".
Do, en "mi parolas prie", "prie" devas signifi "pri io", malo de "parolo pri nenio", sensignifa parolo.
Kaj sekve, "glaso dae" estas "glaso da io", t.e. glaso uzata kiel mezurilo.

Sed en Esperanto ne ĉio estas logika (ekz. ŝango de -i al -o povas fari malsamajn efikojn), do rara "prie" kaj diskutata "dae" povas havi ne tiajn signifojn.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2014年10月29日上午10:58:52

sergejm:"Mi estas ene" ne signifas "en tio", sed "en io"
Mi ne scias, surbaze de kio vi tiel rezonas. Kiam mi vokas en la ĝardeno "Vilĉjo, kie vi estas" kaj ricevas kiel respondon "Mi estas ene", ĉu mi traserĉu ĉian ajn ujon en la ĉirkaŭaĵo aŭ ĉu ne temas nur pri definita "ene", nome la domo.
Eĉ pli klara ekzemplo: "La polpo post ioma provado finfine malfermas la ŝtopilon de la ujo, kaj la manĝo ene (= en ĝi, en tio) estas nun alirebla".

Rilate prie la tri atestoj el la Tekstaro, en ĉiuj ĝi signifas "pri tio/ĝi":

"la inspektistoj de Unuiĝintaj Nacioj trovis mustardan gason kaj kuglegojn kapablajn ĝin liveri. Ĉu vi memoras? Oni prie raportis en la novaĵoj"

"ili komencis serĉadi eks-prostituitinojn en Koreio kaj aliaj landoj, kaj urĝis al ili akuzi prie la japanan registaron"

" ili apelaciis al amaskomunikiloj fikciante la imagon de “japana registaro rifuzanta pardonpeti kaj kompensi al militaj prostituitinoj”. Japanaj amaskomunikiloj prie informadis eksterlandanojn"

sergejm (顯示個人資料) 2014年10月29日上午11:19:52

jes, kiam oni parolas "ene" kaj "prie", ofte oni scias "en kio" kaj "pri kio", sed iam oni povas ne scii, ekz. ĉe kidnapo.

"ili komencis serĉadi eks-prostituitinojn en Koreio kaj aliaj landoj, kaj urĝis al ili akuzi prie la japanan registaron"

Ĉi tiun propozicion mi ne bone komprenas.
Kio estas subjekto de "urĝis"? ĉu la unua "ili" aŭ la verbo estas sensbjekta?
Kiu/kio estas la dua "ili"? ĉu la unua "ili", "eks-prostituitinoj" aŭ "Koreio kaj aliaj landoj"?
"Prie"? Ĉu pri sercado aŭ pri io menciata antaŭe?

sergejm (顯示個人資料) 2014年10月29日下午4:12:06

Daato (vorto post "da") ne povas havi akuzativon. Do, "multe da monon" ne eblas.
"Kiome" signifas tute alian, ekz.:
Unue, mi havas tason da teo.
Due, mi havas tason da kafo.
Trie, mi havas ...
Kiome mi havas ...?

"Dae" en senco, kiun proponas akueck ("da tio"), mi ne sentas tro utila. Sen en la senco "da io" (kiam "io" povas esti konata kaj povas ne), estas pli utila, ekz.:
Mi havas tri tasojn dae (t.e. kun io, sed sama io) kaj du maldae (t.e. malplenajn).
"Dae", kiel ordinara adverbo oni povas meti aliloken, ekz.:
Dae mi havas tri tasojn.
Se vi volas havi akuzativon, uzu "daa":
Mi havas tri daajn tasojn.
Se vi ne volas nomi mezurunuon, uzu " dao".
Ekz. en "Pikniko ĉe vojrando" oni trovas malplenan ujon, ruse nomata "пустышка". Ni povus nomi ĝin "maldao".
Poste oni trovis plenan "пустышка". Tiun ni povus nomi "dao" (oni ne scias kio ĝi estas kaj kio en ĝi estas).
Mi ne havas la libron en Esperanto kaj ne scias kiel oni tradukis "пустышка" tie.

akueck (顯示個人資料) 2014年10月29日下午5:00:03

sergejm:
"Dae" en senco, kiun proponas akueck ("da tio"), mi ne sentas tro utila.
Mi verkis tiun hajkon kun "dae".

amigueo (顯示個人資料) 2014年10月29日下午5:40:19

mi trovas ĉi temon tre interesa!
dae = da tio
aŭ?
dae = da io

ambaŭ sencoj utilas!

il y a plein de fraises!
there is plenty of strawberries!
daas fragoj!

en la serioza lingvaĵo oni dirus: "estas multaj fragoj!", "fragoj abundas!", "kiom da fragoj!"

y a-t-il de fraises? plein d'!
is there some strawberries? plenty!
ĉu estas fragoj? da!

amigueo (顯示個人資料) 2014年10月29日下午6:19:02

sergejm:Daato (vorto post "da") ne povas havi akuzativon. Do, "multe da monon" ne eblas.
daato, daanto. lingvo produkas sian metalingvon. atentu, meta- estas nenepra vortero: pri si. okej: prisilingvo. ĉu? simple "silingvo"?
sergejm:
"Kiome" signifas tute alian, ekz.:
Unue, mi havas tason da teo.
Due, mi havas tason da kafo.
Trie, mi havas ...
Kiome mi havas ...?
kiam oni parolas pri "unueco" de la parolantaro, oni povas rimarki diferencon inter "unueco" kaj "unuaeco". kaj manksopiri "dua estas "plia" ol unua". (eble "dua estas plioma ol unua"?)
sergejm: "Dae", kiel ordinara adverbo oni povas meti aliloken, ekz.:
Dae mi havas tri tasojn.
Se vi volas havi akuzativon, uzu "daa":
Mi havas tri daajn tasojn.
kio signifas "dalerni", "dahavi", "davivi"?

sergejm: Se vi ne volas nomi mezurunuon, uzu " dao".
Ekz. en "Pikniko ĉe vojrando" oni trovas malplenan ujon, ruse nomata "пустышка". Ni povus nomi ĝin "maldao".
Poste oni trovis plenan "пустышка". Tiun ni povus nomi "dao" (oni ne scias kio ĝi estas kaj kio en ĝi estas).
Mi ne havas la libron en Esperanto kaj ne scias kiel oni tradukis "пустышка" tie.
mezurunuo mi dirus "daanto" aŭ... "dao" ! ridulo.gif
tri kulierplenoj kikerojn = tri kulierdaoj kikerojn

mi estas dao ĉion

amigueo (顯示個人資料) 2014年10月29日下午6:51:16

kio estas rilato inter "dae" kaj "plioma"?
kiam oni volas enmeti sencon de ordo, oni povus diri:

"tri ŝrankoj omda teleroj", signifas ke la stokitaj teleroj daat laŭ ia ordo.

"tri glasoj da akvo" ne implicas ordon de la amaso,
tamen "tri glasoj omda akvo" implicas ian ordon, fizike.

ĉi tio validas por haikuoj ridulo.gif

la matro ordonis la filon ordigi tri ŝrankojn malomda teleroj aŭ tri ŝrankojn da malomaj teleroj aŭ... ridulo.gif triomda ŝrankoj malomda teleroj. "tri ŝrankoj: unu, du kaj tri" = "triomda ŝrankoj".

"mi ŝatus pliomda amorojn", implicas ordon, ke mi ne volas pliajn amorojn samtempaj sed eble unu post alia.

回到上端