Mergi la conținut

Eŭropa suverenco?

de ustra, 6 august 2014

Contribuții/Mesaje: 57

Limbă: Esperanto

ustra (Arată profil) 8 august 2014, 10:00:28

Paul Craig Roberts konfirmas ke Eŭropo devu elekti mem inter paco kaj ruino.

mordaunt (Arată profil) 8 august 2014, 11:32:01

ustra:Paul Craig Roberts konfirmas ke Eŭropo devu elekti mem inter paco kaj ruino.
Mi plejparte konsentas kun la aŭtoro, li donas sufiĉe ĝustan analizon de la situacio. Gaso estas certe tre forta karto, sed la kremla teamo ne decidas uzi ĝin. Almenaŭ ankoraŭ ne.

klmn (Arată profil) 8 august 2014, 12:39:17

mordaunt:Nun tio, la komerc-milito inter la Okcidento kaj Rusio. Kaj kio sekvos? Eble krakos la EU? Ĉiukaze, evidentas ke ambaŭ flankoj penas detrui unu la alian.
Antaŭe mi pensis ke okazas nur milita konflikto. Sed kiam aperis unuaj ekonomiaj sankcioj kontraŭ Rusio, tio pensigis min forte pri kio kaj kial okazas, ĉar ekonomiaj sankcioj estas tute neadekvata, neefektiva kaj, plejgrave, plej maltrafa rimedo por solvi militajn konfliktojn.

ustra (Arată profil) 8 august 2014, 16:00:33

Ebla taktiko de Putin povus esti kolerigi la eŭropajn landojn unu kontraŭ la alia. Ekz. malpermesi la importo de polaj agraraj produktoj, sed permesi ĉeĥaj produktoj. La pollandanoj estus furioze. =)

Iippa (Arată profil) 9 august 2014, 07:55:30

Europo komprenas ke malbalancigo de Ukraino par Rusio estas malakceptabla.
Vana "diskuto".

Lakiro (Arată profil) 9 august 2014, 08:12:58

???

Altebrilas (Arată profil) 10 august 2014, 11:11:10

ustra:Ebla taktiko de Putin povus esti kolerigi la eŭropajn landojn unu kontraŭ la alia. Ekz. malpermesi la importo de polaj agraraj produktoj, sed permesi ĉeĥaj produktoj. La pollandanoj estus furioze. =)
Tiukaze, se EU ne kapablas esti solidara kaj kompence helpi "punitajn" landojn, tio signifas, ke ĝi valoras nenion.

sergejm (Arată profil) 10 august 2014, 11:46:39

ustra:Ebla taktiko de Putin povus esti kolerigi la eŭropajn landojn unu kontraŭ la alia. Ekz. malpermesi la importo de polaj agraraj produktoj, sed permesi ĉeĥaj produktoj. La pollandanoj estus furioze. =)
Tamen li ne faris tion. Li malpermesis saman aron da produktoj al ĉiuj EU landoj.
Sed se iu el EU landoj rifuzos la sankciojn rilate al Rusio, li rifuzos propran malpermeson rilate al tiu lando, sed eble estos malfrue - ĝian importon anstataŭos internaj produktantoj, Argentino, Brazilio aŭ Ĉinio.

mordaunt (Arată profil) 12 august 2014, 06:22:00

mordaunt (Arată profil) 12 august 2014, 14:11:16

Nun la EU petos Brazilon ne vendi viandon al Rusio. =) Bona testo de solideco de la BRICS.

Înapoi mai sus