Al la enhavo

Eŭropa suverenco?

de ustra, 2014-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

ustra (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 19:54:39

Sunjo:El via profilo ne estas konkludebla kiu vi estas, sed tamen mi supozas ke mi ne konas vin persone. Tial mi ne aŭdacus aserti ion pri vi. Kaj mi tion ne faris. Ne prezentu vin kiel viktimo kie neniu atakis vin.
Mi tamen iomete surpriziĝas pri via indigno. Bone informita kiel vi espereble estas, vi ja devas scii de kiuj homoj/ideanaro tiu komplotteorio pri la kanceliero-akto venas.
Tiuj kiuj komprenas la germanan povas mem informiĝi kaj juĝi pri la fidindeco de "viaj ideoj". Por tiuj kiuj ne komprenas la germanan mi simple volas montri ke ekzistas homoj (ekzemple mi) kiuj opinias "viajn ideojn" senbazaj (pri faktoj).
Iun senfunde imputi partiano de ideologio ne estas atako? Mi trovas ĝin senhonte, precipe ĉar vi ne konas min persone.

Priskribi la mankon de suverenco kiel senbaze estas troige. Aŭ ĉu vi pensas ke Schäuble nur ŝercis en la video? Kaj kial mencias nun Glazjev ĉi tion problemon? Ĉu li estas "dekstre" aŭ li estis ebrie?

Se la dekstra flanko ankaŭ okupas kun tio problemo, estas bone por ili. Mi ne koncernas pri tio, ĉar mi ne zorgas. Sed tion ilustras kial mi pensas ke la diferencigo inter dekstre kaj maldekstre estas stulta. Nur tial ke kelkaj idiotoj okupas kun certan problemon, vi rifuzas ĉi tion.

Sunjo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 20:00:02

ustra:
Iun senfunde imputi partiano de ideologio ne estas atako? Mi trovas ĝin senhonte, precipe ĉar vi ne konas min persone.
Mi tion ne faris. Bonvolu ĉesi akuzi min pri tio. Nur povas temi pri miskompreno de via flanko.

Vi mem diris ke ne eblas prezenti faktojn. Mi preferas ne bazi miajn kredojn je onidiroj. Kion vi faras estas via decido.

Centaŭro (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 21:01:58

La fino de Kartago, la glora sed tragika historio de tiu urbo. Dum pluraj monatoj ili kondukis siajn rapidajn ĉevalojn kaj timigajn elefantojn tra Hispanio kaj Francio kaj trans altaj neĝe kovritajn montarojn, kaj sukcesis ataki la romianojn en ilia hejmolando. Post ducentjara serio de militoj malekvilibro, fine la romianoj venkis. La hodiaŭa Romio estas Usono, kiu ne estas kun ĝi estas malamiko. La antaŭa militema ĉiopova Eŭropo, nuntempe troviĝas sieĝita de unuflanke religiaj fanatikulaj islamanoj, aliflanke Usono postulas lojalecon. Laŭ vidpunkto de iu optimisto: la muŝoj estas aliaj, sed la fekaĵo ne ŝanĝis. Malfeliĉe, nia mirinda eta planedo ne povos elteni eterne la stultaĵajn agojn de la besto nomata homo."Tiu,kiu estas senpeka ĵetu la unuan ŝtonon!"

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 22:07:01

Do, centaŭro, latinnomitulo, kiu lando do estus Kartago en via mito? Kartago estis oligarkio en la posta periodo. Ankaŭ Romio perdis sian demokration. Nun, mi ne volas deklari ke Usono estas senlima demokratio, sed fakte post 2 jaroj Barack ne plu estos nia prezidento. Li ne estas imperiestro kaj ni ne devas rigardi lin esti dio. Kiam Richard Nixon estis la prezidento, li eĉ devis forlasi la oficon ĉar li publike mensogis. Mi dubas ke la estroj de Rusio devos forlasi siajn oficojn tiel. Kaj ĉe ni oni ne povas fari "seĝodancon" tiel ke la prezidento fariĝos kromprezidento kaj poste denove prezidento. La prezidento nur povas servi dum maksimume 8 jaroj kaj poste iri for.
Kiun landon Usono komplete detruis kaj tie semis salon tiel ke nenio plu kresku tie? Ĉu eble vi celas Anglion? Francion? Hispanion? Meksikon? Ĝis hodiaŭ mi ne vidis detruitan landon inter tiuj landoj. Ĉu eble Kanadon? Kiu lando sendis konkercelan armeon al Usono? Iomete via komparo malbonas.
Por mi Usono similas pli al Ĉinio (zhongguo) lando kiu kredas sin la centron de la mondo. Usono ankaŭ agas iomete kiel Anglio - sed strange, vi tute ne malamas Anglion - lando kiu koloniigis multajn aliajn landojn kaj devigis sian lingvon kaj sian kulturon al la konkeritaj landoj.
Mi vivas en Usono - sed mi volas foriri. Ne plaĉas al mi ĉi-tie. Sed oni devas rigardi la faktojn kiel ili estas - ne teksi iun fantastikan miton kun elefantoj.
Kaj senlogika, rabia malamo kontraŭ Usono ne ŝanĝos ion. Fakte, dum la lastaj pli ol 60 jaroj Usono ne plu konkeris iun ajn alian landon. Oni perdis la militon en Koreo, en Vjetnamio, en Irako, en Afganistano.
Aliflanke mi tute ne komprenas la senlogikan amon por ĉiu usona - la muziko, la filmoj, la produktoj... MI certe ne aĉetas usonan muzikon, filmojn aŭ librojn. Fakte, mi nun tradukas literaturon el la germana (Esperanten) kaj legas libron el Brazilo, en la portugala.

ĉevino (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 22:11:05

Kartago estis maljuna fenicia kolonio kiu superis sian metropolon, Tiron, kaj jam de pluraj jarcentoj komerce superregis okcidentan mediterraneon ĝis antaŭ la unua punika milito (nia-erae 1895-1918!), do ĝi ne povas estis Eŭropo sed plejbone ĝi estu Usono, kaj Fenicio estu Britio / Nederlando kiuj fondis Novjorkon...

Romio ne estis kolonio sed konkeris la tuton de Italio, kontraŭ tieaj popoloj kaj grekaj kolonioj, kaj nur post detruo de Kartago kaj Korinto iĝis pok' al poke tutmediteranea imperio, do ĝi probable estu Rusio, kaj Grekio(Korinto), Eŭropo... Kaj la kolonoj kaj elefantoj de Hanibalo invadintaj parton de sia teritorio (nia-erae 1941-1943!) estu la nazistaj hordoj, senditaj de la kapitalistoj kontraŭ komunisma sovetunio...

La tempospaco kiu separas la du okazaĵoj estas je 2160 jaroj, tio estas la dudekdua parto (zodiaka erao) de la tria termovado nomita precesio de la ekvinoksoj, kaj la fino de la tria milito estas je 2014...

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 23:29:26

Ankaŭ mi ŝatas drinki kaŝason - sed tiam mi ne poste skribas miajn revojn en lernu.

ĉevino (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-23 01:16:25

robbkvasnak:Ankaŭ mi ŝatas drinki kaŝason - sed tiam mi ne poste skribas miajn revojn en lernu.
Tamen mi parolis pri faktoj ne pri revoj...

Kaŝason mi drinkas kun verdan citronon, kansukeron kaj multajn glacikubojn aŭskultante Marizan:

https://www.youtube.com/watch?v=3rvSQxSfcfo

Centaŭro (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-23 18:42:02

Fajro sur Hiroŝimo! El la pordo de la lernejo oni vidis preterflugon de usona aviadilo rekte al Hiroŝimo. estis la oka horo de mateno agrable serena. oni antaŭsentis ardan varmegon, ĉar cikadoj jam kantis ĥore. La matena nebulo jam estis disiĝinta, kaj la suno hele brilis. Malgraŭ la fakto, ke oni vidis unu solan aviadilon, onia koro forte batis, ĉar eble aliaj venus poste. Sed la danĝero estis multe pli granda ol oni unue supozis. Subite aŭdiĝis grandega eksplodo, kiu skuis la teron sub oniaj piedoj, malgraŭ la granda distanco inter la lernejo kaj Hiroŝimo. Estis unusola eksplodo, sed leviĝis giganta nigra nubo. Tertremo kaj ventego dispecigis plurajn vitrojn en la lernejo. poste falis nigra pluvo, kaj la ombroj etendiĝis tra la ĉielo. Meze de la malhelo, oni vidis, ke fajro kovris la urbon. Oni preĝis. Kiam la suno revenis, ĉiuj en la lernejo decidis tuj iri al la urbo, ĉar ĉiuj havis parencojn tie, kaj ĉiuj sciis, ke la ŝancoj revidi ilin vivantaj estis tre malgrandaj.kelkaj supreniris kamionon plenan je lernantoj. oni sekvis laŭ la apudmara vojo. Kadavroj flosis ĉie, kaj en la maro kaj en la riveroj kiuj trairis la urbon. La akvo bolis ruĝa pro sango. oni alvenis al la loko, kie iam estis sia hejmo. Ĝi kuŝis meze de ebena vastego. De sia familio eĉ la cindron oni ne trovis. Poste oni prenis ŝovelilon kaj helpi fari grandan fosaĵon por enterigi nerekoneblajn kadavrojn kaj hompecojn. "Tiu, kiu estas senpeka ĵetu la unuan ŝtonon."

ĉevino (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-23 18:52:11

"Delenda est Karthago!"

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-23 19:05:52

Jes, certe estis abomenaĵo ĵeti la atombombon sur Nagasakion kaj Hiroŝimon. Mia patro estis en la usona mararmeo tiam kaj oni sendis lin por resti en Hiroŝimo dum kelkaj monatoj post tio. Estis hororo kio restis ĉe li ĝis la morto. Sed antaŭ kelkaj jaroj, dum li ankoraŭ vivis, mi havis japanan studenton. Ĉar mia studento restis sola dum la jarfinaj festotagoj, mi kunigis lin al la hejmo de miaj gepatroj. Survoje mi memoris pri la pasinteco kaj preparis min por malagrablaj festotagoj. Tute male! Mia patro kaj mia studentoj ege amis unu la alian kaj interŝanĝis memorojn pri Japanio. Mia patro montris al li fotojn de Hiroŝimo post tiu terura ago. Ili dum horoj pridiskutis la militon. Jes, la pasinteco povas instrui nin pri tio kion ni certe ne devas ripeti. Nun, mia patro mortis kaj por konsoli min mia eksa studento sendis al mi fotojn kiojn li faris dum tiuj festotagoj kun mia patro kaj mia patrino.
Japanio hodiaŭ estas libera lando en kio multaj homoj vivas pli-malpli normalajn vivojn. Fakte, ili plej verŝajne vivas pli bone ol la plej multaj homoj en Usono.(Ne forgesu ke ni havas grandan racismon kaj homofobion ĉi-tie.) Ne, Romio aŭ Kartago ne troviĝas en Nordameriko. Por trovi pli precizan komparon vi devos serĉi aliparte.
Kaj denove, mi demandas kial oni tiom amas Anglion kun simila pasinteco? Kial Portugalo ne estas Fenicio? Ĉu Portugalo ne malpermesis la teksadon en Brazilo por manteni Brazilon dependa de la "patrino patria: (mãe patria)? Ĉu Portugalo nur sendis ĉokoladon al Angolo, Mozambiko, Kabo Verde, Macao kaj Goa? Mi iomete memoras historion pri afrikanoj kiuj transiris la Atlantikon en portugalaj ŝipoj - mem senpage! - por labori en Brazilo.
Se oni volas serĉi malbonaĵojn estas helpe lerni de la pasinteco sed oni devas kompreni ĝin korekte.

Reen al la supro