Eŭropa suverenco?
ca, kivuye
Ubutumwa 70
ururimi: Esperanto
ustra (Kwerekana umwidondoro) 22 Nyandagaro 2014 19:54:39
Sunjo:El via profilo ne estas konkludebla kiu vi estas, sed tamen mi supozas ke mi ne konas vin persone. Tial mi ne aŭdacus aserti ion pri vi. Kaj mi tion ne faris. Ne prezentu vin kiel viktimo kie neniu atakis vin.Iun senfunde imputi partiano de ideologio ne estas atako? Mi trovas ĝin senhonte, precipe ĉar vi ne konas min persone.
Mi tamen iomete surpriziĝas pri via indigno. Bone informita kiel vi espereble estas, vi ja devas scii de kiuj homoj/ideanaro tiu komplotteorio pri la kanceliero-akto venas.
Tiuj kiuj komprenas la germanan povas mem informiĝi kaj juĝi pri la fidindeco de "viaj ideoj". Por tiuj kiuj ne komprenas la germanan mi simple volas montri ke ekzistas homoj (ekzemple mi) kiuj opinias "viajn ideojn" senbazaj (pri faktoj).
Priskribi la mankon de suverenco kiel senbaze estas troige. Aŭ ĉu vi pensas ke Schäuble nur ŝercis en la video? Kaj kial mencias nun Glazjev ĉi tion problemon? Ĉu li estas "dekstre" aŭ li estis ebrie?
Se la dekstra flanko ankaŭ okupas kun tio problemo, estas bone por ili. Mi ne koncernas pri tio, ĉar mi ne zorgas. Sed tion ilustras kial mi pensas ke la diferencigo inter dekstre kaj maldekstre estas stulta. Nur tial ke kelkaj idiotoj okupas kun certan problemon, vi rifuzas ĉi tion.
Sunjo (Kwerekana umwidondoro) 22 Nyandagaro 2014 20:00:02
ustra:Mi tion ne faris. Bonvolu ĉesi akuzi min pri tio. Nur povas temi pri miskompreno de via flanko.
Iun senfunde imputi partiano de ideologio ne estas atako? Mi trovas ĝin senhonte, precipe ĉar vi ne konas min persone.
Vi mem diris ke ne eblas prezenti faktojn. Mi preferas ne bazi miajn kredojn je onidiroj. Kion vi faras estas via decido.
Centaŭro (Kwerekana umwidondoro) 22 Nyandagaro 2014 21:01:58
robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 22 Nyandagaro 2014 22:07:01
Kiun landon Usono komplete detruis kaj tie semis salon tiel ke nenio plu kresku tie? Ĉu eble vi celas Anglion? Francion? Hispanion? Meksikon? Ĝis hodiaŭ mi ne vidis detruitan landon inter tiuj landoj. Ĉu eble Kanadon? Kiu lando sendis konkercelan armeon al Usono? Iomete via komparo malbonas.
Por mi Usono similas pli al Ĉinio (zhongguo) lando kiu kredas sin la centron de la mondo. Usono ankaŭ agas iomete kiel Anglio - sed strange, vi tute ne malamas Anglion - lando kiu koloniigis multajn aliajn landojn kaj devigis sian lingvon kaj sian kulturon al la konkeritaj landoj.
Mi vivas en Usono - sed mi volas foriri. Ne plaĉas al mi ĉi-tie. Sed oni devas rigardi la faktojn kiel ili estas - ne teksi iun fantastikan miton kun elefantoj.
Kaj senlogika, rabia malamo kontraŭ Usono ne ŝanĝos ion. Fakte, dum la lastaj pli ol 60 jaroj Usono ne plu konkeris iun ajn alian landon. Oni perdis la militon en Koreo, en Vjetnamio, en Irako, en Afganistano.
Aliflanke mi tute ne komprenas la senlogikan amon por ĉiu usona - la muziko, la filmoj, la produktoj... MI certe ne aĉetas usonan muzikon, filmojn aŭ librojn. Fakte, mi nun tradukas literaturon el la germana (Esperanten) kaj legas libron el Brazilo, en la portugala.
ĉevino (Kwerekana umwidondoro) 22 Nyandagaro 2014 22:11:05
Romio ne estis kolonio sed konkeris la tuton de Italio, kontraŭ tieaj popoloj kaj grekaj kolonioj, kaj nur post detruo de Kartago kaj Korinto iĝis pok' al poke tutmediteranea imperio, do ĝi probable estu Rusio, kaj Grekio(Korinto), Eŭropo... Kaj la kolonoj kaj elefantoj de Hanibalo invadintaj parton de sia teritorio (nia-erae 1941-1943!) estu la nazistaj hordoj, senditaj de la kapitalistoj kontraŭ komunisma sovetunio...
La tempospaco kiu separas la du okazaĵoj estas je 2160 jaroj, tio estas la dudekdua parto (zodiaka erao) de la tria termovado nomita precesio de la ekvinoksoj, kaj la fino de la tria milito estas je 2014...
robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 22 Nyandagaro 2014 23:29:26
ĉevino (Kwerekana umwidondoro) 23 Nyandagaro 2014 01:16:25
robbkvasnak:Ankaŭ mi ŝatas drinki kaŝason - sed tiam mi ne poste skribas miajn revojn en lernu.Tamen mi parolis pri faktoj ne pri revoj...
Kaŝason mi drinkas kun verdan citronon, kansukeron kaj multajn glacikubojn aŭskultante Marizan:
https://www.youtube.com/watch?v=3rvSQxSfcfo
Centaŭro (Kwerekana umwidondoro) 23 Nyandagaro 2014 18:42:02
ĉevino (Kwerekana umwidondoro) 23 Nyandagaro 2014 18:52:11
robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 23 Nyandagaro 2014 19:05:52
Japanio hodiaŭ estas libera lando en kio multaj homoj vivas pli-malpli normalajn vivojn. Fakte, ili plej verŝajne vivas pli bone ol la plej multaj homoj en Usono.(Ne forgesu ke ni havas grandan racismon kaj homofobion ĉi-tie.) Ne, Romio aŭ Kartago ne troviĝas en Nordameriko. Por trovi pli precizan komparon vi devos serĉi aliparte.
Kaj denove, mi demandas kial oni tiom amas Anglion kun simila pasinteco? Kial Portugalo ne estas Fenicio? Ĉu Portugalo ne malpermesis la teksadon en Brazilo por manteni Brazilon dependa de la "patrino patria: (mãe patria)? Ĉu Portugalo nur sendis ĉokoladon al Angolo, Mozambiko, Kabo Verde, Macao kaj Goa? Mi iomete memoras historion pri afrikanoj kiuj transiris la Atlantikon en portugalaj ŝipoj - mem senpage! - por labori en Brazilo.
Se oni volas serĉi malbonaĵojn estas helpe lerni de la pasinteco sed oni devas kompreni ĝin korekte.