Sadržaj

Eŭropa suverenco?

od ustra, 6. kolovoza 2014.

Poruke: 57

Jezik: Esperanto

robbkvasnak (Prikaz profila) 22. kolovoza 2014. 23:29:26

Ankaŭ mi ŝatas drinki kaŝason - sed tiam mi ne poste skribas miajn revojn en lernu.

robbkvasnak (Prikaz profila) 23. kolovoza 2014. 19:05:52

Jes, certe estis abomenaĵo ĵeti la atombombon sur Nagasakion kaj Hiroŝimon. Mia patro estis en la usona mararmeo tiam kaj oni sendis lin por resti en Hiroŝimo dum kelkaj monatoj post tio. Estis hororo kio restis ĉe li ĝis la morto. Sed antaŭ kelkaj jaroj, dum li ankoraŭ vivis, mi havis japanan studenton. Ĉar mia studento restis sola dum la jarfinaj festotagoj, mi kunigis lin al la hejmo de miaj gepatroj. Survoje mi memoris pri la pasinteco kaj preparis min por malagrablaj festotagoj. Tute male! Mia patro kaj mia studentoj ege amis unu la alian kaj interŝanĝis memorojn pri Japanio. Mia patro montris al li fotojn de Hiroŝimo post tiu terura ago. Ili dum horoj pridiskutis la militon. Jes, la pasinteco povas instrui nin pri tio kion ni certe ne devas ripeti. Nun, mia patro mortis kaj por konsoli min mia eksa studento sendis al mi fotojn kiojn li faris dum tiuj festotagoj kun mia patro kaj mia patrino.
Japanio hodiaŭ estas libera lando en kio multaj homoj vivas pli-malpli normalajn vivojn. Fakte, ili plej verŝajne vivas pli bone ol la plej multaj homoj en Usono.(Ne forgesu ke ni havas grandan racismon kaj homofobion ĉi-tie.) Ne, Romio aŭ Kartago ne troviĝas en Nordameriko. Por trovi pli precizan komparon vi devos serĉi aliparte.
Kaj denove, mi demandas kial oni tiom amas Anglion kun simila pasinteco? Kial Portugalo ne estas Fenicio? Ĉu Portugalo ne malpermesis la teksadon en Brazilo por manteni Brazilon dependa de la "patrino patria: (mãe patria)? Ĉu Portugalo nur sendis ĉokoladon al Angolo, Mozambiko, Kabo Verde, Macao kaj Goa? Mi iomete memoras historion pri afrikanoj kiuj transiris la Atlantikon en portugalaj ŝipoj - mem senpage! - por labori en Brazilo.
Se oni volas serĉi malbonaĵojn estas helpe lerni de la pasinteco sed oni devas kompreni ĝin korekte.

ustra (Prikaz profila) 24. kolovoza 2014. 10:09:20

Sunjo:Vi mem diris ke ne eblas prezenti faktojn. Mi preferas ne bazi miajn kredojn je onidiroj. Kion vi faras estas via decido.
Domaĝe vi ne reakcias al la indicoj kiujn mi prezentas.
Kion do devas esti "faktoj"? Kion oni lernas en la lernejo? Kion la ĉefo diras? Aŭ kion oni emisias en la TV?
Obama ricevis la Nobel-premio pri paco. Tion estas fakto. Do li estas pac-anĝelo, ĉu ne?

Sunjo (Prikaz profila) 24. kolovoza 2014. 10:37:25

ustra:
Sunjo:Vi mem diris ke ne eblas prezenti faktojn. Mi preferas ne bazi miajn kredojn je onidiroj. Kion vi faras estas via decido.
Domaĝe vi ne reakcias al la indicoj kiujn mi prezentas.
Mi rekomendas al vi ke vi legu la vikipedio-artikolon pri la temo (inkluzive la diskuton). Ĝi enhavas kaj la nuran fidindan ligilon kiu subtenas "vian" komplotteorion kaj la respondojn al ĝi kaj al la nefidindaj "indikoj". Se iam aperus iu fakto kiu povus ŝanĝi la enhavon de tiu artikolo ĝi estus ŝanĝita. Diskuto inter vi kaj mi ĉi tie estas tute vana (krom por praktiki la lingvon, kompreneble).

Ke politikistoj mensogas (intence) aŭ misinformas (senintence pro propraj misinformoj) estas fakto ridulo.gif, do sen aldona pruvo pri la vero de iu politikista eldiro ni nur povas spekuli kial iu de ili ion diras. Celoj ekzemple povus esti: manipuli la civitanojn por ke ili indignu pri io aŭ iu (prezenti alian kulpulon ol sin mem) aŭ distri la civitanojn por ke ili okupigŭ pri komplotteorioj anstataŭ pri realaj problemoj.

Viajn rimarkojn kiel ekzemple ke vi malŝatas la distingon inter maldekstra kaj dekstra aŭ pri la nobelpremio de Obama mi trovas ekstertemajn kaj ne respondindajn.

Mi do ripetas kion mi jam skribis: kredu kion ajn vi volas, mi nur respondis al vi por montri al tiuj kiuj ne komprenas la germanan, ke viaj asertoj ne baziĝas sur faktoj.

ustra (Prikaz profila) 24. kolovoza 2014. 10:39:33

robbkvasnak:
Japanio hodiaŭ estas libera lando en kio multaj homoj vivas pli-malpli normalajn vivojn.
Mi supozas ke Japanio estas simile mallibere kiel Germanio - ambaŭ estas milit-venkitoj. Cetere estas Japanio ankaŭ membro de NATO.

robbkvasnak:
Kaj denove, mi demandas kial oni tiom amas Anglion kun simila pasinteco?
Vi intermiksas la popolo, pejzaĝo, kulturo ktp. kaj la politika kondukto. Neniu forneas la belo kaj bonaj homoj. Nur la agresivan kaj faŝistan sintenon de la registraro (propre de Wall Street) estas la problemo.
Usono estas majstro de blendigo.

ustra (Prikaz profila) 24. kolovoza 2014. 11:22:58

Sunjo:
Mi rekomendas al vi ke vi legu la vikipedio-artikolon pri la temo (inkluzive la diskuton). Ĝi enhavas kaj la nuran fidindan ligilon kiu subtenas "vian" komplotteorion kaj la respondojn al ĝi kaj al la nefidindaj "indikoj". Se iam aperus iu fakto kiu povus ŝanĝi la enhavon de tiu artikolo ĝi estus ŝanĝita. Diskuto inter vi kaj mi ĉi tie estas tute vana (krom por praktiki la lingvon, kompreneble).

Ke politikistoj mensogas (intence) aŭ misinformas (senintence pro propraj misinformoj) estas fakto ridulo.gif, do sen aldona pruvo pri la vero de iu politikista eldiro ni nur povas spekuli kial iu de ili ion diras. Celoj ekzemple povus esti: manipuli la civitanojn por ke ili indignu pri io aŭ iu (prezenti alian kulpulon ol sin mem) aŭ distri la civitanojn por ke ili okupigŭ pri komplotteorioj anstataŭ pri realaj problemoj.

Viajn rimarkojn kiel ekzemple ke vi malŝatas la distingon inter maldekstra kaj dekstra aŭ pri la nobelpremio de Obama mi trovas ekstertemajn kaj ne respondindajn.

Mi do ripetas kion mi jam skribis: kredu kion ajn vi volas, mi nur respondis al vi por montri al tiuj kiuj ne komprenas la germanan, ke viaj asertoj ne baziĝas sur faktoj.
Bonvolu ne uzu citiloj pro prezenti min kiel frenezuleto. Miajn konkludojn mi ne havas ekskluzive, ĉar ĉiam pli homoj demandas la mem demandoj.
Vikipedio ne estas fonto objektiva. Tie estas provata intermiksi certajn vidpunktojn. La vero politika ne ekzistas - oni nur povas provi mem konkludi per rimarkoj...

Estus interese via interpreto de eldiro de Schäuble.

Sunjo (Prikaz profila) 24. kolovoza 2014. 16:12:13

ustra:
Bonvolu ne uzu citiloj pro prezenti min kiel frenezuleto.
Mi pardonpetas
ustra:
Vikipedio ne estas fonto objektiva.
Ĝi estas fonto multe pli objektiva ol ĉiuj ligiloj kune kiujn vi ĝis nun prezentis. Mi konsilas legadon ankaŭ de tiu opinio: https://www.techdirt.com/articles/20140812/0549242...

ustra:
Estus interese via interpreto de eldiro de Schäuble.
Filmeto alŝutita de uzanto nomita "Deutsches Leid" (Germana suferado), kiu donas kiel fonton "Infokriegernews" (informmilitistojnovaĵoj) estas jam en si mem fonto evitenda. Mi supozas ke en tiu parto kiu ne plu estas montrita sinjoro Schäuble klarigis sian vidpunkton, sed tiu ne plu estis montrita, ĉar tiu mallonga parto tiamaniere havas pli grandan efikon.

Tamen ĝi kompreneble enhavas veron, nome ke Germanio estas kaj politike kaj ekonomie dependanta de la aliaj ŝtatoj en Eŭropo/en la mondo. Tio diras nenion pri sekretaj kontraktoj aŭ ke la germanaj kancelieroj iel estis devigitaj obei al usonaj prezidantoj. Ke ili tion pli malpli tamen faras povas havi multajn kialojn, ekzemple tiun ke tio tamen estas en la intereso de (la plejmulto de) la germana popolo.
Naciŝtata absoluta sendependeco estas malnova modelo kaj mi persone preferas ke pro la diversaj interdependecoj la ŝtatoj malpli militas unu kontraŭ la aliaj.

Ĉar vi prezentis mian peton, ke vi ne plu prezentu komplotteoriojn kiuj venas de la politika dekstro kaj estas kopiita de la politika maldekstro, kiel atakon kontraŭ vi, mi ĝis nun ne sukcesis klarigi kial mi petis vin pri tio. Mi tion faras nun. Imagu ni, ke la plejmulto de la germanaj/eŭropaj civitanoj ekkredus tiun komplotteorion, ke pri gravaj politkaj postenoj decidas la transatlantikistoj dum la Bilderberg-konferenco, kaj ke aldone minimume la germana kanceliero plene devas obei al la usona prezidanto - tio pli malpli signifus ke la demokratiaj balotoj estus falsigitaj (tio sufiĉe certe estus pruvebla) kaj ke krome tute ne gravus kiu estus la germana kanceliero. Homoj kiuj kredas tion aŭ tute ne voĉdonas en baloto aŭ ili voĉdonas por radikalaj (ekstremdekstraj aŭ ekstremmaldekstraj) partioj. Do ĉiuokaze la radikalaj partioj estas tiuj kiuj profitas des pli ju pli da homoj kredas tiajn komplotteoriojn. Kaj ne gravas (aŭ eĉ pli danĝeras) se ili estas prezentitaj de iuj kiuj mem ne estas radikalaj. Bonvolu almenaŭ pripensi tion, ĉar tio kion ni certe ne bezonas en Eŭropo estas ajna ekstremismo.

ustra (Prikaz profila) 24. kolovoza 2014. 16:29:10

Centaŭro:En aŭgusto de la pasinta jaro, la usonregistara kaŝinforma organo CIA (Centra Informokapta Agentejo), rekonis la ekziston de la Areo 51, armeejo situanta sur la dezerto de la ŝtato Nevado (Usono), kie estas eksperimentataj sekretaj teknikaĵoj, ekde 1954. Tie estis disvolvitaj kaj testitaj la unuaj grandaj avioj preparitaj por trairi longajn distancojn kaj flugi tra grandaj altecoj, en la tempoj de la Malvarma Milito. Kaj tie nuntempe estas konstruata giganta hangaro, laŭ montras bildoj de satelito (publikigitaj en la retejo Terrserver).
Pro la silento de la aŭtoritatuloj, ekstariĝis versioj kaj hipotezoj pri la kialoj de tio okazanta tie.
Ĉu ĝi povas esti operaca bazo de la aeronaŭtikaj entreprenoj Lockheed kaj Boeing, por LRS-B, la prototipo de la nova longdistanca bomb- strategia aviadilo?
Kelkaj specialistoj atentigas, ke, ĉar la konstruaĵo estas en loko tiel izolita, tio sugestas, ke tiu spaco estas rezervita al maŝino preparata por kompleksaj atakoj.
Aliaj diras, ke estas konstruata milita veturilo kapabla flugegi per supersona rapideco, laŭ la modelo de neintensa militoperacaro, bazita sur la funkciado de la senavoj (senpilotaj aeraj veturiloj), kaj kiu estos la modelo de batalilo en baldaŭa estonteco.
La bildoj, kiuj montras la grandon de la vorko, estas alireblaj, kaj la teorioj de la fakuloj pri militaj konspiracioj dissemiĝas: povas troviĝi en tiu hangaro spionaj kapablaj flugkrozi super Usono en malpli ol unu horo; aŭ kaŝa transporta aerŝipo je rapidaj surteriĝo kaj deteriĝo; aŭ aviadilo por kaŝita taktika transportado. Ankoraŭ neniu ekster la limoj de la Areo 51 havas la ĝustan respondon, sed neneigeble temas pri grandioza sekretaĵo.
FONTO:

http://www.seuhistory.com/noticias/qual-e-o-
Dankon! Via mesaĝo memorigas min al parolado. Mi skribis pri tio en ĉi tiu fadeno, ĉar estas pli ĝuste tie. =)

ustra (Prikaz profila) 24. kolovoza 2014. 19:31:54

Sunjo:
Filmeto alŝutita de uzanto nomita "Deutsches Leid" (Germana suferado), kiu donas kiel fonton "Infokriegernews" (informmilitistojnovaĵoj) estas jam en si mem fonto evitenda. Mi supozas ke en tiu parto kiu ne plu estas montrita sinjoro Schäuble klarigis sian vidpunkton, sed tiu ne plu estis montrita, ĉar tiu mallonga parto tiamaniere havas pli grandan efikon.
Ne en miaj plejsovaĝaj revoj mi povus elpensi rilativadon por tia elparolo. Vere ne.
Mi admiras vian optimismon pri politikistoj, tamen mi trovas ĝin tre naive.

Ke Germanio ne havas konstitucion vi espereble scias. La baza leĝo (Grundgesetz) estas nur provizoraĵo kiel Carlo Schmid eldiris en 1948.
Laŭ la paragrafo 146 de baza leĝo devu la germana popolo post la reunuigo doni si propran konstitucion. Kial tiu ne okazas?

Plie, mi volas memorigi ke la konstitucia kortumo de Germanio juĝis en la jaro 1973, ke la Germana Regno (ne la Tria Regno!) transdaŭris la disfalon de 1945 kaj ne detruiĝis kun la kapitulaco. La Federacia Respubliko Germanio interferas nur la Germanan Regnon.
Kio okazas?

Sunjo:
(...)Ke ili tion pli malpli tamen faras povas havi multajn kialojn, ekzemple tiun ke tio tamen estas en la intereso de (la plejmulto de) la germana popolo.
Mi dubas ke doni 500 mio EUR al la faŝista junto en Kievo estas en la intereso de la germana popolo.
Sendi armilojn al milit-partio en suverena Irako estas kontraŭ internacia juro.
Kiu germano volas tion?

Sunjo:
Imagu ni, ke la plejmulto de la germanaj/eŭropaj civitanoj ekkredus tiun komplotteorion(...)
Merkel jam paktumas kun ukrainaj faŝistoj. Kion povus esti ankoraŭ pli kruele?
Tumultojn ne okazos en Germanio, ĉar la gazetaro estas kontrolata. Mi nomas ĝin sistem-gazetaro kaj Peter Scholl-Latour nomis ĝin tempo de amas-idiotiĝo.

Sunjo (Prikaz profila) 24. kolovoza 2014. 20:11:27

Dankon, ustra, mi nun komprenas al kiu ideanaro vi apartenas kaj ne intencas malŝpari pli da mia tempo en diskuto kun vi.

Natrag na vrh