Přejít k obsahu

Eŭropa suverenco?

od uživatele ustra ze dne 6. srpna 2014

Příspěvky: 57

Jazyk: Esperanto

ustra (Ukázat profil) 25. srpna 2014 7:37:22

Sunjo:Dankon, ustra, mi nun komprenas al kiu ideanaro vi apartenas kaj ne intencas malŝpari pli da mia tempo en diskuto kun vi.
Sunjo, denove surprizas min via mesaĝo. Sed ne ke vi ne volas skribi plue. =)

Mi nur aludis al kortuma juĝo, la baza leĝo kaj politikisto de Socialdemokratia Partio de Germanio.
Ĉu vi komprenas ke mian "opinion" ne reflektigas en ĉi tio? Tiuj estas publikaj dokumentoj.

Tamen mi kritikis Schäuble kaj Merkel. Por tio mi havas bonajn kaŭzojn. Ankaŭ mi konsentas kun Peter Scholl-Latour.

Al vi mi nun skribas mian opinion:

Ĉu Germanio devus havi ĝustan fundamenton?
- Verŝajne.

Ĉu kun ĝusta fundamento estus ĉio pli bone en Germanio (kaj Eŭropo)?
- Mi dubas.

ustra (Ukázat profil) 30. srpna 2014 16:25:28

Malgraŭ la germana baza leĝo eksplicite malpermesas preparadon de agresa milita interveno, estas germanaj soldatoj aktive ĉirkaue la mondon en la nomo de humaneco. Ĉar la establo decidis nun ke Germanio devu intensigi sian militan rolon en la mondo, devas esti subminata la parlamentan restrikton pri militaj intervenoj.
Eble baldaŭ ekzistas eŭropa armeo sub kontrolo de Bruselo. Tio signifas ke tiu ĉi armeo estas sub kontrolo de Berlino, ĉar Germanio estas la plej forta ekonomio en Eŭropo. Kaj tiun ree signifas ke tiu ĉi armeo estas sub kontrolo de Usono, ĉar Germanio estas okupata. Memkompreneble la EU estas kontrolata ankaŭ per firmaj transatlantistoj.

La mondo ŝangas masive. Mi ne povas diri ke mi ŝatas tiun...

lagtendisto (Ukázat profil) 30. srpna 2014 19:47:02

ustra:Kaj tiun ree signifas ke tiu ĉi armeo estas sub kontrolo de Usono, ĉar Germanio estas okupata. Memkompreneble la EU estas kontrolata ankaŭ per firmaj transatlantistoj.
Certe, estas entuta memkomprenebla kialigoĉeno.

ustra (Ukázat profil) 1. září 2014 10:00:40

ustra (Ukázat profil) 9. září 2014 10:13:16

Por influi la politikon de aliaj nacioj, por servi la interesojn kaj valorojn de la propra nacio, devas esti konsiderota ĉiujn ilojn, de komplezaj vortoj ĝis krozmisiloj (cruise missiles).
Ĉi tiu citaĵo ne apartenas al usona politikisto sed al sinjorino Merkel. Ĝi originas de parolado el la jaro 2004 (unu jaro antaŭ ŝi estis kanceliero) ĉe la Konferenco de Sekureco de Munkeno.

Sunjo (Ukázat profil) 9. září 2014 15:26:13

ustra:
Por influi la politikon de aliaj nacioj, por servi la interesojn kaj valorojn de la propra nacio, devas esti konsiderota ĉiujn ilojn, de komplezaj vortoj ĝis krozmisiloj (cruise missiles).
Ĉi tiu citaĵo ne apartenas al usona politikisto sed al sinjorino Merkel. Ĝi originas de parolado el la jaro 2004 (unu jaro antaŭ ŝi estis kanceliero) ĉe la Konferenco de Sekureco de Munkeno.
Bonvolu permesi al mi etan korekton. Tiun frazon sinjorino Merkel citis el la aŭtobiografio de sinjorino Albright. Do la citaĵo ja apartenas al (eksa) usona politikisto.

ustra (Ukázat profil) 9. září 2014 15:42:33

Sunjo:Bonvolu permesi al mi etan korekton. Tiun frazon sinjorino Merkel citis el la aŭtobiografio de sinjorino Albright. Do la citaĵo ja apartenas al (eksa) usona politikisto.
Permeson koncedata. Sed la NRhZ citas Merkel rekte...
Ĉiaokaze, Merkel diris tion publike. Ni certe povas konsentiĝi ke ŝi ne estas la sola politikisto kiu pensas tiumaniere.

Sunjo (Ukázat profil) 9. září 2014 18:45:53

ustra:
Sed la NRhZ citas Merkel rekte...
Tipa maniero por misprezenti ion. Ni ne daŭrigu tian konduton en Esperantujo. Sinjorino Merkel tre klare indikis la citaĵon. Bonvolu kontroli viajn informfontojn.

ustra (Ukázat profil) 11. září 2014 21:09:59

Brave Hispanujo! Eŭropo bezonas revolucion!

Ça ira!

ustra (Ukázat profil) 12. října 2014 17:43:26

La Federacia Respubliko Germanio estas nur simulado de ŝtato. Germanio ne estas suverena nacio ekde la unua mondmilito (1914). Paco inter la Oriento kaj Okcidento estas nur ebla kun packontrakto por la Germanoj, ĉar la dua mondmilito neniam ĉesis. Ĝis hodiaŭ la anglosaksoj okupadas Germanion kaj nun uzas ĝin por nova milito kontraŭ Rusio.

ruse

angle

germane

Zpět na začátek