Mergi la conținut

Tri etaj demandoj pri iĉismo

de mbalicki, 7 august 2014

Contribuții/Mesaje: 87

Limbă: Esperanto

morfran (Arată profil) 10 august 2014, 12:04:53

novatago:Ĉiu justigulaĉo...
[ankoraŭ drinko]

novatago:Lecionoj de hipokrituloj nur estas hipokritaĵoj, ne lecionoj.
Do, en la mondo via, oni nepre ne penu ĉesigi ĉagrenulon, ĉar tion fari estus mem ĉagreno kaj tial hipokritaĵo? Tio ŝajnas kiel “mi celas esti akuzema, denuncema malafablulo, kaj iu ajn kiu demandos ‘kial?’ estas hipokrita malafablulo pro demandi.

novatago:iru lecioni al via patrino se ŝi permesas al vi tion.
Mi faros tion, kiam vi denuncos la vian estiel aĉa Idisto kaj malamiko de Esperantio. ridego.gif

novatago (Arată profil) 10 august 2014, 12:22:50

akueck:Bonvole konsciu, ke la institucio, kiu nuntempe nomas sin "Akademio de Esperanto", jam ne estas autoritata.
Mi ne scias ĉu ĉiu decido de la Akademio estas prava aŭ ne, tamen mi opinias ke tiuj personoj, kiuj volas enkondiki sennecesajn ŝanĝojn per la 15-a regulo, ne estas findindaj. Tio, krom diri ke la Akademio ne estas aŭtoritata laŭ via opinio kaj propraj suspektindaj interesoj.

Nu, oni pravigu senĉese al kontraŭesperantistoj, kiuj diras ke esperanto ne povas funkcii. Ĉiam agu egoisme. Ĉiam restigu la parolantaron malgranda.

Ĝis, Novatago.

morfran (Arată profil) 10 august 2014, 12:50:10

mbalicki:...
Mi kredas, ke oni respondas viajn demandojn pri “modera” iĉismo, “gepatro”, vir-, k.a. ĉi tie.

Atentu kie vi uzos — en la forumoj de Lernu, ekzemple, ĝi restas tre disputata, kaj eĉ mencii ĝin ofte igas iujn neklarigeble atakemaj. okulumo.gif

novatago (Arată profil) 10 august 2014, 13:44:42

morfran:
mbalicki:...
Mi kredas, ke oni respondas viajn demandojn pri “modera” iĉismo, “gepatro”, vir-, k.a. ĉi tie.
Interesas ĝuste la lasta parto:

Using these epicene counterparts, a grandparent would be an aviolo, a grandfather an avioliĉo, and a grandmother an aviolino. The forms avo and avino, while still on the books, would over time become quaint archaisms like bovoviro (originally “bull”, later “minotaur”, and now not used at all).

Alidirite, ke oni akceptu ĉi tiun trompo kaj igu la parolantaron, kiun jam lernis la lingvon, relerni ĝin por kontentigi reformistojn. Per ĉi tiu trompo oni ne plibonigas la lingvon, oni ŝanĝas ĝin, kaj kompreneble tio “funkcios”, sed tio nek malplibonigas, nek plibonigas. Plibonigoj nur estas plibonigoj se ili ne kreas grandajn problemojn. Jen sennecesa ŝanĝo, sennecesajn novajn vortojn pli-malpli kaprice elektitaj, afero por kontentigi reformistojn, afero por malkontentigi tiujn, kiuj ne ŝatas tiajn ŝanĝojn, krei komunikajn problemojn en senproblema lingvo, malfermi la pordon al senĉesaj reformoj, kaj igi sen utila la lingvon. Jes, poste venos la sekvan trompo: “ĝi estas malgranda ŝanĝo”. Jes, ĉio estas “malgranda ŝanĝo” se oni volas akceptigi ĝin.

Ĉio, krom akcepti lingvon, kiu, kiel ĉiu alia lingvo, ne povas esti perfekta ĉar tio simple ne eblas. Ĉio krom akcepti la lingvon, kiel ĝi estas uzata, same kiel oni akceptas ĉiun alian fremdan lingvon.

Reformistoj obsediĝas pri gramatikaj problemoj, jen egocentristoj, kiuj eble (ne ĉiam) scias tre bone la Esperantan gramatikon, sed kiuj tute forgesas, kia estas la parolantaro de ĉi tiu lingvo. La afero ne temas nur pri gramatikaĵoj. Zamenhof ne forgesis tion. Tial pli bone oni legu kial la Fundamento restu (sen trompoj) netuŝebla, anstataŭ legi trompaĵojn pri “plibonigoj”, kiuj vere nur estas aliigoj.

Jen la antaŭparolo de la Fundamento, kiu eksplikas tre trafe: [url=http://es.wikibooks.org/wiki/Esperanto/Información/Fundamento]es.wikibooks.org/wiki/Esperanto/Información/Fundamento[/url]. Ĉio alia ne gravas, ĉar pro la fundamento la lingvo estas same lernata, kaj tial utila. Tio estas multe pli grava ol zorgi pri neatingebla perfekteco.

Ĝis, Novatago.

akueck (Arată profil) 10 august 2014, 14:19:08

novatago: mi opinias ke tiuj personoj, kiuj volas enkondiki sennecesajn ŝanĝojn per la 15-a regulo, ne estas findindaj.
Jetzt spieß mal nicht so rum! | Nun ne agu tiel [url= http://eo.wikipedia.org/wiki/Filistro_(socio)]filistrece[/url]!

novatago (Arată profil) 10 august 2014, 14:22:14

akueck:
novatago: mi opinias ke tiuj personoj, kiuj volas enkondiki sennecesajn ŝanĝojn per la 15-a regulo, ne estas findindaj.
Jetzt spieß mal nicht so rum! | Nun ne agu tiel [url= http://eo.wikipedia.org/wiki/Filistro_(socio)]filistrece[/url]!
Nun, mi estas filistro. Bonege! Eble vi trovos iun ĉi tie, kiu konsentu. XD

Ĝis, Novatago.

akueck (Arată profil) 10 august 2014, 15:02:08

novatago:mi estas filistro.
Nu, restu vi filistro, kaj mi restos [url= http://h.akademio-de-esperanto.org/fundamento/index.html]esperantisto[/url].

morfran (Arată profil) 10 august 2014, 22:45:57

akueck:Ni rigardu "hen" kiel sufiche internacian kaj uzu ghin, kiel fremdvorton prenitan el la sveda, ankau en Esperanto lau tre, tre, tre malrigorege interpretata Regulo 15; akuzativo: "henn" - prononcproblemo por nek finnnacianoj nek aliuloj okulumo.gif
Ne estas, ke mi oponas al la ideo mem de hen — t.e., al triapersona pronomo por vivantaj estaĵoj, kontraste al ĝi, kiu indikas ankaŭ nevivantajn aĵojn — sed estiel anglaparolanto, la diferenco inter hen kaj henn estas multe tro subtila.

Flankenmetante la protestojn de iuj pri Fundamenteco, bezono, k.c., ĉar ni parolas hipoteze, mi dirus, ke hen pli agrablus se oni asimilus ĝin al hi ... kvankam tio probable ŝajnigus ĝin la angla-devena, vira kontraŭparto de ŝi.

Antaŭ jaroj, mi legis similan proponon pri gi kiel vivula kontraŭparto de ĝi. Denove, ĉar ni parolas hipoteze, mi preferus gi aŭ ion similan ol hen, kiu ne aspektas kiel pronomo en Esperanto kaj ne facile prononciĝas (almenaŭ por mi) en la akuzativo.

Ĉiaokaze, parolu laŭvole. Se aliaj komprenos vin, bonege. Se hen populariĝos, eĉ pli bonege. Orthohawk insiste uzas thee (ci) en maniero kontraŭgramatika laŭ la moderna angla normo. Oni ofte pridemandas aŭ penas korekti lin, sed tio lin ne ĉesigas. Se vi vere fidas hen, iru fari same. okulumo.gif

akueck (Arată profil) 11 august 2014, 06:16:44

johmue:
Kirilo81:Rilate 1: "Universala akcepto" ne povas okazi, ĉar tia uzo estas ŝanĝo de la Fundamento, kaj ĝi estas netuŝebla.
En la publika diskuto kun AdE dum UK en Bonaero mi starigis la demandon, kiel Esperanto povas adaptiĝi laŭ la ŝanĝiĝanta socia interpreto de sekso sen tuŝi la Fundamenton.

Mallongigita respondo: Malfacile.
Se la Akademio de Esperanto (AdE) konscius pri siaj taskoj kaj aplikendaj metodoj, ghi povus oficiale enkonduki plian personan pronomon, kiel formon novan, konforme al la 8a alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto - kaj chiu laue demandita Akademiano almenau atentigus pri tiu eblo.

Ke chi-rilate AdE estas senkonscia (kaj cetere entute ne autoritata), estas dokumentite por la poste-ularo interalie tie:
1) Akademia beletro
2) EFZ-2013-0001 Rezolucio de la Esperanto-Forumo Z: Konstato pri la respondo publikigita la 8an de Majo 2013 de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto rilate demandon pri "meteologi'" (stato: 11-a de Junio 2013)

johmue:Do kion fari?
Unue akceli, ke plej eble multaj homoj eksciu tion, ke kaj kial la nuntempa Akademio de Esperanto estas nek kompetenta nek autoritata, por respondi lingvajn demandojn.

novatago (Arată profil) 11 august 2014, 07:45:45

akueck:
johmue:Do kion fari?
Unue akceli, ke plej eble multaj homoj eksciu tion, ke kaj kial la nuntempa Akademio de Esperanto estas nek kompetenta nek autoritata, por respondi lingvajn demandojn.
Vi ne povus komenci vian kontraŭakademian agadon pli kontraŭdire. Vi atakas la Akademion, kaj via unua decido de via anarĥia Esperantujo estas enkonduki pronomon per misuzo de la 15-a regulo, kiu ne estas internacia (kaj vi mem agnokis tion do eĉ ne kompreneblas kial vi insistas), malfacile estos tia iam (nuntempe la sveda lingvo ne estas la plej influa en la mondo, rimarku grasigitan la, tio ne estas la poseda pronomo “via”), kiu ne estas necesa ĉar ne mankas pronomonoj por tia uzado. Do, ni supozu ke la Akademio jam ne estas aŭtoritata, ĉu vi vere esperas ke multaj homoj serioze aŭskultos vin? Mi opinias ke ĉiu opinius pli serioza iun, kiu pli sincere dirus mi volas intence skismigi Esperantujon por ridindigi pli kaj pli Esperanton kaj ĝiajn parolantojn.

Nu, inter vi kaj tiuj, kiuj ridindigas la lingvon kaj lingvolernadon per “simple provu, ĉi tio estas Bombonlando”, Esperanto havas bonegan estonto. Sed ni pli bone estu hipokritaj, kaj ridetu.

Ĝis, Novatago.

Înapoi mai sus