K vsebini

Tri etaj demandoj pri iĉismo

od mbalicki, 07. avgust 2014

Sporočila: 91

Jezik: Esperanto

novatago (Prikaži profil) 10. avgust 2014 11:22:00

morfran:
novatago:Vi pruvas esti ne malsama al mi kaj volas lecioni pri kondutmaniero.
Ho, mi dirus, ke estas iometa malsamo — vi pasigas la tempon per ĉagrenadi aliajn afiŝistojn; mi pasigas la tempon per peni konvinki vin ĉesi ĉagrenadi. La malsamo estas subtila, mi cedas, sed ĝi ekzistas. ridego.gif
Ĉiu justigulaĉo, kiun mi trafis en mia vivo, pruvis pli frue aŭ pli malfrue ke justeco ne gravis al ili, sed nur simpatioj kaj malsimpatioj. Vi ne estas escepto. Lecionoj de hipokrituloj nur estas hipokritaĵoj, ne lecionoj.

Vi estas ĉi tie de ĉi tiu jaro kaj vi tuj malafablas, kaj vi volas juĝi mian longegan ĉeestadon pro ĉi jarajn mesaĝojn. Ridinda. Ne esploru, mi agas ĉi tiel delonge, sed ne dekomence kaj kulpas pri tio homoj kiel vi. Do, iru lecioni al via patrino se ŝi permesas al vi tion. ridulo.gif

Ĝis, Novatago.

akueck (Prikaži profil) 10. avgust 2014 11:54:08

johmue:
Kirilo81:Rilate 1: "Universala akcepto" ne povas okazi, ĉar tia uzo estas ŝanĝo de la Fundamento, kaj ĝi estas netuŝebla.
En la publika diskuto kun AdE dum UK en Bonaero
Bonvole konsciu, ke la institucio, kiu nuntempe nomas sin "Akademio de Esperanto", jam ne estas autoritata. Tio estas: Respondoj kaj komunikajhoj (ech oficialaj) de ghi kaj de ghiaj membroj hazarde povas esti koheraj au ne koheraj kun la normaro valida por Esperanto.

johmue:mi starigis la demandon, kiel Esperanto povas adaptiĝi laŭ la ŝanĝiĝanta socia interpreto de sekso sen tuŝi la Fundamenton.

Mallongigita respondo: Malfacile.

Do kion fari?
Mi konfesas, ke mia sekva propono estas iom audaca, sed tamen: Ni rigardu "hen" kiel sufiche internacian kaj uzu ghin, kiel fremdvorton prenitan el la sveda, ankau en Esperanto lau tre, tre, tre malrigorege interpretata Regulo 15; akuzativo: "henn" - prononcproblemo por nek finnnacianoj nek aliuloj okulumo.gif

morfran (Prikaži profil) 10. avgust 2014 12:04:53

novatago:Ĉiu justigulaĉo...
[ankoraŭ drinko]

novatago:Lecionoj de hipokrituloj nur estas hipokritaĵoj, ne lecionoj.
Do, en la mondo via, oni nepre ne penu ĉesigi ĉagrenulon, ĉar tion fari estus mem ĉagreno kaj tial hipokritaĵo? Tio ŝajnas kiel “mi celas esti akuzema, denuncema malafablulo, kaj iu ajn kiu demandos ‘kial?’ estas hipokrita malafablulo pro demandi.

novatago:iru lecioni al via patrino se ŝi permesas al vi tion.
Mi faros tion, kiam vi denuncos la vian estiel aĉa Idisto kaj malamiko de Esperantio. ridego.gif

novatago (Prikaži profil) 10. avgust 2014 12:22:50

akueck:Bonvole konsciu, ke la institucio, kiu nuntempe nomas sin "Akademio de Esperanto", jam ne estas autoritata.
Mi ne scias ĉu ĉiu decido de la Akademio estas prava aŭ ne, tamen mi opinias ke tiuj personoj, kiuj volas enkondiki sennecesajn ŝanĝojn per la 15-a regulo, ne estas findindaj. Tio, krom diri ke la Akademio ne estas aŭtoritata laŭ via opinio kaj propraj suspektindaj interesoj.

Nu, oni pravigu senĉese al kontraŭesperantistoj, kiuj diras ke esperanto ne povas funkcii. Ĉiam agu egoisme. Ĉiam restigu la parolantaron malgranda.

Ĝis, Novatago.

morfran (Prikaži profil) 10. avgust 2014 12:50:10

mbalicki:...
Mi kredas, ke oni respondas viajn demandojn pri “modera” iĉismo, “gepatro”, vir-, k.a. ĉi tie.

Atentu kie vi uzos — en la forumoj de Lernu, ekzemple, ĝi restas tre disputata, kaj eĉ mencii ĝin ofte igas iujn neklarigeble atakemaj. okulumo.gif

novatago (Prikaži profil) 10. avgust 2014 13:44:42

morfran:
mbalicki:...
Mi kredas, ke oni respondas viajn demandojn pri “modera” iĉismo, “gepatro”, vir-, k.a. ĉi tie.
Interesas ĝuste la lasta parto:

Using these epicene counterparts, a grandparent would be an aviolo, a grandfather an avioliĉo, and a grandmother an aviolino. The forms avo and avino, while still on the books, would over time become quaint archaisms like bovoviro (originally “bull”, later “minotaur”, and now not used at all).

Alidirite, ke oni akceptu ĉi tiun trompo kaj igu la parolantaron, kiun jam lernis la lingvon, relerni ĝin por kontentigi reformistojn. Per ĉi tiu trompo oni ne plibonigas la lingvon, oni ŝanĝas ĝin, kaj kompreneble tio “funkcios”, sed tio nek malplibonigas, nek plibonigas. Plibonigoj nur estas plibonigoj se ili ne kreas grandajn problemojn. Jen sennecesa ŝanĝo, sennecesajn novajn vortojn pli-malpli kaprice elektitaj, afero por kontentigi reformistojn, afero por malkontentigi tiujn, kiuj ne ŝatas tiajn ŝanĝojn, krei komunikajn problemojn en senproblema lingvo, malfermi la pordon al senĉesaj reformoj, kaj igi sen utila la lingvon. Jes, poste venos la sekvan trompo: “ĝi estas malgranda ŝanĝo”. Jes, ĉio estas “malgranda ŝanĝo” se oni volas akceptigi ĝin.

Ĉio, krom akcepti lingvon, kiu, kiel ĉiu alia lingvo, ne povas esti perfekta ĉar tio simple ne eblas. Ĉio krom akcepti la lingvon, kiel ĝi estas uzata, same kiel oni akceptas ĉiun alian fremdan lingvon.

Reformistoj obsediĝas pri gramatikaj problemoj, jen egocentristoj, kiuj eble (ne ĉiam) scias tre bone la Esperantan gramatikon, sed kiuj tute forgesas, kia estas la parolantaro de ĉi tiu lingvo. La afero ne temas nur pri gramatikaĵoj. Zamenhof ne forgesis tion. Tial pli bone oni legu kial la Fundamento restu (sen trompoj) netuŝebla, anstataŭ legi trompaĵojn pri “plibonigoj”, kiuj vere nur estas aliigoj.

Jen la antaŭparolo de la Fundamento, kiu eksplikas tre trafe: [url=http://es.wikibooks.org/wiki/Esperanto/Información/Fundamento]es.wikibooks.org/wiki/Esperanto/Información/Fundamento[/url]. Ĉio alia ne gravas, ĉar pro la fundamento la lingvo estas same lernata, kaj tial utila. Tio estas multe pli grava ol zorgi pri neatingebla perfekteco.

Ĝis, Novatago.

akueck (Prikaži profil) 10. avgust 2014 14:19:08

novatago: mi opinias ke tiuj personoj, kiuj volas enkondiki sennecesajn ŝanĝojn per la 15-a regulo, ne estas findindaj.
Jetzt spieß mal nicht so rum! | Nun ne agu tiel [url= http://eo.wikipedia.org/wiki/Filistro_(socio)]filistrece[/url]!

novatago (Prikaži profil) 10. avgust 2014 14:22:14

akueck:
novatago: mi opinias ke tiuj personoj, kiuj volas enkondiki sennecesajn ŝanĝojn per la 15-a regulo, ne estas findindaj.
Jetzt spieß mal nicht so rum! | Nun ne agu tiel [url= http://eo.wikipedia.org/wiki/Filistro_(socio)]filistrece[/url]!
Nun, mi estas filistro. Bonege! Eble vi trovos iun ĉi tie, kiu konsentu. XD

Ĝis, Novatago.

akueck (Prikaži profil) 10. avgust 2014 15:02:08

novatago:mi estas filistro.
Nu, restu vi filistro, kaj mi restos [url= http://h.akademio-de-esperanto.org/fundamento/index.html]esperantisto[/url].

morfran (Prikaži profil) 10. avgust 2014 22:45:57

akueck:Ni rigardu "hen" kiel sufiche internacian kaj uzu ghin, kiel fremdvorton prenitan el la sveda, ankau en Esperanto lau tre, tre, tre malrigorege interpretata Regulo 15; akuzativo: "henn" - prononcproblemo por nek finnnacianoj nek aliuloj okulumo.gif
Ne estas, ke mi oponas al la ideo mem de hen — t.e., al triapersona pronomo por vivantaj estaĵoj, kontraste al ĝi, kiu indikas ankaŭ nevivantajn aĵojn — sed estiel anglaparolanto, la diferenco inter hen kaj henn estas multe tro subtila.

Flankenmetante la protestojn de iuj pri Fundamenteco, bezono, k.c., ĉar ni parolas hipoteze, mi dirus, ke hen pli agrablus se oni asimilus ĝin al hi ... kvankam tio probable ŝajnigus ĝin la angla-devena, vira kontraŭparto de ŝi.

Antaŭ jaroj, mi legis similan proponon pri gi kiel vivula kontraŭparto de ĝi. Denove, ĉar ni parolas hipoteze, mi preferus gi aŭ ion similan ol hen, kiu ne aspektas kiel pronomo en Esperanto kaj ne facile prononciĝas (almenaŭ por mi) en la akuzativo.

Ĉiaokaze, parolu laŭvole. Se aliaj komprenos vin, bonege. Se hen populariĝos, eĉ pli bonege. Orthohawk insiste uzas thee (ci) en maniero kontraŭgramatika laŭ la moderna angla normo. Oni ofte pridemandas aŭ penas korekti lin, sed tio lin ne ĉesigas. Se vi vere fidas hen, iru fari same. okulumo.gif

Nazaj na začetek