Kwa maudhui

Kiuj landoj eblas esti sendependaj?

ya piotrek92, 16 Desemba 2007

Ujumbe: 92

Lugha: Esperanto

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 23 Julai 2008 10:09:48 alasiri

Se ĉiu regiono, urbo, kvartalo, strato... demandus ilian sendependecon, mi ne kredas ke estos administrebla.

Ĉu ne utopias?

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 24 Julai 2008 1:50:09 alasiri

Kosovo estas jam sendependenda, ĉar serbio faris nenion...

Mi pensas ke la segvanta estos grenlando, kiu baldaŭ disigos de la Danio demokrate

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 24 Julai 2008 2:07:31 alasiri

cursbenicassim:
Vi defendas ke "estas landoj pli gravaj ol aliaj".
Vi defendas ke "estas kulturoj pli gravaj ol aliaj".
Vi defendas ke "estas homoj kiuj povas peti la sendependecon kaj aliaj ne".
Vi troigas. Frankouche ne diris tion kaj vi scias ĝin.

La afero ne estas ĉu voli sendependeco estas sufiĉa kialo. La afero estas ĉu kultura malsamo estas sufiĉa kialo por voli sendependeco. Eble ĝi estas, eble ne. Tio dependas el la vidpunkto.

Mi ne komprenas bone tiujn, kiuj vidas malsamojn kiel kialoj por dividi anstataŭ kiel kialoj por unuigi.

Sed pensu momente. Kio okazus se kvartalo de Parizo sendependiĝus. Ĉu Parizo devas providi lumon kaj puran akvon se tiu kvartalo ne havas bonan lokon por atingi tion? Kaj se Parizo providas tiujn aĵojn ĉu Parizo devas peti la saman monsumo ol al aliaj Parizaj kvartaloj? Kompreneble morale Parizo devus agi bone. Sed eble alvenos malbonajn tempojn kaj Parizon preferos providi nur al ĝiaj kvartaloj kaj ne al sendependaj kvartaloj eĉ se tiuj kvartaloj povas pagi sen problemoj lumon kaj akvon.

Nu, ŝajne sendependeco ne estas afero nur pri kulturaj malsamoj...

Ankaŭ mi povus paroli pri Roma kvartalo kiu estas sendependa: La Vatikanurbo. Ĉu vere ĉiu katolika homo devas iri tien por senti sin libera, sendependa, festema kaj feliĉa. Ĉu la katolikaj homoj, kiuj sentas sin kiel popolo, ne vivas libere kaj feliĉe en pluraj landoj eĉ kiam tiuj landoj estas laikaj? Ĉu Vatikanurbo estas plene sendependa? Ĉu ne ĝia defendo dependas de alia lando?

Nu, eĉ kiam oni estas riĉa ne ŝajnas tro facila esti plene sendependa.

Ĝis, Novatago.

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 24 Julai 2008 3:29:12 alasiri

Eble la plej malgranda sendependenda unueco estas unu persono. Sed homoj ne vivas same ermitoj, sed kolektive. Ĉiu persono rajtas esti "sendependeda" (kio ekzakte signifas?) en sia kolektivo, sed liaj rajtos estas limitaj por permesi la vivo kolektive.

Tial mi pensas ke ĉiu popolo rajtas esti "sendependeda" sed ĝi ne donas ĉiuj rajtoj (kiel havi sian propran landon) inter la aliaj popoloj.

Iippa (Wasifu wa mtumiaji) 24 Julai 2008 6:45:04 alasiri

Tibeto
Cecenio
Palestino
Kosovo

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 24 Julai 2008 7:17:29 alasiri

Mi nenion scias pri kiuj landoj estos sendependaj, sed mi scias ke mia lando, post aliĝo al Eŭropa Unio, ne plu estas sendependa.

Iippa (Wasifu wa mtumiaji) 24 Julai 2008 7:32:42 alasiri

AlfRoland:Mi nenion scias pri kiuj landoj estos sendependaj, sed mi scias ke mia lando, post aliĝo al Eŭropa Unio, ne plu estas sendependa.
Halo! Svedio ĉesis esti grandpotenco en 1721.

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 24 Julai 2008 8:12:37 alasiri

Certe vi pravas, Iippa. Kaj pro tio mi ne malĝojas. Sed nun ni estas vasala ŝtato al EU. ploro.gif

cursbenicassim (Wasifu wa mtumiaji) 25 Julai 2008 7:09:08 alasiri

Ĉu ne utopias?[/quote]hahahahahaha.. .ankaŭ la esperanta lingvo estas utopio kaj ne pro tio vi ne volas paroli ĝin, ĉu ne?

Kia stulta argumento ke unu esperanto-partolanto diras "ĉu ne estas utopio la sendependecon de la popoloj?", hahahaha

cursbenicassim (Wasifu wa mtumiaji) 25 Julai 2008 7:10:31 alasiri

La plej bona administracio por modernaj kaj bone organizitaj landoj estas "malgrandaj landoj" kaj descentrigi la ŝtatojn en plurdiversaj regionoj.

La grandaj landoj, iom post tiom, dividiĝas.

ĈIUJ popoloj de la mondo rajtas esti liberaj.

Kurudi juu