Kiuj landoj eblas esti sendependaj?
de piotrek92, 2007-decembro-16
Mesaĝoj: 92
Lingvo: Esperanto
cursbenicassim (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-08 10:19:40
Mi jam konis la arabajn vidpunktojn kaj amazigajn kulturojn.
Eble estas vi kiu devus koni la arabajn landojn por kompreni ke Eŭropo ne estas tiel malsama ol aliaj landoj (ne Ŝtatoj) de la mondo.
diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-08 14:14:01
cursbenicassim:Defendi esperanton kaj ŝtatajn limojn, estas kiel defendi Dion kaj Demonon.Kial defendi kaj Esperanton kaj ŝtatajn limojn? En mia lando registaro ne estas esperantista, kaj se vi povus citi oficiale esperantan ŝtaton aŭ esperantan landon kiu defendas siajn limojn, mi pli komprenus vin.
Se vi volas atesti kontraŭ iun, faru tion klare. Alie, vi riskas ŝajni kvazaŭ vi ne scias pri kio vi parolas.
PS. Vi petis al alia forumano iri al Arabujo, ĉu? Mi ĝentile invitas vin viziti Sudamerikon, sed ni scias ke vojaĝi estas iom multekosta ĉu ne?

cursbenicassim (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-09 13:42:46
Ĉu vi elektis la lokon kie vi naskiĝis?
NE, estis hazardo.
Do, la Ŝtato kiu representas al vi ne estas via. Ŝtato ne signifas kulturon. Ŝtato ne signifas identecon. Ŝtato ne signifas landon. Ŝtato ne signifas popolo.
Komprenu tion.
Tamen... la lingvo ke via patrino oferis al vi, la kuirmaniero ke via avino instruis al vi, la vivstilo ke via patro donis al vi... NUR tio estas via.
La esperantistoj ne devas respekti la ŝtatojn... sed la popoloj, la kulturoj, la identecoj, la lingvoj, la dancoj, ktp...
Afriko estis dividita en multaj ŝtatoj faritaj de la Eŭropa imperialismo. Same ol Nord-Ameriko. Miloj da kulturoj estis detruitaj aŭ dividitaj pro la ŝtatoj.
Defendi ŝtatojn kaj esperanton estas hipokriteco kaj ne kompreni la movadon tutmondan de la interancia lingvo por internacia frateco.
LA ŜTATOJ ESTAS INVENTAĴO EL LA BURĜARO POR KONTRONTI LA POPOLOJN.
diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-09 17:57:13
cursbenicassim:via, via, via.... kia hipokritaĵo...Observu la regulojn por la uzo de la forumo:
[url=http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondiĉoj.php#forumoj]Specifaj reguloj por la forumoj de lernu!:[/url]
1. Ne skribadu pri io, kio tute ne rilatas al la temo.
7. Ne kalumniu kaj ne diskutu nehoneste...
Vi rajtas havi vian pensmanieron, sed vi ne rajtas kalumnii aliajn forumanojn. Ankaŭ, kion vi skribis neniel rilatas al temo. Observu la regulojn 1 kaj 7 supre, kaj bonvolu respekti.

cursbenicassim (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-10 20:29:16
Vi devas pardoni mian filozofaĵon, sed mi neniam volis ataki, molesti aŭ insulti al via persono

ĉu bone? ;-D
novatago (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 09:37:52
cursbenicassim:Ĉu ni, kiel esperanto-parolantoj, devas pensi kiel vi volas? Tio ne ŝajnas tre bona defendo por libero, vero, egaleco, rajtoj...
Do, la Ŝtato kiu representas al vi ne estas via. Ŝtato ne signifas kulturon. Ŝtato ne signifas identecon. Ŝtato ne signifas landon. Ŝtato ne signifas popolo.
Komprenu tion.
Tamen... la lingvo ke via patrino oferis al vi, la kuirmaniero ke via avino instruis al vi, la vivstilo ke via patro donis al vi... NUR tio estas via.
La esperantistoj ne devas respekti la ŝtatojn... sed la popoloj, la kulturoj, la identecoj, la lingvoj, la dancoj, ktp...
Afriko estis dividita en multaj ŝtatoj faritaj de la Eŭropa imperialismo. Same ol Nord-Ameriko. Miloj da kulturoj estis detruitaj aŭ dividitaj pro la ŝtatoj.
Defendi ŝtatojn kaj esperanton estas hipokriteco kaj ne kompreni la movadon tutmondan de la interancia lingvo por internacia frateco.
LA ŜTATOJ ESTAS INVENTAĴO EL LA BURĜARO POR KONTRONTI LA POPOLOJN.
Mi finos per tiu ĉi mesaĝo mian partoprenon ĉe la diskuto dirante:
Vi ne komprenas ke se iu regiono sendependiĝas tute el sia ŝtato, tiu regiono estos ŝtato.
Vi ne komprenas ke ŝtatoj ne estas nepre malbonaj. Homoj povas esti malbonaj inter si sed ŝtato nur estas organizo, kiu ne nepre malhepas vivi libere kuturon kaj ke multaj ŝtatoj apogas la plurajn kulturojn de siaj popoloj.
Vi ne komprenas ke ne esti ŝtato ne garantias nek liberon nek pacon. Tio denove dependas de homoj.
Vi ne komprenas ke vivi en la pasinto malhelpas la propran liberon.
Vi ne komprenas ke obsedi pri propra kulturo nur estas bona por forgesi aliajn kulturojn kaj malhelpi la naturan evoluon de la kulturo.
Via parolado ne esta bona por via celo ĉar ĝi nur havas ideojn, kiuj kontraŭas inter si.
Esperantistoj kaj ne-esperantistoj havas la moralan devigon pri defendo de la vera libero kaj veraj homaj rajtoj. Ili ne devas defendi ideojn, simple ĉar iu kriis la vorton "liberon" inter tiuj ideoj. Multaj homoj krias tiun vorton kaj ili nur volas forkapti nian liberon.
Mi povus daŭri tiel ĉiame. Mi jam diris ke mi ne partoprenos plu ĉe la diskuto ĉar ĝi ne havas sencon. Mi devas vivi mian vivon

Ĝis, Novatago.
diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 16:02:01
cursbenicassim:multaj homoj kredas (vi, en tiu ĉi kazo) ke la lando aŭ ŝtato estas via.Bv. citi kie mi diris tion.
novatago:Esperantistoj kaj ne-esperantistoj havas la moralan devigon pri defendo de la vera libero kaj veraj homaj rajtoj. Ili ne devas defendi ideojn, simple ĉar iu kriis la vorton "liberon" inter tiuj ideoj. Multaj homoj krias tiun vorton kaj ili nur volas forkapti nian liberon.Nia amiko cursbenicassim verŝajne estas anarĥiisto, ne perdu vian pacon pro tio, amiko!

sageta (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 02:28:53
novatago:La menciita verko estas klasikaĵo de la kataluna beletro, kaj estas interesa pro la retoriko de la dialogoj, sed se oni volas koni la socilingvan realon de tiu epoko necesas pli ampleksa esplorado. Preter ĉi tiu konsidero, se vi relegas pli atente la tekston, vi rimarkos ke la aŭtoro parolas pri la plej gravaj sinjoroj kaj aliaj kavaliroj de Katalunio ("los principals señors i altres cavallers de Cataluña").sageta:Kara amiko, mi kredas ke vi povus esti tre dilegenta funkciulo de la Ministerio pri la Vero de la romano 1984, kies celo estis modifi la historiajn datumojn laŭ la konvenoj de la reĝimo. Sed ne laciĝu tro multe. (Kaj se iu interesiĝas pri tiuj demandoj, mi rekomendas ke oni uzu seriozajn verkojn kun universitataj garantioj kaj fidindaj fontindikoj).Fakte, ĝuste tio, kion vi diras, estas kion dirus funkciulo de tia ministerio. Tro rapide vi krias "mensogo!" kiam io al vi ne plaĉas.
Kompreneble por vi, verko nur estas serioza se ĝi diras ke en katualunio, neniu siciis la vortojn "kastilian lingvon" antaŭ ol la jaro 1700. Seriozaj verkoj ankaŭ diras malplaĉajn verojn. Kaj ofte vero estas malplaĉa.
Ĉi tie vi povas vidi reeldonon (jaro 1876) de la "malserioza" libro, kiun mi menciis. Se vi legas lastan parton de la 20a paĝo kaj unuan parton de la 21a, vi vidos "mensogojn" pri la kutimo de la 16a jarcenta katalunoj, kiuj parolis ofte la kastilian lingvon.
Ĝis, Novatago.
novatago (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 09:03:26
sageta:Ne diras nur tion sed ... al mi ne gravas. Vivu en via mondo se vi volas. Estas via problemo.
La menciita verko estas klasikaĵo de la kataluna beletro, kaj estas interesa pro la retoriko de la dialogoj, sed se oni volas koni la socilingvan realon de tiu epoko necesas pli ampleksa esplorado. Preter ĉi tiu konsidero, se vi relegas pli atente la tekston, vi rimarkos ke la aŭtoro parolas pri la plej gravaj sinjoroj kaj aliaj kavaliroj de Katalunio ("los principals señors i altres cavallers de Cataluña").
3anclas (Montri la profilon) 2008-septembro-01 19:33:13
sageta:Vi forgesas ke la hispana lingvo ne estas oficala en Germanio, sed ĝi estas oficala en Katalonio.3anclas:Kiu estas pli grava? Ĉu la libereco de persono aŭ la libereco de popoloj? Ĉu la libereco de persono aŭ kulturo aŭ lingvoj? Mi pensas ke libereco de persono estas pli grava. Libereco de popoloj ne ekzistas kaj ne ekzistos. Tiu estas mensogo. Kiam politikistoj parolas pri libereco de popoloj, ili mensogas. Kiam ili parolas pri tio, ili sole volas forpreni liberecon de persono. Demokratio ne estas elekti registaro, demokratio estas ke registaro ne intervenas en aferoj de personoj.Estas kurioze ke por vi estas prioritata la persona rajto, sed en tiu okazo vi devus defendi la personajn rajtojn de de kastililingvaj hispanoj kiuj elmigris en Germanion. Fakte vi defendas la teritorian rajton en la regno Hispanio.
En Katalonio ne estas libereco. Gepatroj ne povas elektis la instruadon de siaj gefiloj. En ŝtataj lernejoj la sola uzata lingvo estas la katalana. En ŝtataj lernejoj estas malpermisita la Hispana lingvo. Ĉu ĉiu la katalana popolo parolas la katalana? Ne. Gepatroj kiuj ne konas la katalana ne povas hellpi siajn gefiloj en la instruado.
Ĉu vi scias, kie la gefiloj de la ĉefo de la katalana registaro studas? Ili ne studas en lernejo de la Ŝtato. Ili studas en privata lernejo. Ili studas en germana privata lernejo. Tie la lingvoj uzatas estas la germana kaj la hispana. En Katalunio, se oni volas hispane studi, oni devas iri al privataj lernejoj: germanaj lernejoj, anglaj lernejo, francaj lernejoj, ktp.
Alia afero estas Katalanaj entrepenoj. Iliaj klientoj estas en Hipanio kaj en Iber-Ameriko. Kiuj estas las lingvoj de negocoj? Ne estas la angla kiel pensas multaj usonuloj. La lingvo de negocoj estas la lingvoj de la klientloj. Se oni ne parolas la lingvo de kliento, oni vendas nenion. Se la katalana lingvo altrudas, Kataluno atingos du aferojn: foresto de libereco kaj mizero.
Vivu liberarismo!
Ĝis revido.
Por studi en Katalunio en la kastilia lingvo oni devas iri al privata lernejo. Certe kaj bone, ĉar la kastilia lingvo ne estas fremda al katalunoj. Sed ĝi ne estas malpermesata. Same al privataj lernejoj devas iri homoj kiuj volas studi en la germana, en la franca aŭ en la hebrea. Kaj, aliflanke, la klerigado en Katalunio apartenas al la kataluna registaro, kaj la kleriga sitemo estas demokratie akceptita de la parlamento. Se vi volas ŝanĝi ĝin vi nur bezonas kunigi parlamentan majoritaton (kuraĝon kaj antaŭen). Demokratio estas ke la popolo decidu, kion devas fari la registaron.
Pri la klientoj de katalunaj entreprenistoj vi parolas ne tute ekzakte, ĉar multaj katalunoj komencas trovi pli bonajn klientojn en la norda pli klera Eŭropo, kie la klientoj ne minacas ĉiam pri bojkoto.
Via defino de la demokratio estas tre simpla. Ne estas sufiĉe ke popolo elekti registaron. Registaroj ne devas enmiksiĝi en vivoj de personoj. Registaroj havas tro monon de popoloj. R...