Al la enhavo

Kiuj landoj eblas esti sendependaj?

de piotrek92, 2007-decembro-16

Mesaĝoj: 92

Lingvo: Esperanto

3anclas (Montri la profilon) 2008-septembro-01 19:34:26

Vi forgesas ke la hispana lingvo ne estas oficala en Germanio, sed ĝi estas oficala en Katalonio.
Via defino de la demokratio estas tre simpla. Ne estas sufiĉe ke popolo elekti registaron. Registaroj ne devas enmiksiĝi en vivoj de personoj. Registaroj havas tro monon de popoloj. Riĉuloj ne pagi imposton; ili havas sian monon en Svisio. Monoj de registaroj estas de malriĉuloj. Popolo devas havi sian monon kaj elekti kiel elspezi ĝin. Mi ne volas ke registaroj elspezi onian monon en altrudi lingvojn, en malutila entreprenoj, en koruptado, ...
Certe kaj bone ke ĉi tiu situacio estas komuna en la tuta mondo, sed oni devas defendi libereĉon.
Vi diras nenion pri la gefiloj de la ĉefo de la katalana registaro. Kaj kiu estas la nacia lingvo de la katalana registaro? Kaj li parolas bone la katalanan lingvon? Mi pensas ke ne.
Ĉu estas vere ke en Katalonio butikoj ne povas uzi la hispanan lingvon en anoncojn? Ĉu ili povas uzi la katalanan, la anglan, la Germanan, ktp, sed ne la Hispanan? Ĉu ili estas mon-punitajn sed ili uzas la Hispanan?

Vivu libereĉo. Vivu liberalismo.

sageta (Montri la profilon) 2008-septembro-03 02:02:19

3anclas:Vi forgesas ke la hispana lingvo ne estas oficala en Germanio, sed ĝi estas oficala en Katalonio.
Vi do defendas la teritorian rajton.

3anclas:Via defino de la demokratio estas tre simpla. Ne estas sufiĉe ke popolo elekti registaron. Registaroj ne devas enmiksiĝi en vivoj de personoj.
Pri tiu punkto mi povus konsenti kun vi, ĉar ne plaĉas al mi ke la hispana registaro esploras miajn enspezojn kaj devigas min pagi impostojn, certe tre ĝena enmiksiĝo en mian vivon.

3anclas:Registaroj havas tro monon de popoloj. Riĉuloj ne pagi imposton; ili havas sian monon en Svisio. Monoj de registaroj estas de malriĉuloj. Popolo devas havi sian monon kaj elekti kiel elspezi ĝin. Mi ne volas ke registaroj elspezi onian monon en altrudi lingvojn, en malutila entreprenoj, en koruptado, ...
Certe kaj bone ke ĉi tiu situacio estas komuna en la tuta mondo, sed oni devas defendi libereĉon.
Se vi ne esprimas pli precize, kion signifas laŭ vi "altrudi lingvojn", mi ne povas komenti.

3anclas:Vi diras nenion pri la gefiloj de la ĉefo de la katalana registaro.
Ĉu indas?

3anclas:Kaj kiu estas la nacia lingvo de la katalana registaro? Kaj li parolas bone la katalanan lingvon? Mi pensas ke ne.

Ĉu estas vere ke en Katalonio butikoj ne povas uzi la hispanan lingvon en anoncojn? Ĉu ili povas uzi la katalanan, la anglan, la Germanan, ktp, sed ne la Hispanan? Ĉu ili estas mon-punitajn sed ili uzas la Hispanan?
En Katalunio neniu estas punita pro uzado de iu ajn lingvo.

Vivu la komuna saĝo! (mi preĝas)

nikko (Montri la profilon) 2008-septembro-19 15:08:52

Komuna saĝo? Unuafoje mi legas pri ĝi... mi legis ĉe Kanto pri "komuna senkonscia". Saĝo estas persona trajto okulumo.gif

cursbenicassim (Montri la profilon) 2008-septembro-21 18:44:55

La hispanoj kiel ĉiam, kun la samaj idotaĵoj kaj maldemokrataĵoj...

Komprenu ke ne ĉiuj estas kiel vi!!!!!!!
La planedo estas RONDA!!!!

3anclas (Montri la profilon) 2008-septembro-21 23:17:57

Saluton, sageta:

Mi defendas la unupersonan liberecon. Ĉi tio estas la pli grava aferon, sed mi surprizas ke en Katalunion la ŝtatoj lernejoj ne instruas hispane. En Katalunio la hispania estas pli uzata ol la katalunia lingvo kaj la hispana estas oficala lingvo en Katalunio.

Ne plaĉas al vi ke la hispana registaro esploras viajn enspezojn kaj devigas vin pagi impostojn. Kaj ĉu plaĉas al vi ke la katalunia registaro esploras viajn enspezojn?

Mi volis diri ke registraroj ne devigas onin paroli la lingvon ke oni parolas.

Jes, ĝi indas. Se la la ĉefo de la Katalana registaro ne volas ke siaj gefiloj ne parolu katalane, kial li volas ke Katalonoj ne parolu hispane. Kial ĝi estas bona por liaj gefiloj kaj ne estas bona por katalanoj. Li povas elekti la instruado de siaj gefiloj. Li havas monon kaj li povas elekti. Katalanoj ne povas elekti. La katalana registraro havas la imposton de katalanoj kaj li elektas, ne la katalanoj. Kiel jam mi diris, ĉi tio ne sole okazas en Katalunio.

En Katalunio homoj estas punita pro uzado de lingvo. Ĉi tio estas vera.

Vi diras: Vivu la komuna saĝo.
Kaj mi diras: Kiu decidas, kio estas la komuna saĝo? Ĉu la Katalana registraro? Ĉu vi? Ĉu ĉuj la katalanoj konsentas tiun saĝon? Ĉu vi demandis ĉujn ilin? Ĉu la katalana registraro demandis ĉujn ilin? Vi ne povas paroli anstatŭ ĉiuj katalanoj.
Mi ne parolas anstataŭ aliaj personoj. Tion, kion mi diras estas mia sola opinio.

Kaj mi diras: VIVU LA UNUPERSONA LIBERECO!

3anclas (Montri la profilon) 2008-septembro-21 23:29:58

cursbenicassim:La hispanoj kiel ĉiam, kun la samaj idotaĵoj kaj maldemokrataĵoj...

Komprenu ke ne ĉiuj estas kiel vi!!!!!!!
La planedo estas RONDA!!!!
Vi diras: idiotaĵoj.
Vi uzas belajn vortojn. Vi elektas agrablajn vortojn. Dankon pro uzi tiujn vortojn kiam vi parolas pri hispanoj. Mi supozas ke via esparanta vortaro estas tre interesa. Kio estus la esperanto sen personoj kiel vi?
Sinceran dankon.

josell (Montri la profilon) 2008-septembro-30 00:15:29

3anclas:
Jes, ĝi indas. Se la la ĉefo de la Katalana registaro ne volas ke siaj gefiloj ne parolu katalane, kial li volas ke Katalonoj ne parolu hispane.
ĉu tio ĉi estas re-a ne-o en esperanto, aŭ mi misas?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-septembro-30 02:30:27

Mi multe surpriziĝus se la Québec iĝus sendependa antaŭ la dudek aŭ tridek venontaj jaroj. Ĉi tie, en la Québec, tiu estas ankoraŭ aktuala temo, sed la pasioj estas malpli varmaj ol dum la jaroj '70 aŭ '90. Necesus gravega lingva aŭ socia problemo, por ke la sendependa de l' Québec okazu, laŭ mi.
Nune, la Kebekanoj ĉefe volas, ke la kanada militistaro eliru el l' Afganujo, ke la kebeka kaj kanada registraroj batalu kontraŭ la poluado, kaj ke la sano-sistemo pliboniĝu.
Sed morgaŭ ... mi ne ankoraŭ scias ! ... senkulpa.gif

3anclas (Montri la profilon) 2008-septembro-30 11:24:53

josell:
3anclas:
Jes, ĝi indas. Se la la ĉefo de la Katalana registaro ne volas ke siaj gefiloj ne parolu katalane, kial li volas ke Katalonoj ne parolu hispane.
ĉu tio ĉi estas re-a ne-o en esperanto, aŭ mi misas?
Vi pravas. Dankon pro via korekto.

sageta (Montri la profilon) 2008-septembro-30 23:25:52

3anclas:En Katalunio homoj estas punita pro uzado de lingvo. Ĉi tio estas vera.
Kiuj homoj? De kiu ili ricevis punon? Pro kiu lingvo ili estis punitaj (ĉar en Katalunio estas parolataj pli ol 150)? Komprenu, ke via insistemo vekis en mi scivolemon. Aliflanke, por prezenti plendon estas aliaj lokoj pli taŭgaj (eŭropa komisiono, amnestio internacia, internacia tribunalo pri homaj rajtoj ktp).

Reen al la supro