Ĉu EU fiaskis?
od Altebrilas, 17. kolovoza 2014.
Poruke: 29
Jezik: Esperanto
Altebrilas (Prikaz profila) 17. kolovoza 2014. 21:30:59
La t.n. ekonomia kresko estas nula en Francio, kaj negativa eĉ en Germanio, pro ruiniĝo de ilia ĉefa merkato pro la "rigoraj" politikoj trudataj al la sudaj landoj.
Politike, ili ne kapablas unuiĝi por helpi suferantajn popolojn en Irako.
La riĉuloj pliriĉiĝas, la malriĉuloj pli malriĉiĝas - la ŝtatoj ankaŭ. La entreprenoj maldungas, la publikaj servoj malpliboniĝas.
La fido je la politikistoj malaltiĝas, kaj la ekstremaj partioj havas pli kaj pli da voĉoj en la balotoj.
La politiko de Bruselo kreas problemoj - tio estas neevitebla - sed por solvi ilin devas esti unanimeco - kaj tio estas kvazaŭ neebla.
Sento de komuna aparteno preskaŭ ne ekzistas; diversaj lingvoj, neniuj eŭropaj amaskomunikiloj (krom televido Arte, sed ĝi ne vere estas komunikilo por amaso.), preskaŭ neniu publika debato eŭropskale (la lasta estis okaze de la deputitaj balotoj... kiuj okazas ĉiun kvinan jaron).
Mi estas pesimisma, sed ne vidas multajn aferojn, kiuj pliboniĝas.
lagtendisto (Prikaz profila) 17. kolovoza 2014. 22:02:52
Altebrilas:Sento de komuna aparteno preskaŭ ne ekzistas; diversaj lingvoj, neniuj eŭropaj amaskomunikiloj (krom televido Arte, sed ĝi ne vere estas komunikilo por amaso.), preskaŭ neniu publika debato eŭropskale (la lasta estis okaze de la deputitaj balotoj... kiuj okazas ĉiun kvinan jaron).Mi konsentas. Ne tre multa ekzistas eŭropskala diskuto. Nur ekzistas pecetoj. Voxeurop.eu 'sources > European Union'
lagtendisto (Prikaz profila) 17. kolovoza 2014. 22:05:59
ĉevino:Kiel neniam autaŭe me pli kaj pli optimismas pri ties finfiasko.Estas bedaŭrinde al via optimismo, sed finfiasko de Eŭropa Unio ne okazos. Kial? Tial.
Altebrilas (Prikaz profila) 17. kolovoza 2014. 23:15:20
spreecamper: Nur ekzistas pecetoj. Voxeurop.eu 'sources > European Union'Temas pri elekto de artikoloj el la Eŭropa gazetaro. Kiu faras la elekton? Kiel?
robbkvasnak (Prikaz profila) 17. kolovoza 2014. 23:17:00
Oijos (Prikaz profila) 18. kolovoza 2014. 01:53:35
Altebrilas:La lastaj novaĵoj aŭditaj en la medioj emigas min dubi pri la efikeco de Eŭropa Unio.fiaski = tute malsukcesi
La t.n. ekonomia kresko estas nula en Francio, kaj negativa eĉ en Germanio, pro ruiniĝo de ilia ĉefa merkato pro la "rigoraj" politikoj trudataj al la sudaj landoj.
Politike, ili ne kapablas unuiĝi por helpi suferantajn popolojn en Irako.
La riĉuloj pliriĉiĝas, la malriĉuloj pli malriĉiĝas - la ŝtatoj ankaŭ. La entreprenoj maldungas, la publikaj servoj malpliboniĝas.
La fido je la politikistoj malaltiĝas, kaj la ekstremaj partioj havas pli kaj pli da voĉoj en la balotoj.
La politiko de Bruselo kreas problemoj - tio estas neevitebla - sed por solvi ilin devas esti unanimeco - kaj tio estas kvazaŭ neebla.
Sento de komuna aparteno preskaŭ ne ekzistas; diversaj lingvoj, neniuj eŭropaj amaskomunikiloj (krom televido Arte, sed ĝi ne vere estas komunikilo por amaso.), preskaŭ neniu publika debato eŭropskale (la lasta estis okaze de la deputitaj balotoj... kiuj okazas ĉiun kvinan jaron).
Mi estas pesimisma, sed ne vidas multajn aferojn, kiuj pliboniĝas.
Kaŭzo de ekzisto de EŬ: kreo de granda interdependeco inter EŬ-ŝtatoj por igi militon inter EŬ-ŝtatoj (aparte Francio kontraŭ Germanio) tiom kosta, ke ĝi racie ne subtenindas.
sukcesi = atingi la celitan rezulton
inferenco: ĝis nun la celita rezulto estis atingita, do --> ne fiasko
Politike, ili ne kapablas unuiĝi por helpi suferantajn popolojn en Irako.Kiel ĉi tiu rilatas al EŬ? Oni ne bezonas EU-n por tio. Volaj ŝtatoj/partioj/individuoj povas fari tion, kion ili volas ĉi-rilate. Sed ne uzu impostomonon por tio! Ci kaj similaj homoj al ci kaŭzas problemojn farante el aferoj ne-EU-rilataj EU-aferojn. Kiel ekzemple pri komuna klimatpolitiko de EŬ, al kiu ĉiu EU-lando estas trudata. Ĉu vi pensas, ke se A donas grandegan monsumon al (stulta, korupteca) B por helpi eviti tujkolapson de ekonomio, A ne rajtas trudi B-n al pli daŭripova agmaniero?
Problemo rilate Grekion estis, ke Grekio havis tro da propra potenco. Ili decidis precipe altigi impostojn kaj ne malgrandigi elspezojn (same kiel Finnlando), kontraŭ la konsiloj de IMF. Kaj Grekio havis/havas tiom malmulte da eksporta povo, ke ĉiukaze ilia vivnivelo estis kaj plu estas tro alta. Sen "helpomono" ĉiu greko estus perdinta (en 2009, post la malkaŝoj faritaj post la elektado) ĈION, kio estis en grekaj bankokontoj, neniu estus vendinta al ili nafton kaj tiel plu.
Oijos (Prikaz profila) 18. kolovoza 2014. 02:17:12
Oni memoru, ke Irako estas multe pli riĉa ol Finnlando pro nafto kaj tergaso.
Oijos (Prikaz profila) 18. kolovoza 2014. 02:55:23
La t.n. ekonomia kresko estas nula en Francio, kaj negativa eĉ en Germanio, pro ruiniĝo de ilia ĉefa merkato pro la "rigoraj" politikoj trudataj al la sudaj landoj.Ne koncernas tion, ĉu EU fiaskis aŭ ĉu ne. Ĉu oni devus laŭ vi vendi varojn al homoj, kiuj ne povas pagi? "Sudaj" landoj kaj aliaj EU-ŝtatoj plu havas tro malrigoraj politikoj.
Politike, ili ne kapablas unuiĝi por helpi suferantajn popolojn en Irako.Ne koncernas tion, ĉu EU fiaskis aŭ ĉu ne. Ĉu vi parolas nur pri armea "helpo"?
La riĉuloj pliriĉiĝas, la malriĉuloj pli malriĉiĝas - la ŝtatoj ankaŭ. La entreprenoj maldungas, la publikaj servoj malpliboniĝas.Ne koncernas tion, ĉu EU fiaskis aŭ ĉu ne. Tiel ofte okazas en ekonomia kresko. Malriĉuloj ofte malriĉiĝis proporcie, ne reale. Malo okazas en malgrandiĝo de ekonomio.
La fido je la politikistoj malaltiĝas, kaj la ekstremaj partioj havas pli kaj pli da voĉoj en la balotoj.Ne koncernas tion, ĉu EU fiaskis aŭ ĉu ne. Ĉi vi ne subtenas demokration? Unu ĉefa valoro de EU ja estas demokratieco de membro-ŝtatoj.
La politiko de Bruselo kreas problemoj - tio estas neevitebla - sed por solvi ilin devas esti unanimeco - kaj tio estas kvazaŭ neebla.Do fini EU-n. Certe ja grandaj EU-ŝtatoj volas forigi unuanimecon kaj jam tion parte faris la Lisbono-pakto. Tiam oni ekzemple decidas, ke iu norda lando fariĝas rubodeponejo, testoloko por nukleaj armiloj kaj granda malliberejo, EU-a Siberio, kaj ke ĉio ekonomia aktiveco finiĝu, ĉar fariĝos rifuĝejo por boacoj.
Altebrilas (Prikaz profila) 18. kolovoza 2014. 20:59:53
Oijos:Kial vi donas atenton al tiu idioto, kiu havas nomon "Altebrilas"? Ĉi-malspritulo ofte ne uzas Esperanto-lingvajn vortojn kaj similan inteligenteconivelon montras liaj argumentadoj. Iam ĉi tie estis kelkaj malinteligentegaj nigruloj el Afriko, kiuj sendis malprudentaj mesaĝaĉoj, kaj homoj prave ignoris ilin.Ĉu vi mem skribis tion? aŭ ĉu iu uzis vian nomon por modifi vian mesaĝon? La stilo kaj argumentaro ne kongruas kun la cetero de via mesaĝo, nek kun la antaŭaj mesaĝoj...
?????
Lakiro (Prikaz profila) 19. kolovoza 2014. 19:06:23
spreecamper:finfiasko de Eŭropa Unio ne okazos. Kial? Tial.Natura patrioto! Respekt!