К содержанию

Ĉu EU fiaskis?

от Altebrilas, 17 августа 2014 г.

Сообщений: 29

Язык: Esperanto

Altebrilas (Показать профиль) 17 августа 2014 г., 21:30:59

La lastaj novaĵoj aŭditaj en la medioj emigas min dubi pri la efikeco de Eŭropa Unio.

La t.n. ekonomia kresko estas nula en Francio, kaj negativa eĉ en Germanio, pro ruiniĝo de ilia ĉefa merkato pro la "rigoraj" politikoj trudataj al la sudaj landoj.

Politike, ili ne kapablas unuiĝi por helpi suferantajn popolojn en Irako.

La riĉuloj pliriĉiĝas, la malriĉuloj pli malriĉiĝas - la ŝtatoj ankaŭ. La entreprenoj maldungas, la publikaj servoj malpliboniĝas.

La fido je la politikistoj malaltiĝas, kaj la ekstremaj partioj havas pli kaj pli da voĉoj en la balotoj.

La politiko de Bruselo kreas problemoj - tio estas neevitebla - sed por solvi ilin devas esti unanimeco - kaj tio estas kvazaŭ neebla.

Sento de komuna aparteno preskaŭ ne ekzistas; diversaj lingvoj, neniuj eŭropaj amaskomunikiloj (krom televido Arte, sed ĝi ne vere estas komunikilo por amaso.), preskaŭ neniu publika debato eŭropskale (la lasta estis okaze de la deputitaj balotoj... kiuj okazas ĉiun kvinan jaron).

Mi estas pesimisma, sed ne vidas multajn aferojn, kiuj pliboniĝas.

lagtendisto (Показать профиль) 17 августа 2014 г., 22:02:52

Mi konsentas al Matteo Renzi: 'se (EU)Europo faris foto de sin mem, tiam oni vidus enuan vizaĝon'.

Altebrilas:Sento de komuna aparteno preskaŭ ne ekzistas; diversaj lingvoj, neniuj eŭropaj amaskomunikiloj (krom televido Arte, sed ĝi ne vere estas komunikilo por amaso.), preskaŭ neniu publika debato eŭropskale (la lasta estis okaze de la deputitaj balotoj... kiuj okazas ĉiun kvinan jaron).
Mi konsentas. Ne tre multa ekzistas eŭropskala diskuto. Nur ekzistas pecetoj. Voxeurop.eu 'sources > European Union'

lagtendisto (Показать профиль) 17 августа 2014 г., 22:05:59

ĉevino:Kiel neniam autaŭe me pli kaj pli optimismas pri ties finfiasko.
Estas bedaŭrinde al via optimismo, sed finfiasko de Eŭropa Unio ne okazos. Kial? Tial.

Altebrilas (Показать профиль) 17 августа 2014 г., 23:15:20

spreecamper: Nur ekzistas pecetoj. Voxeurop.eu 'sources > European Union'
Temas pri elekto de artikoloj el la Eŭropa gazetaro. Kiu faras la elekton? Kiel?

robbkvasnak (Показать профиль) 17 августа 2014 г., 23:17:00

Mi vizitis Eŭropon lastjare kaj al mi ŝajnis flori. Ni komencis en Germanio, (bedaŭrinde) tranoktis en Svislando kaj daŭris al Italio. De San Remo (E-kongreso) ni vojaĝis al Francio kaj tiam denove al Germanio. Vere, la homoj vivas bone tie - nur en Svislando ŝajnis al mi iomete malbona ĉar ĉio estas multekosta kaj la homoj timas unu la alian. Sed Svislando ne estas en EU. Eble tio estas la svisa problemo. Estas bela pejzaĝo en Svislando sed la homoj en EU ŝajnas vivi pli feliĉe.

Oijos (Показать профиль) 18 августа 2014 г., 1:53:35

Altebrilas:La lastaj novaĵoj aŭditaj en la medioj emigas min dubi pri la efikeco de Eŭropa Unio.

La t.n. ekonomia kresko estas nula en Francio, kaj negativa eĉ en Germanio, pro ruiniĝo de ilia ĉefa merkato pro la "rigoraj" politikoj trudataj al la sudaj landoj.

Politike, ili ne kapablas unuiĝi por helpi suferantajn popolojn en Irako.

La riĉuloj pliriĉiĝas, la malriĉuloj pli malriĉiĝas - la ŝtatoj ankaŭ. La entreprenoj maldungas, la publikaj servoj malpliboniĝas.

La fido je la politikistoj malaltiĝas, kaj la ekstremaj partioj havas pli kaj pli da voĉoj en la balotoj.

La politiko de Bruselo kreas problemoj - tio estas neevitebla - sed por solvi ilin devas esti unanimeco - kaj tio estas kvazaŭ neebla.

Sento de komuna aparteno preskaŭ ne ekzistas; diversaj lingvoj, neniuj eŭropaj amaskomunikiloj (krom televido Arte, sed ĝi ne vere estas komunikilo por amaso.), preskaŭ neniu publika debato eŭropskale (la lasta estis okaze de la deputitaj balotoj... kiuj okazas ĉiun kvinan jaron).

Mi estas pesimisma, sed ne vidas multajn aferojn, kiuj pliboniĝas.
fiaski = tute malsukcesi

Kaŭzo de ekzisto de EŬ: kreo de granda interdependeco inter EŬ-ŝtatoj por igi militon inter EŬ-ŝtatoj (aparte Francio kontraŭ Germanio) tiom kosta, ke ĝi racie ne subtenindas.

sukcesi = atingi la celitan rezulton

inferenco: ĝis nun la celita rezulto estis atingita, do --> ne fiasko
Politike, ili ne kapablas unuiĝi por helpi suferantajn popolojn en Irako.
Kiel ĉi tiu rilatas al EŬ? Oni ne bezonas EU-n por tio. Volaj ŝtatoj/partioj/individuoj povas fari tion, kion ili volas ĉi-rilate. Sed ne uzu impostomonon por tio! Ci kaj similaj homoj al ci kaŭzas problemojn farante el aferoj ne-EU-rilataj EU-aferojn. Kiel ekzemple pri komuna klimatpolitiko de EŬ, al kiu ĉiu EU-lando estas trudata. Ĉu vi pensas, ke se A donas grandegan monsumon al (stulta, korupteca) B por helpi eviti tujkolapson de ekonomio, A ne rajtas trudi B-n al pli daŭripova agmaniero?

Problemo rilate Grekion estis, ke Grekio havis tro da propra potenco. Ili decidis precipe altigi impostojn kaj ne malgrandigi elspezojn (same kiel Finnlando), kontraŭ la konsiloj de IMF. Kaj Grekio havis/havas tiom malmulte da eksporta povo, ke ĉiukaze ilia vivnivelo estis kaj plu estas tro alta. Sen "helpomono" ĉiu greko estus perdinta (en 2009, post la malkaŝoj faritaj post la elektado) ĈION, kio estis en grekaj bankokontoj, neniu estus vendinta al ili nafton kaj tiel plu.

Oijos (Показать профиль) 18 августа 2014 г., 2:17:12

Mi ne scias pri aliaj EU-ŝtatoj koncerne resurso-donon al Irako en lumo de tre ĵusaj evoluoj, ĉar mi ne povis investi tempon al tio, sed Finnlando jam decidis doni multege da (aldonaj) resursoj al Irako, post kiam ni unue prunteprenas tiujn resursojn el merkato. Same pri kelk-dek aliaj ŝtatoj. Post la kolapso de ekonomio en 2008 (finna industria produktado nun ĉirkaŭ -45 % komparata al 2008, plej malbona evoluo el ĉiuj EU-landoj, kaj plej en la mondo post Sud-Sudano kaj Libio (tio estas NUR pro ĉesanta naftoproduktado, kaj do tio revenas, kiam cirkonstancoj ebligas tion) ), buĝeto-mono al evoluhelpo duobliĝis dum la ekonomio-krizo, dum aliaj elspezoj estis streĉitaj.

Oni memoru, ke Irako estas multe pli riĉa ol Finnlando pro nafto kaj tergaso.

Oijos (Показать профиль) 18 августа 2014 г., 2:55:23

Kial vi donas atenton al tiu idioto, kiu havas nomon "Altebrilas"? Ĉi-malspritulo ofte ne uzas Esperanto-lingvajn vortojn kaj similan inteligenteconivelon montras liaj argumentadoj. Iam ĉi tie estis kelkaj malinteligentegaj nigruloj el Afriko, kiuj sendis malprudentaj mesaĝaĉoj, kaj homoj prave ignoris ilin.
La t.n. ekonomia kresko estas nula en Francio, kaj negativa eĉ en Germanio, pro ruiniĝo de ilia ĉefa merkato pro la "rigoraj" politikoj trudataj al la sudaj landoj.
Ne koncernas tion, ĉu EU fiaskis aŭ ĉu ne. Ĉu oni devus laŭ vi vendi varojn al homoj, kiuj ne povas pagi? "Sudaj" landoj kaj aliaj EU-ŝtatoj plu havas tro malrigoraj politikoj.
Politike, ili ne kapablas unuiĝi por helpi suferantajn popolojn en Irako.
Ne koncernas tion, ĉu EU fiaskis aŭ ĉu ne. Ĉu vi parolas nur pri armea "helpo"?
La riĉuloj pliriĉiĝas, la malriĉuloj pli malriĉiĝas - la ŝtatoj ankaŭ. La entreprenoj maldungas, la publikaj servoj malpliboniĝas.
Ne koncernas tion, ĉu EU fiaskis aŭ ĉu ne. Tiel ofte okazas en ekonomia kresko. Malriĉuloj ofte malriĉiĝis proporcie, ne reale. Malo okazas en malgrandiĝo de ekonomio.
La fido je la politikistoj malaltiĝas, kaj la ekstremaj partioj havas pli kaj pli da voĉoj en la balotoj.
Ne koncernas tion, ĉu EU fiaskis aŭ ĉu ne. Ĉi vi ne subtenas demokration? Unu ĉefa valoro de EU ja estas demokratieco de membro-ŝtatoj.
La politiko de Bruselo kreas problemoj - tio estas neevitebla - sed por solvi ilin devas esti unanimeco - kaj tio estas kvazaŭ neebla.
Do fini EU-n. Certe ja grandaj EU-ŝtatoj volas forigi unuanimecon kaj jam tion parte faris la Lisbono-pakto. Tiam oni ekzemple decidas, ke iu norda lando fariĝas rubodeponejo, testoloko por nukleaj armiloj kaj granda malliberejo, EU-a Siberio, kaj ke ĉio ekonomia aktiveco finiĝu, ĉar fariĝos rifuĝejo por boacoj.

Altebrilas (Показать профиль) 18 августа 2014 г., 20:59:53

Oijos:Kial vi donas atenton al tiu idioto, kiu havas nomon "Altebrilas"? Ĉi-malspritulo ofte ne uzas Esperanto-lingvajn vortojn kaj similan inteligenteconivelon montras liaj argumentadoj. Iam ĉi tie estis kelkaj malinteligentegaj nigruloj el Afriko, kiuj sendis malprudentaj mesaĝaĉoj, kaj homoj prave ignoris ilin.
Ĉu vi mem skribis tion? aŭ ĉu iu uzis vian nomon por modifi vian mesaĝon? La stilo kaj argumentaro ne kongruas kun la cetero de via mesaĝo, nek kun la antaŭaj mesaĝoj...

?????

Lakiro (Показать профиль) 19 августа 2014 г., 19:06:23

spreecamper:finfiasko de Eŭropa Unio ne okazos. Kial? Tial.
ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif Natura patrioto! Respekt! ridulo.gif

Наверх