Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
haydn (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-19 06:04:14
PMEG: Superfluaj UM
Krome estas aliaj simile firmaaj neologismoj. Ekz. "gugli" - ĉu kun aŭ sen UM? Mi preferas la senan, ĉar estas evindente, kion oni faras per Skajpo, tamen mi iom hezitas. Ĉu estiĝos rigoraj opinioj ĉi-rilate?
Alkanadi (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-19 14:54:31
haydn:Ĉu "skajpi" aŭ "skajpumi"?Mi estas nur komencanto sed mi kredas ke ĝi devus esti:
PMEG: Superfluaj UM
Krome estas aliaj simile firmaaj neologismoj. Ekz. "gugli" - ĉu kun aŭ sen UM? Mi preferas la senan, ĉar estas evindente, kion oni faras per Skajpo, tamen mi iom hezitas. Ĉu estiĝos rigoraj opinioj ĉi-rilate?
Skajpo = Programo
Skajpi = Nomi iun uzante Skajpo
Ĉi tiu estas mia fonto
Se mia posteno havas gramatikajn erarojn, diru al mi. Dankon
tommjames (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-19 15:36:29
Se la verbo jam havus alian fiksan signifon tio necesigus uzi -um, sed ĉar tia alia signifo ne ekzistas, laŭ mi oni ne devas uzi -UM kaj sekve oni ja povus nomi tion iom "superflua". Sed mi feliĉe uzus ambaŭ formojn.
haydn (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-21 17:58:57
Skajpo ja estas nur unu ilo por rete telefoni. Eble oni prefere verbigu ĝeneralan pri reta interparolado terminon. Do kia nomiĝus tia aplikaĵo, se ĝi nomiĝus logike? Mm... Eble rettelefonilo, retinterparolilo aŭ retbabililo.
Aliflanke...
rettelefonil(um)i
retinterparolil(um)i
retbabilil(um)i
...aĉ, tro komplike!
Bonvolu komenti mian vanetan cerbumadon.
nigrarozo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-21 18:06:58
Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-21 21:04:26
haydn (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-24 06:57:05
nigrarozo:Por ne tro cerbumi mi konsilas "skajpumi".
Baldaŭ versioj ŝajnas sufiĉe disvastiĝintaj... Mi pensas, ke mi mem venonttempe tamen uzu "skajpi".
Jen interesaĵo: Neceso kaj sufiĉo