Al la enhavo

Ŭ antaŭ vokaloj

de HaleBopp, 2014-aŭgusto-21

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-21 11:18:09

Saluton,

Mi dezirus scii kial, en esperanto, la litero Ŭ neniam aperas antaŭ vokalo en radikoj. Ĉu tio estas malfacile elparolebla, ĉu konfuzema?

Pro tiu afero, la transskribado de la latina "QU" fariĝas "KV", la angla "W" iĝas "V" aŭ "U", sed ne "Ŭ". Kaj mi ne komprenas kio misfunkcius kun vortoj kiel "kŭazaro", "Rŭando" aŭ "Ŭaŝingtono", despli ke ekzistas vortoj kiel "naŭa", kaj ke estas neniu problemo kun la alia duonvokalo "J", kiun oni uzas kun ĉiuj vokaloj, antaŭ aŭ post.

PMEG ne klarigas tiun aferon.

Dankon!
ridulo.gif

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-21 11:32:18

Por homoj, kies gepatra lingvo ne distingas inter ŭ kaj v, la apero de ŭ en pozicioj aliaj ol kiel dua parto de diftongo povus esti malfacila.

Jen scienca studo pri la problemoj kun la Esperanta ŭ.

Kaj jen klarigo, kial el norma vidpunkto oni ne rajtas uzi ŭ antaŭ vokalo.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 10:11:50

Jam de longe la Esperantistoj akceptis vortojn kiel 'naŭa', 'antaŭen', 'hodiaŭa' ktp sen ia konfuzo pri kiel prononci.

Eĉ mi memoras 'kiloŭato' en iu vortaro. Tiel, vokalo-ŭ-vokalo estas tute normale.

Oni preskaŭ ne uzas 'ŭ' en aliaj pozicoj, ĉu pro bonaj kialoj aŭ ne, mi ne scias. Tamen por klarigi proksimuman prononcon, oni certe povus transkribi per 'ŭ' sen limigo, do, sen atento pri ĉu komenca aŭ tuj post konsonato.

Ekzemple, certaj anglalingvanoj ne ĝuste elparolas la anglan 'r', dirante vorton kiel 'ran' kvazaŭ estus ŭan

La avantaĝo de 'ŭ' super unta 'w' estas, ke vorto kiel Eŭropa estas tuj rekonebla, dum Ewropa eble kaŭzus heziton.

michaleo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 10:40:11

Pro tiu afero, la transskribado de la latina "QU" fariĝas "KV", la angla "W" iĝas "V" aŭ "U", sed ne "Ŭ". Kaj mi ne komprenas kio misfunkcius kun vortoj kiel "kŭazaro"
Fakte, poloj (kaj probable aliaj slavoj - Wikipedia) prononcis latinan "qu" kiel esperantan "kv" kaj vortoj, kiuj devenas de la latina kaj enhavas tiun kombinon estis transskribitaj simile.

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 11:27:14

Dankon pro viaj respondoj. La unua ligilo de Kirilo81, kvankam longa, estis speciale instrua.

Nun mi komprenas pli bone.

marco_ (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 13:27:18

michaleo:Fakte, poloj (kaj probable aliaj slavoj - Wikipedia) prononcis latinan "qu" kiel esperantan "kv" kaj vortoj, kiuj devenas de la latina kaj enhavas tiun kombinon estis transskribitaj simile.
"Gvatemalo" en la pola estas Gwatemala.

michaleo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 13:32:41

marco_:
michaleo:Fakte, poloj (kaj probable aliaj slavoj - Wikipedia) prononcis latinan "qu" kiel esperantan "kv" kaj vortoj, kiuj devenas de la latina kaj enhavas tiun kombinon estis transskribitaj simile.
"Gvatemalo" en la pola estas Gwatemala.
Jes kaj estas pronancata /gvatemala/. La pola ne uzas "v" sed "w" anstataŭe.

nornen (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-23 06:11:46

marco_:
michaleo:Fakte, poloj (kaj probable aliaj slavoj - Wikipedia) prononcis latinan "qu" kiel esperantan "kv" kaj vortoj, kiuj devenas de la latina kaj enhavas tiun kombinon estis transskribitaj simile.
"Gvatemalo" en la pola estas Gwatemala.
Kaj "Gwatemala" estas pli proksima al la originala elparolo ol ekz. la germana "Guatemala", kiu -kvankam skribita sammaniere- havas kvin silabojn, kaj ne kvar kiel la originalo.

Reen al la supro