Hozzászólások: 8
Nyelv: Esperanto
HaleBopp (Profil megtekintése) 2014. augusztus 21. 11:18:09
Mi dezirus scii kial, en esperanto, la litero Ŭ neniam aperas antaŭ vokalo en radikoj. Ĉu tio estas malfacile elparolebla, ĉu konfuzema?
Pro tiu afero, la transskribado de la latina "QU" fariĝas "KV", la angla "W" iĝas "V" aŭ "U", sed ne "Ŭ". Kaj mi ne komprenas kio misfunkcius kun vortoj kiel "kŭazaro", "Rŭando" aŭ "Ŭaŝingtono", despli ke ekzistas vortoj kiel "naŭa", kaj ke estas neniu problemo kun la alia duonvokalo "J", kiun oni uzas kun ĉiuj vokaloj, antaŭ aŭ post.
PMEG ne klarigas tiun aferon.
Dankon!
Kirilo81 (Profil megtekintése) 2014. augusztus 21. 11:32:18
Jen scienca studo pri la problemoj kun la Esperanta ŭ.
Kaj jen klarigo, kial el norma vidpunkto oni ne rajtas uzi ŭ antaŭ vokalo.
sudanglo (Profil megtekintése) 2014. augusztus 22. 10:11:50
Eĉ mi memoras 'kiloŭato' en iu vortaro. Tiel, vokalo-ŭ-vokalo estas tute normale.
Oni preskaŭ ne uzas 'ŭ' en aliaj pozicoj, ĉu pro bonaj kialoj aŭ ne, mi ne scias. Tamen por klarigi proksimuman prononcon, oni certe povus transkribi per 'ŭ' sen limigo, do, sen atento pri ĉu komenca aŭ tuj post konsonato.
Ekzemple, certaj anglalingvanoj ne ĝuste elparolas la anglan 'r', dirante vorton kiel 'ran' kvazaŭ estus ŭan
La avantaĝo de 'ŭ' super unta 'w' estas, ke vorto kiel Eŭropa estas tuj rekonebla, dum Ewropa eble kaŭzus heziton.
michaleo (Profil megtekintése) 2014. augusztus 22. 10:40:11
Pro tiu afero, la transskribado de la latina "QU" fariĝas "KV", la angla "W" iĝas "V" aŭ "U", sed ne "Ŭ". Kaj mi ne komprenas kio misfunkcius kun vortoj kiel "kŭazaro"Fakte, poloj (kaj probable aliaj slavoj - Wikipedia) prononcis latinan "qu" kiel esperantan "kv" kaj vortoj, kiuj devenas de la latina kaj enhavas tiun kombinon estis transskribitaj simile.
HaleBopp (Profil megtekintése) 2014. augusztus 22. 11:27:14
Nun mi komprenas pli bone.
marco_ (Profil megtekintése) 2014. augusztus 22. 13:27:18
michaleo (Profil megtekintése) 2014. augusztus 22. 13:32:41
marco_:Jes kaj estas pronancata /gvatemala/. La pola ne uzas "v" sed "w" anstataŭe.michaleo:Fakte, poloj (kaj probable aliaj slavoj - Wikipedia) prononcis latinan "qu" kiel esperantan "kv" kaj vortoj, kiuj devenas de la latina kaj enhavas tiun kombinon estis transskribitaj simile."Gvatemalo" en la pola estas Gwatemala.
nornen (Profil megtekintése) 2014. augusztus 23. 6:11:46
marco_:Kaj "Gwatemala" estas pli proksima al la originala elparolo ol ekz. la germana "Guatemala", kiu -kvankam skribita sammaniere- havas kvin silabojn, kaj ne kvar kiel la originalo.michaleo:Fakte, poloj (kaj probable aliaj slavoj - Wikipedia) prononcis latinan "qu" kiel esperantan "kv" kaj vortoj, kiuj devenas de la latina kaj enhavas tiun kombinon estis transskribitaj simile."Gvatemalo" en la pola estas Gwatemala.