Съобщения: 32
Език: Esperanto
akueck (Покажи профила) 23 август 2014, 15:31:44
"Mi opinias, ke la Akademio ne hastu oficialigi tiun aĉaĵon. La vorto 'tajdo' sendube estas uzata, sed la uzmanieroj estas konfuzaj, kaj la uzantoj mem malklare komprenas ĝian sencon (eĉ la aŭtoroj de la PIV-oj ĝin miskomprenas).
La Akademio ŝajnas konsciiĝi pri la plureco kaj malkohero de la sencoj de tiu vorto. Konsciinte tion, ni ne hastu beni tiun kaĉon jam en la 9a OA, sed unue ni pridiskutu la situacion — kaj ene de la Akademio, kaj publike. Nur esplorinte eblajn solvojn ni faru niajn rekomendojn"
(fonto).
Chu el tiuj el-Akademiaj elvershajhoj estas konkludeble, ke entute estas malrekomendinde uzi la vorton "tajd'o" jam antau ties eventuala oficialigo?
akueck (Покажи профила) 23 август 2014, 18:10:50
Terurĉjo:Dankon por redoni ghin. Sed kiel ghi rilatas al mia demando?
(populara rusa popola anekdoto)
Rugxdoma (Покажи профила) 23 август 2014, 19:19:00
Terurĉjo:Trijara filo venas al sia patro kaj demandas:La brunan koloron de pomoj kauzas melanino, ne trivalenta fero, sed ankaŭ ĝi ekestas nur per oksigenigo.
- Paĉjo, kial, kiam mi manĝas pomon, unue ĝi estas blanka kaj poste fariĝas bruna?
- ĉu vi scias, mia filo, ke poma suko enhavas duvalentan feron. Kiam vi mordas ekstere pomon, tiam sur la loko de la mordo aperas la suko, kiu tuj kontaktas kun oksigeno. La duvalenta fero oksigeniĝas kaj iĝas trivalenta. La duvalenta fero estas blanka kaj la trivalenta havas brunan koloron. Ĉu vi komprenas?
la filo perplekse ĉirkaŭrigardas kaj timigite demandas:
- Paĉjo, al kiu vi nun parolis?
(populara rusa popola anekdoto)
Sed la anekdoto estas celtrafa. Multaj homoj scias multe kaj parolas multe, pri la alflu-reflu-ciklo de la oceana akvo, sen pensi, aŭ eĉ scii, pri la astronomiaj kialoj por la observataj fenomenoj.
Oni devas eviti ke ekzistus nur tiajn Esperantajn terminojn, laŭ kiuj ekzemple fiŝkaptistoj, parolante pri sian ĉiutagajn agadoj, uzu pure scienca parolmaniero. Sed aliflanke, paŭsi la manierojn de la franca kaj angla lingvo ankaŭ ne taŭgas, kiel montris Sergio Pokrovski.
akueck (Покажи профила) 24 август 2014, 02:00:28
Rugxdoma:Sed aliflanke, paŭsi la manierojn de la franca kaj angla lingvo ankaŭ ne taŭgas, kiel montris Sergio Pokrovski.Kaj chu konsidere chi tion ni nun evitu la vorton "tajd'o"?
Se ne: Kiun signifon ghi havu konsidere tion, ke ech la Akademio ne kapablis prezenti klaran difinon?
hilex (Покажи профила) 24 август 2014, 02:38:16
haydn (Покажи профила) 24 август 2014, 06:41:27
hilex:Sufiĉas simplaj "alfluo" kaj "defluo". "Tajdo" estas troa.Ĉu ni ne agnosku ankaŭ vortojn "fluso" kaj "malfluso"?
Ekz.: La luna ĉirkaŭiro kaŭzas fenomenon, ke fluso kaj malfluso okazas po dufoje tagnokte.
Jes, la afero ja tikla estas.
hilex (Покажи профила) 24 август 2014, 06:58:56
haydn:Fluso ne egalas alfluon. Fluso estas tempo, kiam okazas alfluo.hilex:Sufiĉas simplaj "alfluo" kaj "defluo". "Tajdo" estas troa.Ĉu ni ne agnosku ankaŭ vortojn "fluso" kaj "malfluso"?
Ekz.: La luna ĉirkaŭiro kaŭzas fenomenon, ke fluso kaj malfluso okazas po dufoje tagnokte.
Jes, la afero ja tikla estas.
UZES (Покажи профила) 24 август 2014, 08:06:08
tajd/o. Alterna k perioda movo de la mara akvo: la tajdo flusas k malflusas;
(f) la koro vane serĉas eskapon de l’ minaca sanga tajdo; ili ne povos reteni la tajdon de homa progreso. ☞ fluso.
alta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej altan nivelon.
basa tajdo, malalta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej malaltan nivelon.
intertajda zono. Zono inter la niveloj de la plej altaj k plej malaltaj tajdoj. ☞ marbordo
morta tajdo. Eksterordinare malalta tajdo, kiu okazas, se Suno k Luno staras opozicie en la meridiano, t. e. je la lunkvaronoj.
sizigia tajdo. Eksterordinare alta tajdo, kiu okazas, se Suno k Luno staras samtempe en la meridiano, t. e. je plenluno k novluno.
hilex (Покажи профила) 24 август 2014, 08:26:40
UZES:Jen kion skribas PIV:"Tajdo" estas senbezona esenco. Tial ĝi ne estas oficialigita ĉar jam estas vortoj por tiu fenomeno.
tajd/o. Alterna k perioda movo de la mara akvo: la tajdo flusas k malflusas;
(f) la koro vane serĉas eskapon de l’ minaca sanga tajdo; ili ne povos reteni la tajdon de homa progreso. ☞ fluso.
alta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej altan nivelon.
basa tajdo, malalta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej malaltan nivelon.
intertajda zono. Zono inter la niveloj de la plej altaj k plej malaltaj tajdoj. ☞ marbordo
morta tajdo. Eksterordinare malalta tajdo, kiu okazas, se Suno k Luno staras opozicie en la meridiano, t. e. je la lunkvaronoj.
sizigia tajdo. Eksterordinare alta tajdo, kiu okazas, se Suno k Luno staras samtempe en la meridiano, t. e. je plenluno k novluno.
nornen (Покажи профила) 24 август 2014, 08:42:07
hilex:Kiuj estas tiuj vortoj?UZES:Jen kion skribas PIV:"Tajdo" estas senbezona esenco. Tial ĝi ne estas oficialigita ĉar jam estas vortoj por tiu fenomeno.