본문으로

Tikla demando pri "tajd'o"

글쓴이: akueck, 2014년 8월 23일

글: 35

언어: Esperanto

akueck (프로필 보기) 2014년 8월 23일 오후 3:31:44

La vorto "tajd'o" estis kandidato por oficialigo kadre de la Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Sed tiu vorto ne estis oficialigita - miascie interalie pro duboj de Akademiano Sergio Pokrovskij:

"Mi opinias, ke la Akademio ne hastu oficialigi tiun aĉaĵon. La vorto 'tajdo' sendube estas uzata, sed la uzmanieroj estas konfuzaj, kaj la uzantoj mem malklare komprenas ĝian sencon (eĉ la aŭtoroj de la PIV-oj ĝin miskomprenas).

La Akademio ŝajnas konsciiĝi pri la plureco kaj malkohero de la sencoj de tiu vorto. Konsciinte tion, ni ne hastu beni tiun kaĉon jam en la 9a OA, sed unue ni pridiskutu la situacion — kaj ene de la Akademio, kaj publike. Nur esplorinte eblajn solvojn ni faru niajn rekomendojn"

(fonto).

Chu el tiuj el-Akademiaj elvershajhoj estas konkludeble, ke entute estas malrekomendinde uzi la vorton "tajd'o" jam antau ties eventuala oficialigo?

Terurĉjo (프로필 보기) 2014년 8월 23일 오후 5:41:12

Trijara filo venas al sia patro kaj demandas:
- Paĉjo, kial, kiam mi manĝas pomon, unue ĝi estas blanka kaj poste fariĝas bruna?
- ĉu vi scias, mia filo, ke poma suko enhavas duvalentan feron. Kiam vi mordas ekstere pomon, tiam sur la loko de la mordo aperas la suko, kiu tuj kontaktas kun oksigeno. La duvalenta fero oksigeniĝas kaj iĝas trivalenta. La duvalenta fero estas blanka kaj la trivalenta havas brunan koloron. Ĉu vi komprenas?
la filo perplekse ĉirkaŭrigardas kaj timigite demandas:

- Paĉjo, al kiu vi nun parolis?

(populara rusa popola anekdoto)

akueck (프로필 보기) 2014년 8월 23일 오후 6:10:50

Terurĉjo:
(populara rusa popola anekdoto)
Dankon por redoni ghin. Sed kiel ghi rilatas al mia demando?

Rugxdoma (프로필 보기) 2014년 8월 23일 오후 7:19:00

Terurĉjo:Trijara filo venas al sia patro kaj demandas:
- Paĉjo, kial, kiam mi manĝas pomon, unue ĝi estas blanka kaj poste fariĝas bruna?
- ĉu vi scias, mia filo, ke poma suko enhavas duvalentan feron. Kiam vi mordas ekstere pomon, tiam sur la loko de la mordo aperas la suko, kiu tuj kontaktas kun oksigeno. La duvalenta fero oksigeniĝas kaj iĝas trivalenta. La duvalenta fero estas blanka kaj la trivalenta havas brunan koloron. Ĉu vi komprenas?
la filo perplekse ĉirkaŭrigardas kaj timigite demandas:

- Paĉjo, al kiu vi nun parolis?

(populara rusa popola anekdoto)
La brunan koloron de pomoj kauzas melanino, ne trivalenta fero, sed ankaŭ ĝi ekestas nur per oksigenigo.
Sed la anekdoto estas celtrafa. Multaj homoj scias multe kaj parolas multe, pri la alflu-reflu-ciklo de la oceana akvo, sen pensi, aŭ eĉ scii, pri la astronomiaj kialoj por la observataj fenomenoj.
Oni devas eviti ke ekzistus nur tiajn Esperantajn terminojn, laŭ kiuj ekzemple fiŝkaptistoj, parolante pri sian ĉiutagajn agadoj, uzu pure scienca parolmaniero. Sed aliflanke, paŭsi la manierojn de la franca kaj angla lingvo ankaŭ ne taŭgas, kiel montris Sergio Pokrovski.

akueck (프로필 보기) 2014년 8월 24일 오전 2:00:28

Rugxdoma:Sed aliflanke, paŭsi la manierojn de la franca kaj angla lingvo ankaŭ ne taŭgas, kiel montris Sergio Pokrovski.
Kaj chu konsidere chi tion ni nun evitu la vorton "tajd'o"?

Se ne: Kiun signifon ghi havu konsidere tion, ke ech la Akademio ne kapablis prezenti klaran difinon?

hilex (프로필 보기) 2014년 8월 24일 오전 2:38:16

Sufiĉas simplaj "alfluo" kaj "defluo". "Tajdo" estas troa.

haydn (프로필 보기) 2014년 8월 24일 오전 6:41:27

hilex:Sufiĉas simplaj "alfluo" kaj "defluo". "Tajdo" estas troa.
Ĉu ni ne agnosku ankaŭ vortojn "fluso" kaj "malfluso"?

Ekz.: La luna ĉirkaŭiro kaŭzas fenomenon, ke fluso kaj malfluso okazas po dufoje tagnokte.

Jes, la afero ja tikla estas.

hilex (프로필 보기) 2014년 8월 24일 오전 6:58:56

haydn:
hilex:Sufiĉas simplaj "alfluo" kaj "defluo". "Tajdo" estas troa.
Ĉu ni ne agnosku ankaŭ vortojn "fluso" kaj "malfluso"?

Ekz.: La luna ĉirkaŭiro kaŭzas fenomenon, ke fluso kaj malfluso okazas po dufoje tagnokte.

Jes, la afero ja tikla estas.
Fluso ne egalas alfluon. Fluso estas tempo, kiam okazas alfluo.

UZES (프로필 보기) 2014년 8월 24일 오전 8:06:08

Jen kion skribas PIV:

tajd/o. Alterna k perioda movo de la mara akvo: la tajdo flusas k malflusas;
(f) la koro vane serĉas eskapon de l’ minaca sanga tajdo; ili ne povos reteni la tajdon de homa progreso. ☞ fluso.
alta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej altan nivelon.
basa tajdo, malalta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej malaltan nivelon.
intertajda zono. Zono inter la niveloj de la plej altaj k plej malaltaj tajdoj. ☞ marbordo
morta tajdo. Eksterordinare malalta tajdo, kiu okazas, se Suno k Luno staras opozicie en la meridiano, t. e. je la lunkvaronoj.
sizigia tajdo. Eksterordinare alta tajdo, kiu okazas, se Suno k Luno staras samtempe en la meridiano, t. e. je plenluno k novluno.

hilex (프로필 보기) 2014년 8월 24일 오전 8:26:40

UZES:Jen kion skribas PIV:

"Tajdo" estas senbezona esenco. Tial ĝi ne estas oficialigita ĉar jam estas vortoj por tiu fenomeno.

다시 위로