目次へ

Mi provis traduki novelon

mrr,2014年8月24日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

mrr (プロフィールを表示) 2014年8月24日 14:46:32

Saluton,

Mi lernis Esperanton, kaj mi provis traduki novelon por plibonigi mian nivelon.
La novelon ke mi tradukis estas "The Slaying of the Monster", ĝi estas tre mallonga novelo de H.P. Lovecraft kaj R.H. Barlow.

Mi ŝercas personojn kiujn bone parolas Esperanto por kontroli mian tradukon.
Mi jam demandis en la esperanta subbreddit kaj en la ##esperanto kanalo ĉe Freenode, kaj kelkaj personoj trovis erarojn (dankon al ili ridulo.gif ).
Sed, mi pensas ke certe restas eraroj (mi eble faris erarojn uzante la participojn), kaj mi ŝatus pli multe da opinioj pri la teksto, pro tio estas la unua foje ke mi tradukis ion en Esperanto ridulo.gif

La originala teksto estas tien, kaj tie estas la traduko.

sergejm (プロフィールを表示) 2014年8月24日 15:26:12

por deteni ĝian fajran spiron de bruli ilian minareto-garnitan urbon
DE estas multsignifa. Pli bone estus iel pliklarigi ĝian signifon, eble per 'for de' aŭ reordigo de vortoj.
homoj, preparitaj por
preparintaj.
brilis vidible tra la purpra krepuskulo, tiel guido al ilia ĉelo.
(tra)videble, purpura, krepusko, kiel gvidisto.
Ankoraŭ kelkfojas '-ible', 'tiel' anstataŭ 'kiel'.
Pro la vero, devas esti registrita
Mi dirus: 'Verdire, oni devus rimarki' aŭ iel simile.
ili vidis la malamiko
malamikon, ankoraŭfoje 'hejme' sen '-n'.
estis anoncita de brilkolora nuboj
per brilkoloraj nuboj
drako aǔ ne
ĉu estis/estas drako aǔ ne. Mi ne certas kiun tempon uzi.
Dufoje uzata 'je' estu anstataŭigata per aliaj prepozicioj.
PS: mi ne ridardis la originalon, do miaj korektaĵoj povas esti eraraj.

mrr (プロフィールを表示) 2014年8月24日 20:08:54

Saluton,

Mi provis korekti plejparton de la erarojn ke vi trovis, sed mi havas kelkajn demandojn:

sergejm:por deteni ĝian fajran spiron de bruli ilian minareto-garnitan urbon
DE estas multsignifa. Pli bone estus iel pliklarigi ĝian signifon, eble per 'for de' aŭ reordigo de vortoj.
Eble « por deteni ĝian fajran spiron, ke ĝi ne brulu ilian minareto-garnitan urbon » estus pli korekta ? Mi ne estas certa.

sergejm:Mi dirus: 'Verdire, oni devus rimarki' aŭ iel simile.
Mi anstataŭigis mian frazon per « Verdire, oni devus mencii ke … », ĉu ĝi estas pli bona ?

sergejm:ĉu estis/estas drako aǔ ne. Mi ne certas kiun tempon uzi.
Eble « ĉu estus drako aŭ ne » ?

sergejm:Dufoje uzata 'je' estu anstataŭigata per aliaj prepozicioj.
Mi anstataŭigis « Sed, je la suno altiĝas ili iom kuraĝiĝis … » per « Sed, kiam la suno altiĝas ili iom kuraĝiĝis … ».
Mi ankoraŭ uzas « je » en « Je la veninto de la nokto, ili ekmarĉis … » por mi ne trovis kion uzi anstataŭ tion :-/

Ĉiuokaze, kore dankon por viaj korektoj: traduki ne estas facila kaj helpo estas bonvena ridulo.gif

EDIT: La nova versio estas al la sama retadreso ol la antaŭa.

sudanglo (プロフィールを表示) 2014年8月25日 10:17:12

Great was the clamour in Laen; for smoke had been spied in the Hills of the Dragon. That surely meant the Stirrings of the Monster—the Monster who spat lava and shook the earth as he writhed in its depths. And when the men of Laen spoke together they swore to slay the Monster and keep his fiery breath from searing their minaret-studded city and toppling their alabaster domes.
Granda estis la tumulto en Laen post rimarko de fumo venanta de la Drako-montoj. Tio certe signalis leviĝon de la Monstro - la Monstro kiu kraĉis lafon and tremigis la teron baraktante en sia profundejo. Kaj kiam la viroj de Laen interparolis, ili ĵuris mortigi la Monstron por eviti, ke ĝi ekbruligu per sia fajra spiro ilian minaret-garnitan urbon kaj faligu ties alabastrajn kupolojn.

Vi skribis por deteni ĝian fajran spiron de bruli ilian .. . Unue bruli estas netransitiva. Do devus esti 'bruligi ilian'. Due la uzo de 'de' antaŭ infinitivo estas iom eksperimenta. Ĝis nun nur kelkaj prepozicioj estas allasataj antaŭ infinitivo en Esperanto. Tio estas pli afero de tradicio ol logiko.

nornen (プロフィールを表示) 2014年8月29日 7:06:01

sudanglo:la Monstro kiu kraĉis lafon and tremigis la teron baraktante en sia profundejo.
En kies profundejo?
"en sia profundejo" = "en la profundejo de la Monstro"
"en ĝia profundejo" = "en la profundejo de la tero"

La subjekto de "baraktante" estas la monstro.

mrr (プロフィールを表示) 2014年9月1日 13:39:43

Saluton,

Mi bedaŭras ke mi ne respondis pli frue, sed mi havas ekzamenojn nuntempe, do mi ne havas multe da tempon :-/

sudabglo:Vi skribis por deteni ĝian fajran spiron de bruli ilian .. . Unue bruli estas netransitiva. Do devus esti 'bruligi ilian'. Due la uzo de 'de' antaŭ infinitivo estas iom eksperimenta. Ĝis nun nur kelkaj prepozicioj estas allasataj antaŭ infinitivo en Esperanto. Tio estas pli afero de tradicio ol logiko.
Dankon por viaj rimarkoj, kaj dankon por via traduko kiu estas multe pli bona ol mia ridulo.gif

nornen:En kies profundejo?
"en sia profundejo" = "en la profundejo de la Monstro"
"en ĝia profundejo" = "en la profundejo de la tero"

La subjekto de "baraktante" estas la monstro.
Do ambaŭ la frazoj estas korektaj ? Interese.
Eble « en sia kaverno » klarigus la dusencaĵon ?

nornen (プロフィールを表示) 2014年9月1日 19:01:16

mrr:
nornen:En kies profundejo?
"en sia profundejo" = "en la profundejo de la Monstro"
"en ĝia profundejo" = "en la profundejo de la tero"

La subjekto de "baraktante" estas la monstro.
Do ambaŭ la frazoj estas korektaj ? Interese.
Eble « en sia kaverno » klarigus la dusencaĵon ?
Ne estas dusencaĵo. "sia" unusence rilatas al la subjekto [1], kaj "ĝia" unusence ne rilatas al la subjekto [1].
Do, "en sia kaverno" estus en la kaverno de la Monstro, kaj mi ne scias ĉu tio estas la celita signifo.

----
[1] de la plej proksima, enhavanta frazo.

sergejm (プロフィールを表示) 2014年9月2日 4:37:50

nornen:
Ne estas dusencaĵo. "sia" unusence rilatas al la subjekto [1], kaj "ĝia" unusence ne rilatas al la subjekto [1].
Do, "en sia kaverno" estus en la kaverno de la Monstro, kaj mi ne scias ĉu tio estas la celita signifo.

----
[1] de la plej proksima, enhavanta frazo.
"sia" rilatas al la subjekto de la enhavanta frazo aŭ frazparto, ne tiu de la antaŭa frazo aŭ frazparto. Se la subjekto estas kelkvorta (ekz. "mi kaj mia amiko" ), "sia" rilatas al ĉiuj (de mi kaj de mia amiko). La samo rilatas al "si", do "si" ne povas esti subjekto (sed povas esti predikato: "estu si mem!" )

nornen (プロフィールを表示) 2014年9月2日 4:56:02

sergejm:

Tio estas kion mi celis per "plej proksima, enhavanta frazo"...

Frazo != Propozicio.

mrr (プロフィールを表示) 2014年9月24日 17:42:00

Saluton !
Mi serĉis en la PMEG, kaj mi trovis tion: Laŭ la PMEG, « sia » signifas « ĝia propra, kiu apartenas al ĝi aparte ».

Do, finfine, eble la bona pronomo estas « sia »: Se « sia » rilatas al la plej proksima subjekto, tiam la frazo « la Monstro kiu […] tremigis la teron baraktante en sia profundejo » signifas « la Monstro kiu tremigis la teron baraktante en la profundejo de la tero » ? Mi ne certas :-/

先頭にもどる