Сообщений: 7
Язык: Esperanto
Dustin2557 (Показать профиль) 25 августа 2014 г., 20:37:01
Ĉu ne ambaŭ la samon?
orthohawk (Показать профиль) 26 августа 2014 г., 0:02:46
Dustin2557:Kio estas la diferencon inter la du?scii estas kiel hispana saber.
Ĉu ne ambaŭ la samon?
koni estas kiel hispana conocer.
ĉevino (Показать профиль) 26 августа 2014 г., 0:09:36
Sed neeblas: mi konas ke vi scias min...
Terurĉjo (Показать профиль) 26 августа 2014 г., 1:58:43
Dustin2557:Kio estas la diferencon inter la du?kiu estas diferenco inter ili? - ĉar vin interesas diferenco de la signifoj de la verboj, sed ne la signifo de la vorto "diferenco" mem
Ĉu ne ambaŭ la samon?
ĉu ambaŭ ne estas la samo?
vidu
mi scias sinjoron Obama, sed mi ne konas lin
mi scias, ke sinjoro Obama estas prezidento de Usono - pluraj informo-fontoj certigas min pri tio, sed...
mi ne konas sinjoron Obama - ni neniam renkontiĝis, li ne scias, ke mi fakte ekzistas
mi konas la anglan lingvon, sed mi ne scias ĝin
mi konas anglan lingvon - do, mi ne dubas, ke la angla ekzistas, mi scias, ke multaj homoj parolas ĝin, eĉ skribas kaj legas tekstojn en la angla, sed...
mi ne scias la anglan lingvon, do, mi ne kapablas paroli angle, skribi kaj legi
yugary (Показать профиль) 7 сентября 2014 г., 11:19:59
Dustin2557:Kio estas la diferencon inter la du?Oni scias fakton. Oni konas personon aŭ aĵon.
Ĉu ne ambaŭ la samon?
"Mi konas vian amikinon, sed mi ne scias kie ŝi loĝas."
Clarence666 (Показать профиль) 17 сентября 2014 г., 13:16:01
Terurĉjo:Kio estas la problemo pri la vorto "diferenco"?Dustin2557:Kio estas la diferencokiu estas diferenco inter ili? - ĉar vin interesas diferenco de la signifoj de la verboj, sed ne la signifo de la vorto "diferenco" memninter la du?
Ĉu ne ambaŭla samonestas sinonimoj?
Eble ankaux "kia estas la diferenco inter" ... ?
> Oni scias fakton. Oni konas personon aŭ aĵon.
Sed kia estas la diferenco inter "scio" kaj "kono"?
akueck (Показать профиль) 17 сентября 2014 г., 13:51:34
Dustin2557:Kio estas la diferencon inter la du?En PIV, sub "koni", estas jena klarigo: "Inter scii k koni la diferencon bone montras jenaj ekz-oj: mi konas tiun poemon = mi ghin legis k iom scias pri ghia enhavo; mi scias tiun poemon = mi povas ghin lauvorte reciti."