Naar de inhoud

kiel traduki "make him do it"?

door basica, 29 augustus 2014

Berichten: 12

Taal: Esperanto

basica (Profiel tonen) 29 augustus 2014 01:53:16

En angla, oni uzas "make him do it", sed in en espearnto la vorto por "make" kaj "do" estas sama, ne? Do traduki la frazo estos "faras lin faras ĝin" ne? Kiel vi evitas la konfuzo? Mi komprenas ke la vorto "make" en angla havas multajn signifojn, do ĉu ni elektas vorto dependas la okazo, aŭ estas pli ĝusta vorto traduki la angla "make/made"?

Dankon por via helpo!

dombola (Profiel tonen) 29 augustus 2014 03:06:55

"Igu lin fari ĝin!"

"Trudu al li fari ĝin!"

"Altrudu al li fari ĝin!"


Eble tiamaniere ni solvas la problemon pri ripetado, konfuzo kaj malbelsoneco.

HaleBopp (Profiel tonen) 29 augustus 2014 03:23:45

aŭ "farigu ĝin de li".

Terurĉjo (Profiel tonen) 29 augustus 2014 03:42:56

basica:En angla, oni uzas "make him do it", sed in en espearnto la vorto por "make" kaj "do" estas sama, ne? Do traduki la frazo estos "faras lin faras ĝin" ne? Kiel vi evitas la konfuzo? Mi komprenas ke la vorto "make" en angla havas multajn signifojn, do ĉu ni elektas vorto dependas la okazo, aŭ estas pli ĝusta vorto traduki la angla "make/made"?

Dankon por via helpo!
devigu lin fari tion (ĉi)

nornen (Profiel tonen) 29 augustus 2014 05:14:00

I make him eat. = Mi manĝigas lin.
I make him sleep. = Mi dormigas lin.
I make him come. = Mi venigas lin.
I make him cry. = Mi plorigas lin.

basica (Profiel tonen) 29 augustus 2014 06:17:28

Dankon por ĉiuj de la frazoj vi donas al min. Mi nun konscias multaj manieroj kiu oni povas traduki ĉi tio frazo mi parolis al vin. La frazo el tiuj frazoj mi plej ŝatas esti "Igu lin fari ĝin".

Nun, mi ankaŭ volas petas vin plia demando por la vorto "made/make". En angla, oni dirus al alia persono "I made us food" aŭ "I made them a play house/cubby house". Estos la frazoj "Mi faris nin manĝaĵo" aŭ "Mi faris ilin luddomo" la plej ĝusta frazoj uzi por ĉi tio okazo?

nornen (Profiel tonen) 29 augustus 2014 06:54:58

basica:Dankon por ĉiuj de la frazoj vi donas al min. Mi nun konscias multaj manieroj kiu oni povas traduki ĉi tio frazo mi parolis al vin. La frazo el tiuj frazoj mi plej ŝatas esti "Igu lin fari ĝin".

Nun, mi ankaŭ volas petas vin plia demando por la vorto "made/make". En angla, oni dirus al alia persono "I made us food" aŭ "I made them a play house/cubby house". Estos la frazoj "Mi faris nin manĝaĵo" aŭ "Mi faris ilin luddomo" la plej ĝusta frazoj uzi por ĉi tio okazo?
Mi faris (pretigis) al ili manĝon (a meal).
Mi faris (konstruis) al ili luddomon.

La rekta objekto ricevas n-finaĵon, dum la nerekta objekto estas antaŭirata de "al".

Fakte, "Mi faris nin manĝaĵo" signifas "I turned us into a meal." kaj "Mi faris ilin luddomo." signifas "I turned them into a cubby house"...

Vidu ankaŭ Z:
Z:ĉi tio plej certe faris lin heroo
Tiu ĉi frazo kaj la frazo "Tio faris al li heroon" estas du aferoj tute malsimilaj.

Imagu ke vi parolas kun via edzino/koramikino:

Estas du malsimilaj aferoj, diri al ŝi:
"Mi faros al vi heroinon." (vi faros plian filinon) kaj
"Mi faros vin heroino." (via edzino/koramikino estos heroino danke al vi).

basica (Profiel tonen) 30 augustus 2014 09:03:30

dankon por via ekspliko, estas tre helpa por mi! ridulo.gif

sudanglo (Profiel tonen) 30 augustus 2014 10:46:19

Devigi iun fari ion estas bona traduko de 'make someone do something'.

Sed ne ĉiu 'devigo' tradukiĝus nature en la anglan per 'make'.

"Pardonu, ŝajnas, ke mi devigis vin atendi” (kept you waiting)
Jen estas la kaŭzo, kiu devigis min fari la nunan decidon (led me to the decision)
Nur la leĝoj devigas nin trakti aliajn personojn kiel (compel us to)

amigueo (Profiel tonen) 13 oktober 2014 16:14:56

(mi reaperas kiel partoprenanto en ĉi forumfadeno. mi sentas min kiel la pirat-ŝipo kiun obeliks kaj asteriks sinkigadis re kaj re en komikso "kleopatro". ankoraŭ mi ne scias kiu rolas aksterikson kaj obelikson ĉi forumere, sed mi salutas gen, kaj deziras gen feliĉi.)

make him do it
igi lin fari ĝin
farigi ĝin gi li
li gi-faras ĝin

nu, maljen konciza kontribuo. kiu povus flotigi kelkajn tagojn gi ĝi?

Terug naar boven