Al la enhavo

Kiel vi memoras la akuzativon?

de basica, 2014-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

basica (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 09:01:35

Mi nur memoras kiam uzi la "n" per forte memoras la verbojn. Per ekzemplo, mi memoras "havi" vi devas uzi "n", sed mi ne certas ĉiam kiam uzi ĝin. Plejparte, mi divinas kiam uzi la "n". Mi ne vidas multan ekzercojn sur la lernu.net praktiki, do ĉu vi scias aliajn ejojn aŭ librojn kie mi povas lerni pli bone uzi kaj komprenas la akuzativon? Ial, ĝi ne volas resti en mian penson.

Se ĝi helpos vin, mia unua lingvo estas angla (ne unua tute, sed mi ne parolas mian unua lingvon ekde mi estis knabo kaj mi plejparte forgesis ĝin).

nornen (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 09:23:37

Vidu la anglajn personajn pronombrojn: Ili venas en du aromoj: rektaj kaj oblikvaj.

Se vi ignoras tiujn okazojn kiam la pronombro venas malantaŭ prepozicio, do rekta=nominativa kaj oblikva=akuzativa.

Do, (NE VIDANTE PREPOZICIOJN) tiu signifas:
I = nominativo, me = akuzativo
(thou = nominativo, thee = akuzativo)
he / him
she / her
we / us
you / you
they / them

Se vi ne scias ĉu iu ajn propoziciparto devas havi -n ĉu ne, anstatŭigu ĝin per pronombro. Se en la angla estas oblikva pronombro, plej probable estos akuzativo (-n) en Esperanto. Se en la angla estas rekta pronombro, plej probable estos nominativo (-) en Esperanto.

I see him.
I = rekta = nominativa
him = oblikva = akuzativa
Do: Mi vidas lin.

((Kaj ne ĉagrenu pri tiu malfacilaĵo. Ŝajne Esperanto estis elpensita por ke anglaparolantoj pridemandu akuzativon (kaj por nenio alia se oni rigardas tiun ĉi forumon)...))

basica (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 10:06:52

Dankon por via helpo. Mi provos uzi ĉi tio ideo! ridulo.gif La "n" por mi estas la nur problemo mi havas ĉe esperanton do mi volas ripari ĉi tion problemon.

sergejm (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 10:44:16

basica:Dankon por via helpo. Mi provos uzi ĉi tio ideo! ridulo.gif La "n" por mi estas la nur problemo mi havas ĉe esperanton do mi volas ripari ĉi tion problemon.
la nura problemo, ĉe Esperanto, ĉi tiun problemon.
Do akuzativo ne estas via nura problemo.

basica (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 10:59:36

jes, mi havas multajn problemojn sed mi malŝatas ĉi tion problemon pli ol aliaj. Eble, mi bezonas vidi mian aliajn problemojn unua, mi ne scias ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 11:36:05

basica:
ĉi tion problemon → ĉi tiun problemon
mian aliajn problemojn → miajn aliajn problemojn ridulo.gif

Cetere, mi antaŭe skribis ĉe lernu!-forumo por memori:
Urho:En Esperanto oni uzas N-finaĵon (akuzativon) por:
  • Rekta objekto; Li skribas leteroN.
  • Movo al direkto; Ŝi metis krajonon sur la tabloN. Li iras en la ĉambroN.
  • Tempo; Mi venos dimanĉoN.
  • Mezuro; La rivero estas 50 kilometrojN longa.
Do, kun kelkaj prepozicioj oni povas uzi N-finaĵon (movo al direkto).
Jen utila paĝo ĉe lernu!: Kiel ĝuste uzi la rilatajn vortojn?

hilex (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 11:49:57

Por kompreni kiam uzi -N oni devas ekzemple esti ruso. ridulo.gif Rusoj ne havas tiun problemon. Ili havas la kazan sistemon.
Se serioze, oni pli bone legu PMEGon, kie la gramatiko de Esperanto estas tre bone traktita.

Urho (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 12:31:55

hilex:[…] oni pli bone legu PMEGon, kie la gramatiko de Esperanto estas tre bone traktita.
Jes! – Jen ligilo al La rolfinaĵo N.

sergejm (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 13:10:21

hilex:Por kompreni kiam uzi -N oni devas ekzemple esti ruso. ridulo.gif Rusoj ne havas tiun problemon. Ili havas la kazan sistemon.
En rusa lingvo multaj substantivoj havas saman akuzativon, kiel nominativo. Do rusoj ankaŭ povas havi problemon kun akuzativo.
basica:jes, mi havas multajn problemojn sed mi malŝatas ĉi tiun problemon pli ol aliajn. Eble, mi bezonas vidi miajn aliajn problemojn unue, mi ne scias ridulo.gif
Via dua problemo estas tio/tiu.
Pli ol aliaj - vi komparas vin kun aliaj;
Pli ol aliajn - vi komparas unu problemon kun aliaj.
Unua - vi estas la unua;
Unue - ordo de solvo de la problemoj.

basica (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 13:58:16

sergejm:
basica:jes, mi havas multajn problemojn sed mi malŝatas ĉi tiun problemon pli ol aliajn. Eble, mi bezonas vidi miajn aliajn problemojn unue, mi ne scias ridulo.gif
Via dua problemo estas tio/tiu.
Pli ol aliaj - vi komparas vin kun aliaj;
Pli ol aliajn - vi komparas unu problemon kun aliaj.
Unua - vi estas la unua;
Unue - ordo de solvo de la problemoj.
Dankon por via korektadoj. Mi aprezas vian helpon. Mi komprenas vian eksplikon, kaj mi esperas ke mi memoras kaj uzas ĝin.

Reen al la supro