Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ĉu vi estas feliĉa?

ca, kivuye

Ubutumwa 9

ururimi: Esperanto

baibaibibi (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyakanga 2014 13:57:56

Ĉu vi estas feliĉa?
Mi parolas pri ĉiutaga feliĉo kaj ne momenta aŭ kelkfoja?

igor69 (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyakanga 2014 14:26:19

baibaibibi:Ĉu vi estas feliĉa?
Mi parolas pri ĉiutaga feliĉo kaj ne momenta aŭ kelkfoja?
Laŭ mi, ĉiu homo jam estas feliĉa. Sed plejmulto ne scias - kiel tion vidi. Mi scias.

baibaibibi (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyakanga 2014 14:45:09

igor69:
baibaibibi:Ĉu vi estas feliĉa?
Mi parolas pri ĉiutaga feliĉo kaj ne momenta aŭ kelkfoja?
Laŭ mi, ĉiu homo jam estas feliĉa. Sed plejmulto ne scias - kiel tion vidi. Mi scias.
Vi scias, do rakontu al ni!
Tamen mi ne estas feliĉa, mi suferas pro multaj aferoj, mankas al mi mono kaj amo, tio faras min timema kaj malbonŝanca. Mi scias ke multaj aliaj homoj ne estas feliĉaj, kelkaj el ili eĉ mortigas sin mem aŭ aliajn. Kiel ni povas esti feliĉaj, amiko?

ustra (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyakanga 2014 16:50:47

Ĉiuj homoj penadas por feliĉo kaj bona vivo. La atingo de feliĉo ofte estas korelaciata kun la termino de bonhavo, pro kio ordinara opinio estas ke pligrandiĝo de bonhavo ankaŭ pligrandigas feliĉosentojn.
Sed kio estas feliĉo vere? Filozofoj en diversaj epokoj kaj kulturoj provis esplori tiun ĉi demandon kaj mirige ili ĉiam trovis similajn rezultojn:
1. amikeco
2. sociala certeco
3. belo de naturo
4. tempo por si mem (por legi, pentri, danci ktp)

Mi rekomendas la libron "Kiom sufiĉas?" de Robert kaj Edward Skidelsky.

ghibulo (Kwerekana umwidondoro) 7 Nyakanga 2014 07:14:58

Vedoj diras, ke feliĉo estas neĉeesto deziregojn kaj mi kredas ĉi tion. Mi povas havi multe da monojn, sed kiam mi deziregas ankoraŭ pli - mi ne estas sufiĉe feliĉa. Mi povas havi multe da amikojn, sed kiam mi ne havas amikeco de konkreta persono - mi refoje ne estas tute feliĉa...
Male kiam la reĝo proponis al Diogenos ĉion, kion li volus, Diogenos diris nur: "flankenpaŝu, vi ombras min" ridulo.gif ... li vere nebezonis pli por sian feliĉon, tial ni devas serĉi feliĉon ene kaj ne ekstere.

Alkanadi (Kwerekana umwidondoro) 9 Nyakanga 2014 14:31:55

baibaibibi:Ĉu vi estas feliĉa?
Mi parolas pri ĉiutaga feliĉo kaj ne momenta aŭ kelkfoja?
Kelkfoje mi sentas tre decepcionado, ĉar mi havas multajn celojn, kion mi volas atingi, sed ŝajnas tiom for.

PEM71 (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2014 20:52:23

baibaibibi:Ĉu vi estas feliĉa?
Mi parolas pri ĉiutaga feliĉo kaj ne momenta aŭ kelkfoja?
Mi legis ie, ke feliĉo estas forte ligita kun via najbaro. Se via najbaro loĝas sub la sama ponto kiel vi, kaj se vi havas pli bonan dormosakon ol li, vi sentas vin feliĉa. Tamen se via najbaro ĵus aĉetis trian Rolls-Royce-on, kvankam vi ankoraŭ havas nur unu, via feliĉo nehaltigeble malaperas...

baibaibibi (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyakanga 2014 07:12:40

Mi dankas al ĉiuj pro viaj konsiloj kiel esti feliĉaj. Mi klopodos sekvi viajn interesajn konsilojn, kvankam mi ne konprenis ankoraŭ la konsilon de Nietzsche.
Mi volus trovi la veran feliĉon, trovi novan mondon plena je ĝojo, beleco kaj amo. Mi klopodas sed fiaskas. Kiel mi povus sukcesi?

kaŝperanto (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyakanga 2014 13:41:03

baibaibibi:Mi dankas al ĉiuj pro viaj konsiloj kiel esti feliĉaj. Mi klopodos sekvi viajn interesajn konsilojn, kvankam mi ne konprenis ankoraŭ la konsilon de Nietzsche.
Mi volus trovi la veran feliĉon, trovi novan mondon plena je ĝojo, beleco kaj amo. Mi klopodas sed fiaskas. Kiel mi povus sukcesi?
Ĉu vi legis pri la Stoikan filozofion? Unu bonan libron mi legis, "A Guide to the Good Life: The Ancient Art of Stoic Joy" (Gvidlibro de la Bona Vivo: La Praa Arto de Stoika Ĝojeco), kiu estis tre rekta kaj simpla. La aŭtoro metas multajn realajn teknikojn por efektivigi la filozofion en via ĉiutaga vivo. Fakte, la Stoikoj ĉiam zorgis pri la efektivigado de filozofio mule pli ol la teoriado de ĝi. Mi priskribas ĉi-filozofion eble kiel religio por la racia menso - ĉiu tute senchavas.

Se vi flue parolas la anglan vi povas legi ĝin rapide. Alie, legu la librojn kiujn mi rekomendis en via alia fadeno, kiuj estas "unuaj fontoj" citita en la libro. Aŭ legu pri la filozofio interrete.

Subira ku ntango