Ĉu vi estas feliĉa?
viết bởi baibaibibi, Ngày 06 tháng 9 năm 2014
Tin nhắn: 9
Nội dung: Esperanto
baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 13:57:56 Ngày 06 tháng 9 năm 2014
Mi parolas pri ĉiutaga feliĉo kaj ne momenta aŭ kelkfoja?
igor69 (Xem thông tin cá nhân) 14:26:19 Ngày 06 tháng 9 năm 2014
baibaibibi:Ĉu vi estas feliĉa?Laŭ mi, ĉiu homo jam estas feliĉa. Sed plejmulto ne scias - kiel tion vidi. Mi scias.
Mi parolas pri ĉiutaga feliĉo kaj ne momenta aŭ kelkfoja?
baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 14:45:09 Ngày 06 tháng 9 năm 2014
igor69:Vi scias, do rakontu al ni!baibaibibi:Ĉu vi estas feliĉa?Laŭ mi, ĉiu homo jam estas feliĉa. Sed plejmulto ne scias - kiel tion vidi. Mi scias.
Mi parolas pri ĉiutaga feliĉo kaj ne momenta aŭ kelkfoja?
Tamen mi ne estas feliĉa, mi suferas pro multaj aferoj, mankas al mi mono kaj amo, tio faras min timema kaj malbonŝanca. Mi scias ke multaj aliaj homoj ne estas feliĉaj, kelkaj el ili eĉ mortigas sin mem aŭ aliajn. Kiel ni povas esti feliĉaj, amiko?
ustra (Xem thông tin cá nhân) 16:50:47 Ngày 06 tháng 9 năm 2014
Sed kio estas feliĉo vere? Filozofoj en diversaj epokoj kaj kulturoj provis esplori tiun ĉi demandon kaj mirige ili ĉiam trovis similajn rezultojn:
1. amikeco
2. sociala certeco
3. belo de naturo
4. tempo por si mem (por legi, pentri, danci ktp)
Mi rekomendas la libron "Kiom sufiĉas?" de Robert kaj Edward Skidelsky.
ghibulo (Xem thông tin cá nhân) 07:14:58 Ngày 07 tháng 9 năm 2014
Male kiam la reĝo proponis al Diogenos ĉion, kion li volus, Diogenos diris nur: "flankenpaŝu, vi ombras min" ... li vere nebezonis pli por sian feliĉon, tial ni devas serĉi feliĉon ene kaj ne ekstere.
Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 14:31:55 Ngày 09 tháng 9 năm 2014
baibaibibi:Ĉu vi estas feliĉa?Kelkfoje mi sentas tre decepcionado, ĉar mi havas multajn celojn, kion mi volas atingi, sed ŝajnas tiom for.
Mi parolas pri ĉiutaga feliĉo kaj ne momenta aŭ kelkfoja?
PEM71 (Xem thông tin cá nhân) 20:52:23 Ngày 10 tháng 9 năm 2014
baibaibibi:Ĉu vi estas feliĉa?Mi legis ie, ke feliĉo estas forte ligita kun via najbaro. Se via najbaro loĝas sub la sama ponto kiel vi, kaj se vi havas pli bonan dormosakon ol li, vi sentas vin feliĉa. Tamen se via najbaro ĵus aĉetis trian Rolls-Royce-on, kvankam vi ankoraŭ havas nur unu, via feliĉo nehaltigeble malaperas...
Mi parolas pri ĉiutaga feliĉo kaj ne momenta aŭ kelkfoja?
baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 07:12:40 Ngày 11 tháng 9 năm 2014
Mi volus trovi la veran feliĉon, trovi novan mondon plena je ĝojo, beleco kaj amo. Mi klopodas sed fiaskas. Kiel mi povus sukcesi?
kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 13:41:03 Ngày 11 tháng 9 năm 2014
baibaibibi:Mi dankas al ĉiuj pro viaj konsiloj kiel esti feliĉaj. Mi klopodos sekvi viajn interesajn konsilojn, kvankam mi ne konprenis ankoraŭ la konsilon de Nietzsche.Ĉu vi legis pri la Stoikan filozofion? Unu bonan libron mi legis, "A Guide to the Good Life: The Ancient Art of Stoic Joy" (Gvidlibro de la Bona Vivo: La Praa Arto de Stoika Ĝojeco), kiu estis tre rekta kaj simpla. La aŭtoro metas multajn realajn teknikojn por efektivigi la filozofion en via ĉiutaga vivo. Fakte, la Stoikoj ĉiam zorgis pri la efektivigado de filozofio mule pli ol la teoriado de ĝi. Mi priskribas ĉi-filozofion eble kiel religio por la racia menso - ĉiu tute senchavas.
Mi volus trovi la veran feliĉon, trovi novan mondon plena je ĝojo, beleco kaj amo. Mi klopodas sed fiaskas. Kiel mi povus sukcesi?
Se vi flue parolas la anglan vi povas legi ĝin rapide. Alie, legu la librojn kiujn mi rekomendis en via alia fadeno, kiuj estas "unuaj fontoj" citita en la libro. Aŭ legu pri la filozofio interrete.