Ĉu iu povas rekomendi al mi e-legilon?
robbkvasnak, 2014 m. rugsėjis 7 d.
Žinutės: 31
Kalba: Esperanto
robbkvasnak (Rodyti profilį) 2014 m. rugsėjis 7 d. 02:22:25
sergejm (Rodyti profilį) 2014 m. rugsėjis 7 d. 06:40:16
robbkvasnak:Mi pernsas aĉeti iun e-legilon kiel Nook aŭ Kindle sed mi tre ĝojas legi en Esperanto. La vendistoj ĉi-tie ne povas konsili min ĉar ili ne scias kio estas Esperanto. Ĉu iu en la forumo havas spertojn kun e-legilo kaj povas rekomendi apartan e-legilon por legi librojn kaj eble revuojn en Esperanto?Se vi volas subteni Ukrainon, aĉetu PocketBook-on.
Ae vi emas aĉeti librojn ĉe amaazon.com, aĉetu Kindle-on.
Nook ankaŭ estas ligita al alia librovendejo.
Mi rekomendas al vi aĉeti legilon kun fonlumo. Fonlumo de legiloj malŝparas malmultan energion, sed donas sufiĉan lumon.
Por legi revuojn, kiuj estas en pdf, necesas pli granda ekrano (legiloj kutime havas 6"-an ekranon), kaj se ĝi enhavas kolorajn bildojn, do koloran ekranon. Se vi necesas tion, aĉetu tabulkomputilon.
Alkanadi (Rodyti profilį) 2014 m. rugsėjis 7 d. 16:26:35
robbkvasnak (Rodyti profilį) 2014 m. rugsėjis 7 d. 17:40:00
sergejm (Rodyti profilį) 2014 m. rugsėjis 7 d. 20:09:13
PocketBook ankaŭ subtenas Esperanton (por legi, por trovi povas manki ĉapelitaj literoj sur ekrana klavaro)
Iu prefas havi butonojn por foliumi paĝojn por ke ne fari fingromarkojn sur la ekrano. PocketBook kutime havas tiajn foliumilojn, Kindle ne (sed tio dependas de modelo).
Tabulkomputilo (tablet) kostas ne multe pli ol e-legilo, sed ĝi estas pli populara, kaj jes, povas atentigi ŝteliston. Ankaŭ vi devos ŝarĝi tabulkompulilon pli ofte, ŝargo de e-legilo kutime sufiĉas por monato.
Kaj pli grave, e-legilo estas malpli malutila por viaj okuloj - pli bone nur legi paperajn librojn kun sufiĉe granda tiparo.
robbkvasnak (Rodyti profilį) 2014 m. rugsėjis 7 d. 21:04:03
Oni inventis ĝin en Ukrainio sed la ĉefoficejo estas en Svislando (laŭ Vikipedio).
sergejm (Rodyti profilį) 2014 m. rugsėjis 8 d. 07:01:47
Jes, oni ankoraŭ ne vendas ĝin en Usono, sed ĝi estas vendata en Germanio. Ekzistas 8"-a modelo.
Produktado estas en Ĉinio, programado en Ukrainio, ĉefoficeo en Svislando (de kiam ili komencis vendi en Europo).
PocketBook subtenas formaton fb2, kiun ne subtenas Kindle kaj Nook. Tio gravas por mi, sed verŝajne ne por vi.
Sed vi povas konverti per komputilo fb2-dosierojn en formaton, kiun subtenas via legilo.
Nook estas pli multekosta ol Kindle, verŝajne tio gravas por vi. Notu ke necesas ankaŭ aĉeti kovrilon kaj ŝarĝilon, se ili ne estas en kompleto. Sed eble ŝarĝilo por poŝtelefono taŭgas.
sergejm (Rodyti profilį) 2014 m. rugsėjis 19 d. 07:47:38
Malnova Kindle Paper White havas ekranon kun 212ppi.
kaŝperanto (Rodyti profilį) 2014 m. rugsėjis 19 d. 19:20:19
*Fakte Sony nun faras 13.3" (kiel A4 papero) e-legilon kun toŝ-ekrano kaj grifelo, kiu uzas novan ekranan teknologion. Se vi povas malŝpari Artikolo (angle)
robbkvasnak (Rodyti profilį) 2014 m. rugsėjis 19 d. 20:37:39