Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ĉu iu povas rekomendi al mi e-legilon?

ca, kivuye

Ubutumwa 31

ururimi: Esperanto

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 7 Nyakanga 2014 02:22:25

Mi pernsas aĉeti iun e-legilon kiel Nook aŭ Kindle sed mi tre ĝojas legi en Esperanto. La vendistoj ĉi-tie ne povas konsili min ĉar ili ne scias kio estas Esperanto. Ĉu iu en la forumo havas spertojn kun e-legilo kaj povas rekomendi apartan e-legilon por legi librojn kaj eble revuojn en Esperanto?

sergejm (Kwerekana umwidondoro) 7 Nyakanga 2014 06:40:16

robbkvasnak:Mi pernsas aĉeti iun e-legilon kiel Nook aŭ Kindle sed mi tre ĝojas legi en Esperanto. La vendistoj ĉi-tie ne povas konsili min ĉar ili ne scias kio estas Esperanto. Ĉu iu en la forumo havas spertojn kun e-legilo kaj povas rekomendi apartan e-legilon por legi librojn kaj eble revuojn en Esperanto?
Se vi volas subteni Ukrainon, aĉetu PocketBook-on.
Ae vi emas aĉeti librojn ĉe amaazon.com, aĉetu Kindle-on.
Nook ankaŭ estas ligita al alia librovendejo.
Mi rekomendas al vi aĉeti legilon kun fonlumo. Fonlumo de legiloj malŝparas malmultan energion, sed donas sufiĉan lumon.
Por legi revuojn, kiuj estas en pdf, necesas pli granda ekrano (legiloj kutime havas 6"-an ekranon), kaj se ĝi enhavas kolorajn bildojn, do koloran ekranon. Se vi necesas tion, aĉetu tabulkomputilon.

Alkanadi (Kwerekana umwidondoro) 7 Nyakanga 2014 16:26:35

Mi elektus la populara elekto, kiu estas Kindle. Laŭ tiu paĝo, ili apogas Esperanta.

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 7 Nyakanga 2014 17:40:00

Dankon al ambaŭ por la ideoj. Mi legis la paĝon indikatan de alkanadi kaj temas pri tre informaj raportoj. Ĉar oni skribis tion antaŭ 5 jaroj, mi suspektas ke interdum la Kindle e-legilo pliboniĝis. Mi neniam aŭdis pri PocketBook. Se mi aĉetas ion ne estas por subteni aŭ malsubteni iun landon. Mi vizitis foje Anglion kaj ne aparte ŝatis tion kion mi spertis tie sed mi tamen butikumas en loka angla vendejo kaj aĉetas produktojn de Anglio. Mi ankaŭ ne tre volas subteni grandajn usonajn korporaciojn sed ĉar mi loĝas en Usono (ne vole) mi devas aĉeti ties produktojn. Sed mi jes ja volas ĝui la legadon sen la problemoj de papero. Mi ankoraŭ legas du tagĵurnalojn papere kaj devas forĵeti ĉiun tagon kvanton da papero, iamaj arboj. Sed mi ne ŝatas sidi antaŭ la komputilo kaj uzi tekkomputilon ĉi-tie estas dangera ĉar oni ŝtelas ilin (oni jam forrabis mian kaj estis perdo de $600 por mi). Sed la Kindle nun nur kostas $69 kaj ne interesas ŝtelistojn ĉar ĝi estas por legi librojn - mi kredas ke ne interesas al la ŝtelistoj legi librojn.

sergejm (Kwerekana umwidondoro) 7 Nyakanga 2014 20:09:13

PocketBook estas bona legilo, ĝi estas la plej populara legilo en Rusio, oni vendas ĝin ankaŭ en Usono, sed Kindle estas verŝajne pli malmultekosta en Usono, ĉar oni esperas ke vi aĉetos e-librojn ĉe amazon.com, pli frue oni eĉ senpage riparis ekranon se vi frakasos ĝin - mi ne scias ĉu oni faras tion nun. Ekrano kostas ĉirkaŭ duonon de la prezo de la legilo.
PocketBook ankaŭ subtenas Esperanton (por legi, por trovi povas manki ĉapelitaj literoj sur ekrana klavaro)
Iu prefas havi butonojn por foliumi paĝojn por ke ne fari fingromarkojn sur la ekrano. PocketBook kutime havas tiajn foliumilojn, Kindle ne (sed tio dependas de modelo).
Tabulkomputilo (tablet) kostas ne multe pli ol e-legilo, sed ĝi estas pli populara, kaj jes, povas atentigi ŝteliston. Ankaŭ vi devos ŝarĝi tabulkompulilon pli ofte, ŝargo de e-legilo kutime sufiĉas por monato.
Kaj pli grave, e-legilo estas malpli malutila por viaj okuloj - pli bone nur legi paperajn librojn kun sufiĉe granda tiparo.

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 7 Nyakanga 2014 21:04:03

Mi serĉis kie aĉeti Pocketbook en mia regiono sed ne trovis. Mi legis en Vikipedio pri kie oni vendas ĝin, sed Nordameriko ne estis en la listo (ankaŭ Sudameriko ne). La vorto "pocketbook" en la (usona) angla signifas "ledteko" kaj kiam mi serĉas por ĝi oni indikas vendejojn de tekoj kaj sakoj. Eble oni uzas alian nomon por ĝi en anglalingvaj landoj?
Oni inventis ĝin en Ukrainio sed la ĉefoficejo estas en Svislando (laŭ Vikipedio).

sergejm (Kwerekana umwidondoro) 8 Nyakanga 2014 07:01:47

pri PocketBook angle
Jes, oni ankoraŭ ne vendas ĝin en Usono, sed ĝi estas vendata en Germanio. Ekzistas 8"-a modelo.
Produktado estas en Ĉinio, programado en Ukrainio, ĉefoficeo en Svislando (de kiam ili komencis vendi en Europo).
PocketBook subtenas formaton fb2, kiun ne subtenas Kindle kaj Nook. Tio gravas por mi, sed verŝajne ne por vi.
Sed vi povas konverti per komputilo fb2-dosierojn en formaton, kiun subtenas via legilo.
Nook estas pli multekosta ol Kindle, verŝajne tio gravas por vi. Notu ke necesas ankaŭ aĉeti kovrilon kaj ŝarĝilon, se ili ne estas en kompleto. Sed eble ŝarĝilo por poŝtelefono taŭgas.

sergejm (Kwerekana umwidondoro) 19 Nyakanga 2014 07:47:38

Ekde oktobro, aperas nova modelo - Kindle Voyage $199 kun nova ekrano 300ppi.
Malnova Kindle Paper White havas ekranon kun 212ppi.

kaŝperanto (Kwerekana umwidondoro) 19 Nyakanga 2014 19:20:19

Mi mem aĉetis Kobo-an e-legilon, ĉar ĝi havis la plej altan ppi (tiame). Sed mi ne tre ŝatis legi ĝin, ĉar mi ankaŭ legas multajn inĝenierajn tekstojn en la PDF formato, kiŭ ne facile legeblas sur malgranda ekrano. Do mi ankaŭ aĉetis 10" tabulkomputilon, kaj mi nun legas librojn per Google Books. Mi alŝutas miajn librojn, kaj tiam povas legi ilin per tabulkomputilo, komputilo, kaj telefono. Mi multe pli dezirus e-legilon ol tabulkomputilon por legi, sed oni ne plu *faras pli grandajn e-legilojn ial. Mi jam rigardas komputilan ekranon 8 horojn tage por mia laboro, do mi ne forte deziras daŭri kiam mi legas librojn. Sed ŝajne ne estas debito por grandaj e-legiloj. :'(

*Fakte Sony nun faras 13.3" (kiel A4 papero) e-legilon kun toŝ-ekrano kaj grifelo, kiu uzas novan ekranan teknologion. Se vi povas malŝpari Artikolo (angle)

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 19 Nyakanga 2014 20:37:39

kaŝperanto, vi loĝas en Usono kaj plej verŝajne povas respondi al mia demando: de kiu firmao estas pli bone aĉeti e-legilon ĉi-tie? Mi ege malŝatas Brandsmart kaj Best Buy ĉar ili ne ofertas iun ajn konsilon (la vendistoj plej ofte nenion scias). Ĉu vi aĉetas viajn elektronikajn ilojn en la reto aŭ persone en vendejo? Comp USA nun nomiĝas Tiger. Ĉu vi havas spertojn kun ili? (Oni diras ke Radio Shack baldaŭ bankrotos). Kion vi konsilas al mi? (Mi tute ne eĉ iros al Walmart pro la maniero laŭ kio ili traktas la dungitojn tie. Vere estas honto.)

Subira ku ntango