Stelo, la nova Esperanto mono
kelle poolt JaapJoosten, 13. september 2014
Postitused: 91
Keel: Esperanto
MartinSergeLangevin (Näita profiili) 23. juuli 2017 16:59.35
Grown:Kial ĉiu estas estimata?Estimata Grown,
Tio estas interesa demando☺
Grown (Näita profiili) 23. juuli 2017 20:40.46
MartinSergeLangevin (Näita profiili) 23. juuli 2017 21:19.10
Grown:Kiu rimedo estas senkonflikta? Mi ŝatas ke la Stelo ne estas el oro. Do ĝi estus nure la Ŝtelo.Interese. Oni povas kompreni tamen, ke tiuj, kiuj ne havas spertan edukadon en ekonomiaj studoj povas pli facile kompreni la simplan koncepton, ke la metalo entenas la valoron de la monero. Tiusence, la ora dinaro kaj la arĝenta dirhamo estas kiel Esperanto: simple lernebla kaj komprenebla.
Aliflanke, oni bezonas pli da edukado por kompreni ekzemple la kanadan dolaron. Jes, oni komprenas per sperto ke la dolaro valoras pli ol ĝia plastiko kaj inko, sed por tiuj kiuj neniam legis libron pri ekonomio, ili simple senkompare ne akceptas ĝin. Bitcoin estas eĉ pli senkompare ne akceptas ĝin. Pro tio, ili iom timus ekzemple Bitcoin.
Ili komprenas ke la kanada banko printas kanadajn dolarojn, sed ne tute kion donas al ĝi sian valoron. Estas kvazaŭ mistika por ili.
Tamen, kiel internacia monunuo, eble la ora dinaro, la arĝenta dirhamo, Bitcoin kaj aliaj povus kunekzisti kiel Esperanto kaj Volapuko foje kunekzistis.
Fakte, kiam Zamenhof mem skribis al Schleyer, li eksplikis ke eĉ du simplaj internaciaj lingvoj estus prefere al multego da malfacilaj lingvoj por internacia komunikado.
Same, eĉ kelkaj internaciaj monunuo estas pli bona ol multege da naciaj.
Altebrilas (Näita profiili) 23. juuli 2017 21:27.49
Interesa ligilo, ĉifoje. Mi lernis ion. Kun vortludo kiel premio. Bv. daŭrigi, mi preferas tiajn mesaĝojn.
Altebrilas (Näita profiili) 23. juuli 2017 21:37.11
MartinSergeLangevin (Näita profiili) 23. juuli 2017 22:03.44
Altebrilas:Al MSL: vi ja rajtas vendi kaj aĉeti oron, forme de moneroj, dinaroj, juvelojn, dentojn, ktp. Al kio utilus fabriki krome esperantistajn medalojn? Kiu emus entrepreni tiun fabrikadon?Vi pravas.
Grown (Näita profiili) 23. juuli 2017 22:04.18
MartinSergeLangevin:Grown:Kiu rimedo estas senkonflikta? Mi ŝatas ke la Stelo ne estas el oro. Do ĝi estus nure la Ŝtelo.Interese. Oni povas kompreni tamen, ke tiuj, kiuj ne havas spertan edukadon en ekonomiaj studoj povas pli facile kompreni la simplan koncepton, ke la metalo entenas la valoron de la monero. Tiusence, la ora dinaro kaj la arĝenta dirhamo estas kiel Esperanto: simple lernebla kaj komprenebla.
Aliflanke, oni bezonas pli da edukado por kompreni ekzemple la kanadan dolaron. Jes, oni komprenas per sperto ke la dolaro valoras pli ol ĝia plastiko kaj inko, sed por tiuj kiuj neniam legis libron pri ekonomio, ili simple senkompare ne akceptas ĝin. Bitcoin estas eĉ pli senkompare ne akceptas ĝin. Pro tio, ili iom timus ekzemple Bitcoin.
Ili komprenas ke la kanada banko printas kanadajn dolarojn, sed ne tute kion donas al ĝi sian valoron. Estas kvazaŭ mistika por ili.
Tamen, kiel internacia monunuo, eble la ora dinaro, la arĝenta dirhamo, Bitcoin kaj aliaj povus kunekzisti kiel Esperanto kaj Volapuko foje kunekzistis.
Fakte, kiam Zamenhof mem skribis al Schleyer, li eksplikis ke eĉ du simplaj internaciaj lingvoj estus prefere al multego da malfacilaj lingvoj por internacia komunikado.
Same, eĉ kelkaj internaciaj monunuo estas pli bona ol multege da naciaj.
Ad Hominem. Kulto al personeco.
Ĉiukaze, la valoro de naciaj monunoj estas ĉar homoj fidas la ekonomion de la nacio, fidas ke la monuno kontinuas havi valoron, kaj komercas per la monuno. Do la monuno havas kiom mallongtempe, valoron ĉar homoj fidas ke la monuno havas valoron. Do la monuno mem eksponas neniom ekonomian valoron. La monuno iom estas religio aŭ furoro, sed estas fakte konvencio. Sed metalelo (read: bullion) krom oro estas tute malsama, ekzemple, arĝento estas valora pli-malpli tiom kiom antaŭe.
MartinSergeLangevin (Näita profiili) 23. juuli 2017 22:08.23
MartinSergeLangevin (Näita profiili) 23. juuli 2017 22:12.12
Mi ankaŭ ne favorigas Esperanton specife sed nur la ideon de internacia helplingvo same kiel mi favorigas la ideon de internacia monunuo. Eĉ la stelo aŭ Bitcoin estus preferinda al nenio.
Altebrilas (Näita profiili) 24. juuli 2017 14:01.31
Pri Bitcoin, mi ne bone komprenas, kiel ĝi funkcias. Ĉu iu spertulo povas uzi iom da tempo por klarigi ion? Kial mi devus fidi ilin?