У садржају

Stelo, la nova Esperanto mono

од JaapJoosten, 13. септембар 2014.

Поруке: 91

Језик: Esperanto

MartinSergeLangevin (Погледати профил) 09. август 2017. 19.49.04

Mi korektis mian eraron supre. Dankon.

MartinSergeLangevin (Погледати профил) 09. август 2017. 19.50.50

Grown:
MartinSergeLangevin:En militaj malliberejoj de la dua mondmilito kaj ech hodiau en civitaj malliberejoj, malliberuloj foje intershanghas cigaredojn kiel komuna monunuo. Fakte, la plej grava estas simple keg hi estu komuna monunuo.
La malliberuloj verŝajne estas sindestruema.
Kompreneble oro au arghento estas pli tauga monunuo ol cigaredo pro tio, ke oni ne povas detrui ghin tiel facile. Oni povas fumi cigaredon au ech la pluvo povus detrui ghin.

Tamen, principe, la principo de komuna monunuo pli gravas ol iu specifa monunuo.

Altebrilas (Погледати профил) 10. август 2017. 09.16.18

MartinSergeLangevin:
Altebrilas:Por eviti, ke la debato rondiru, mi rekte demandu: kial ni bezonas esperantan monunuon? Kiu estas la celo? Kial la ezistantaj monoj ne sukcesas plenumi tiun celon?
Ni ne bezonas Eseperantan monunuon, sed komuna monunuo (sed ne necese inter nur esperantistoj) permesas pli efikan komercadon inter chiuj.
Mi nun legas la libron de Stiglitz (Nobelpremio pri ekonomio): La Euro, kiel komuna(*) mono minacas la estontecon de Eŭropo. Eble mi povos respondi al vi pli taŭge kiam mi estos fininta la legadon.

(*) La franca titolo diras "unika" mono.

plyo (Погледати профил) 11. август 2017. 21.41.56

Saluton,
Por kontribui: legaĵon - en franca - pri la subjekto de la komplementaj moneroj kaj siaj ligoj kun "solidaro"...
>> alklaku
Ĝis
ridulo.gif

Altebrilas (Погледати профил) 11. август 2017. 22.27.20

plyo:Saluton,
Por kontribui: legaĵon - en franca - pri la subjekto de la komplementaj moneroj kaj siaj ligoj kun "solidaro"...
>> alklaku
Ĝis
ridulo.gif
Dankon. Kiel vi proponas uzi tiujn solidarajn monojn en la esperanta movado?

plyo (Погледати профил) 12. август 2017. 09.55.31

Kiel vi proponas uzi tiujn solidarajn monojn en la esperanta movado?
>> Legu ankaû :Stelo povus valorigi :
  • estimo kaj dankemo
  • laboro de kreado kaj verkoj de spiritoj kio ne estas konsideri
  • lukto kontraû malriĉeco
Ekz. Mi ligas belan tekston en la interreto. Ĝi estas senpage. Ĝi emocias min. Ĝi ŝanĝas min aû ĝi simple informas min tre utile. Mi volas esprimi mian dankemon al la aûtoro. Doni kelkajn stelojn povus esti konkretan agon ?

Stelo estus complementaran monon kion valorisus "estadon" anstataŭ posedaĵon kaj bonhavon.

Stelo estus monon de la reciprokeco kaj de la poezigo de la homanaro ?

Ĝis

Altebrilas (Погледати профил) 16. август 2017. 22.18.41

Ĉu ni vere bezonas monon? Ĉu ni povas imagi senmonan socion? Ĉu la komputiloj kaj la reto ne ebligas dispartigi klopodojn kaj produktaĵojn alimaniere?

Grown (Погледати профил) 17. август 2017. 00.57.46

Altebrilas:Ĉu ni vere bezonas monon? Ĉu ni povas imagi senmonan socion? Ĉu la komputiloj kaj la reto ne ebligas dispartigi klopodojn kaj produktaĵojn alimaniere?
Opinie, Anarko-komunismo ne estas vera. Crimethink forpelis la Traveller Kids, kaj mi ankoraŭ ne scias kio estas advanced agent.

Altebrilas (Погледати профил) 17. август 2017. 08.08.50

Mi nenion jam opinias pri tia politika doktrino kiu povas esti efika aŭ ne, danĝera aŭ ne, sed certe ne "vera" aŭ "falsa". Alikaze bonvolu proponi difinon de "vera" politika doktrino.

Mi nur volis proponi diskuto pri la celo de mono, kaj pridemandi ĉu la novaj teknologioj povas fari tiuflanke iom pli ol je la tempo de moluskaj ŝeloj (pramono uzita en iuj triboj).

Roch (Погледати профил) 17. август 2017. 16.19.40

Traveller kids...

Kiam tio estas skribata en "system" kaj "bold, italic" oni ne povas legi... senkulpa.gif

Вратите се горе