Đi đến phần nội dung

Mariĥuano???

viết bởi BuddyRey, Ngày 14 tháng 9 năm 2014

Tin nhắn: 19

Nội dung: Esperanto

BuddyRey (Xem thông tin cá nhân) 07:10:10 Ngày 14 tháng 9 năm 2014

Kion vi pensas pri la subjekton? Ĉu vi ĝui la herbon ĉar ĝiajn kuracistajn aŭ amuzajn efikojn? Aŭ, ĉu vi pensas ke la herbo eble kaŭzas damaĝon iel?

Persone, mi uzas ĝin plejparte ĉiutage, ambaŭ por mensajn kaj fizikistajn kialojn. Sed, mi scivoliĝas, kaj deziras scii la opinion de ĉi-tiu komunumo.

Pardonpetas, se mi Esperanto malsukcesas. Mi estas meza-komencanto.

Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 09:31:11 Ngày 14 tháng 9 năm 2014

Ĝi kaŭzas damaĝojn cerebrales kiam uzas longtempe. Tio estas kial ni devus legalizi Ĝin. Sekve, ĝi reduktos krimon.

Ekzistas multajn medicinajn avantaĝojn.

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 09:32:50 Ngày 14 tháng 9 năm 2014

Mi neniel sentas, ĉar nek glutas, nek fumas tiun stramonion. ridulo.gif Eĉ ne intencas provi. ridulo.gif

Ivalbe (Xem thông tin cá nhân) 09:42:34 Ngày 14 tháng 9 năm 2014

Mi pensas ke alkoholaĵo kaj tabako estas pli danĝera, tamen ĝi estas laŭleĝaj.

Aquilino (Xem thông tin cá nhân) 23:51:00 Ngày 14 tháng 9 năm 2014

Oni devos almenaŭ faciligi la medicina serĉado por taksi la kuracaj eblaj.

Mi ne comprenas kial malpermesi al plenkreskuloj ĉar ili konas la konsekvencoj pri ilia vivestaĵo. Mi ne pensas la krimaj retoj kreskas kun permesanta leĝaro.

ustra (Xem thông tin cá nhân) 07:33:21 Ngày 15 tháng 9 năm 2014

Baldaŭ oni leĝigos mariĥuanon, ĉar George Soros volas tion.

Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 09:53:50 Ngày 15 tháng 9 năm 2014

Ivalbe:Mi pensas ke alkoholaĵo kaj tabako estas pli danĝera, tamen ĝi estas laŭleĝaj.
Mi konsentas! Sen alkoholo, ni ne havos ajnan krimojn.

klmn (Xem thông tin cá nhân) 10:55:41 Ngày 15 tháng 9 năm 2014

Alkanadi:
Ivalbe:Mi pensas ke alkoholaĵo kaj tabako estas pli danĝera, tamen ĝi estas laŭleĝaj.
Mi konsentas! Sen alkoholo, ni ne havos ajnan krimojn.
Tio estas tre tipa logika eraro: ni pravigas unu malbonon, ĉar ekzistas alia.
Ke estas leĝe akiri alkoĥolaĵon, tio neniel povas servi kiel argumento por aŭ kontraŭ drogo

mordaunt (Xem thông tin cá nhân) 11:21:03 Ngày 15 tháng 9 năm 2014

La problemo estas fumado mem, ne gravas ĉu mariĥuano aŭ tabako. Nek nikotino, nek ajna alia simila esenco, sed nome la fumo en pulmoj faras multe da malutilo kaj malprofito. Do, laŭ mi, tute ne indas komenci fumi ion.

ustra (Xem thông tin cá nhân) 12:56:36 Ngày 15 tháng 9 năm 2014

Kial devas oni ĉiam labori per malpermesoj? Ĉiu kiu volas aĉeti drogojn, ricevos ĝin. Sed la narkotkonsumanto staras per unu gambo en karcero kaj per la dua en tombo, ĉar la neleĝaj drogoj estas adulterata por maksimumigi la profiton de subtera mondo.

Drogoj (inkl. tabako kaj alkoholo) plejofte ja estas malsana, sed ĉu ne devus ĉiu homo mem decidi kio estas bone al si? Ĉu ni ne estas liberaj, memdeterminaj kaj inteligentaj estaĵoj? Kial ni permesas tiajn malpermesojn?
Kiu do profitas de la neleĝigo de drogoj? Estas ĉiam krimaj organizaĵoj kiel la CIA.

Quay lại