Naar de inhoud

Kiion fari kun malbona registaro?

door robbkvasnak, 28 september 2014

Berichten: 63

Taal: Esperanto

robbkvasnak (Profiel tonen) 28 september 2014 20:26:45

Jes, alimales, vi tute pravas kaj tio estas la pruvo ke regas en Rusio nuntempe faŝismo kaj netoleremo. Lastsemajne oni atakis ekspozicion de arto en Sankto Petersburgo kaj ŝprucis venenan gason kaj pentraĵon kontraŭ la partoprenantoj ĉar oni suspektis ilin estas gejaj. Eĉ se ili estas, ne estas kaŭzo por sendi pli ol 30 homojn al malsanulejo por venenigo. Kaj kion faris la fama rusa policio? Nenio. Memoras min pri la historio de hitlera Germanio. Netoleremo de aliuloj malsamaj.... signo de faŝismo.

rabhiuz (Profiel tonen) 28 september 2014 20:44:59

Mi volas klarigi ion: en Usono, la plejmulto decidas nenion. Tio ne estas komploto. La usona Konstitucio estas destinita por ne reprezenti la plejmulto.

En Usono, fari leĝojn normale bezonas konsento inter la Prezidanto, la Domo de Reprezentantoj, kaj la Senato. En la Senato, ĉiu federacia ŝtato havas du senatanojn. Do, malgrandaj ŝtatoj havas potencon malproporcia al siaj grandecoj. Por ŝanĝi politikojn en Usono, ne sufiĉas konvinki multajn personojn en la grandaj, liberalaj urboj. Oni devas konvinki personajn en multaj ŝtatoj, kamparaj, konservativaj ŝtatoj inkluzive.

Sunjo (Profiel tonen) 28 september 2014 21:43:18

ustra:1.
Ne ploru kiam mi aŭ aliuloj skribas pri Faŝingtono. Vi scias ekzakte kiun mi adresas kaj kiu ne.

2.
Demokratioj ne ekzistas kaj balotadoj estas sensencaj. Registaroj estas nur marionetoj de ekonomio. Ne ili estas malbone, sed la ĉiodominanta monsistemo estas la problemo. Politikistoj estas ĉiutempe interŝanĝebla.
Tial ni ĉiuj devus studi almenaŭ la ĉefaj trajtoj de monsistemo.

3.
Komprenu, ke la monaristokratio posedas la amaskomunikilojn por direkti la publikan opinion.
Se honesta politikisto kritikus aŭ eĉ malobeus la monaristokration, li/ŝi estus likvidota pere gazetaro.

4.
Ni 99% sidas en la saman boaton. Kvereladojn inter ni helpas nur la 1%.

5.
Ni bezonas fundamentan sisteman ŝanĝiĝon kaj malcentralizado de nia vivo kun tute nova komprenado de mono.

6.
Kion fari? Informu aliulojn kaj batu la sistemon kie ĝi estas plej dolore: MONO
Limigu vian konsumon je la plej necesa. Ŝanĝu anstataŭ elspezi monon.
Scivola demando al vi: Ĉu vi legis "La kapitalo" de Karlo Markso aŭ ĉu eble viaj argumentoj venas de homoj kiuj faris tion?

mordaunt (Profiel tonen) 29 september 2014 04:22:19

robbkvasnak:Mi memkomprene deziras havi bonkondutan registaron kiu ne krios en publiko, kiu ne maltrinkos en sia vindaĵo kaj kiu ne batos la aliajn registarojn en la sablokesto - sed mia registaro ne ĉiam aŭkultas min kaj foje (ofte) faras aĵojn pri kioj mi ne konsentas. Kion faras vi kun viaj petolemaj registaroj?
Do kial vi ne prenas ekzemplon de Kievo? Se vi ne ŝatas la registaron, aranĝu Majdan en Vaŝingtono! Bruligu policanojn per molotov-koktejlo, okupu la registar-domojn, faligu la registaron. Do vi tiom subtenis tion en Kievo!

ustra (Profiel tonen) 29 september 2014 08:22:34

Sunjo:Scivola demando al vi: Ĉu vi legis "La kapitalo" de Karlo Markso aŭ ĉu eble viaj argumentoj venas de homoj kiuj faris tion?
Scivola redemando al vi: Ĉu via humoro devenas de vi mem aŭ ĉu vi eble konas homojn, kiuj laboras kiel klaŭno?

Sunjo (Profiel tonen) 29 september 2014 10:32:00

ustra:
Sunjo:Scivola demando al vi: Ĉu vi legis "La kapitalo" de Karlo Markso aŭ ĉu eble viaj argumentoj venas de homoj kiuj faris tion?
Scivola redemando al vi: Ĉu via humoro devenas de vi mem aŭ ĉu vi eble konas homojn, kiuj laboras kiel klaŭno?
Nu, mi devis konsideri almenaŭ teorie, malgraŭ ĉiuj ĝisnunaj spertoj kiuj kontraŭis tion, la eblon ke vi ja bazas vian opinion sur scienca verko. Bonvolu pardoni ke mi trotaksis vin. Diskuto kun vi bedaŭrinde restas senutila.

klmn (Profiel tonen) 29 september 2014 11:05:01

Sunjo:
ustra:
Sunjo:Scivola demando al vi: Ĉu vi legis "La kapitalo" de Karlo Markso aŭ ĉu eble viaj argumentoj venas de homoj kiuj faris tion?
Scivola redemando al vi: Ĉu via humoro devenas de vi mem aŭ ĉu vi eble konas homojn, kiuj laboras kiel klaŭno?
Nu, mi devis konsideri almenaŭ teorie, malgraŭ ĉiuj ĝisnunaj spertoj kiuj kontraŭis tion, la eblon ke vi ja bazas vian opinion sur scienca verko. Bonvolu pardoni ke mi trotaksis vin. Diskuto kun vi bedaŭrinde restas senutila.
"La Kapitalo" scienca verko??
c'mon, pli seriozaj estas verkoj pri klaŭnoj, aŭ volumoj far de Lenin

ustra (Profiel tonen) 29 september 2014 12:32:08

Sunjo:Nu, mi devis konsideri almenaŭ teorie, malgraŭ ĉiuj ĝisnunaj spertoj kiuj kontraŭis tion, la eblon ke vi ja bazas vian opinion sur scienca verko. Bonvolu pardoni ke mi trotaksis vin. Diskuto kun vi bedaŭrinde restas senutila.
Je polemika demando sekvas polemikan respondon (respektive kontraŭdemando). Ĉu vi ekspektis ion alian?
Se vi havas konkretan demandon, formuligu ĝin konkrete.
Sed mi konsentas, ke restas senutile diskuti kun vi, kiam vi ĉiam denove inventas novajn pensojn, kiujn mi laŭdire skribis. Ekz. mi tute ne argumentis antaŭe, tamen vi demandas ion pri miaj laŭdiraj argumentoj.

Mia opinio ne bazas sole sur Markso.

robbkvasnak (Profiel tonen) 29 september 2014 16:08:45

Ŝajne la forumanoj ofte ne havas veran komprenon de la situacio en Usono.
1) Usono estas vasta lando – ĉirkaŭ 5% de la Tera maso kaj inluzivas 7 horzonojn – multaj usonanoj neniam vojaĝis al alia usona ŝtato kaj eĉ ne povas trovi aliajn usonajn ŝtatoj sur mapo sen nomoj.

2) La edukado en Usono ne estas nacivasta sed plie estrata de la unuopaj ŝtatoj kaj teritorioj “laŭ la bezonoj de la loka enloĝantaro”. La ŝtatoj ĵaluze gardas sian povon kontraŭ Ŭaŝingtono kaj en Usono mem estas forta movado kontraŭ la nacia registaro. La kialo por ke ne okazas ribelo fizika estas ĉar ĉiu regiono volas sian propran manieron kaj ne ekzistas komuna koncenzo, nur ĝenerala kritiko pri la centra registaro.

3) La plej multaj usonanoj ne havas iun ajn ideon pri la mondo en kio ni vivas kaj tute ne interesiĝas pri fremdaj kulturoj aŭ fremdaj lingvoj krom se estas io aparta pri tio en la popularaj elsendoj de la televido aŭ nova restoracio kun manĝoj el aliaj landoj. Mark Twain foje skribis ke dio faras militon por instrui geografion al usonanoj. Multaj ĉi-tie scias pli pri la privata vivo de iuj aktoroj aŭ kantistoj ol pri siaj najbaroj.

4) Mi ne kredas ke eĉ Ŭal Strit volas sklavigi la tutan mondon sed multe pli sinistre korporacioj volas kontroli unuopajn merkatojn en la mondo por eltiri la plej grandajn eblajn profitojn kun neniu rigardo al la bonfarto de la homaro aŭ la Tero mem. Multaj “usonaj” korporacioj nun translokiĝas eksterlanden por pagi malpli altajn impostojn al la usona nacia ŝtato kaj ene de Usono multaj nun havas siajn ĉefoficejojn en Delavaro (Delaware) ĉar tie la lokaj impostoj estas la plej malaltaj. Temas nur pri mono. Kaj tio estas grava problemo. En la ĉiutaga vivo la homoj fariĝas senkoraj kaj nur profitemaj. Ni vivas ĉi-tie en bunta, laŭta sed emocie frida kulturo. Por tio multaj homoj ĉi-lande turniĝas al religioj ĉar nur tie oni trovas iom da homa amo por nekonatuloj.

5) Aliflanke, la plej multaj homoj ĉi-lande estas flagsvingantaj “ra-ra patriamantoj” kaj forte indignas kiam iu ajn kritikas la prolblemojn ĉi-tie. Mi ofte spertis ke oni nomis min “kontraŭ-usona” ĉar mi parolis pri la malriĉuloj aŭ la rasismo en Usono. Oni ne volas agnoski la problemojn. Nur 23% da usonanoj legas tagĵurnalon kaj inter 21% kaj 23% da usonanoj estas (laŭ oficiala statistiko) “analfabetaj” (ilia legokapablo ne permesas al ili kompreni normalan tagĵurnalon). 17% da usonanoj diras ke ili tute ne interesiĝas pri novaĵoj.

nornen (Profiel tonen) 29 september 2014 17:34:13

robbkvasnak:[...]La plej multaj usonanoj ne havas iun ajn ideon pri la mondo en kio ni vivas kaj tute ne interesiĝas pri fremdaj kulturoj aŭ fremdaj lingvoj krom se estas io aparta pri tio en la popularaj elsendoj de la televido aŭ nova restoracio kun manĝoj el aliaj landoj.
[...]
Nur 23% da usonanoj legas tagĵurnalon kaj inter 21% kaj 23% da usonanoj estas (laŭ oficiala statistiko) “analfabetaj” (ilia legokapablo ne permesas al ili kompreni normalan tagĵurnalon). 17% da usonanoj diras ke ili tute ne interesiĝas pri novaĵoj.
Leginte tion, mi supozas ke la Usonanaro ja estas fakte feliĉa popolo. Ignorance is bliss. La malkono estas beno. La malscio estas beno.

Ĉiu ŝtato decidas ĉu ĝi bezonas civitanojn ĉu konsumantojn, kaj tiu decido influas en la ŝtata edukpolitiko.

Paulo Freire:Sería en verdad una actitud ingenua esperar que las clases dominantes desarrollasen una forma de educación que permitiese a las clases dominadas percibir las injusticias sociales en forma crítica
Paŭlo Frejre:Estus vere naiva sinteno, esperi ke la mastrantaj klasoj estigus edukformon, kiu ebligus al la mastrataj klasoj percepti la socialajn maljustaĵojn kritike.
externalImage.png

Terug naar boven