Al la enhavo

Kiion fari kun malbona registaro?

de robbkvasnak, 2014-septembro-28

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-03 19:18:56

klmn:Tio estas idiotoj kun iniciativo.ridulo.gif
Ĉu vi diras tion pri mi, ĉar mi iniciatis la proponon permesi ĉevalojn kaj seĝojn (fakte jam estas seĝoj en la kongreso, tamen ili ne rajtas voĉdoni) al la kongreso? Aŭ pri kiu? Aŭ kial?

Verdire, ni ĉiuj estas spertuloj en malmultaj fakoj, kaj idiotoj en multaj fakoj.

klmn (Montri la profilon) 2014-oktobro-03 19:29:22

nornen:
klmn:Tio estas idiotoj kun iniciativo.ridulo.gif
Ĉu vi diras tion pri mi, ĉar mi iniciatis la proponon permesi ĉevalojn kaj seĝojn (fakte jam estas seĝoj en la kongreso, tamen ili ne rajtas voĉdoni) al la kongreso? Aŭ pri kiu? Aŭ kial?

Verdire, ni ĉiuj estas spertuloj en malmultaj fakoj, kaj idiotoj en multaj fakoj.
Ne pri vi, sed por vi. Ĝenerale, ĉar ankaŭ mi opinias ke foje pli bone sidu ĉevalo, ol persono kun erara imago pri ekonomiaj aŭ politikaj aferoj de ŝtato. Ĉevalo almenaŭ ne iniciatos projektojn, damaĝaj por ŝtato ridulo.gif

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-03 19:45:03

klmn:

Okej.

Fakte al mi tute ne gravas projektoj damaĝantaj la ŝtaton, dum tiuj projektoj ne damaĝas la popolon. La plejparto tamen de la projekto damaĝas la popolon por avantaĝi la ŝtatregistaron.

klmn (Montri la profilon) 2014-oktobro-03 19:55:36

Tio estas la samo ja - la ŝtato estas NI ĉiuj en ĝi

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-oktobro-03 21:39:20

Kara nornen - ĉe ni estas multaj gvatamalanoj. Ili ĝenerale parolas nek la anglan nek la hispanan sed pli ofte kanjobalan aŭ maman. Ili venis ĉi-tien pro la malsaĝo de kristanaj misiistoj el la ŝtato Utah kiuj iris en vian landon por helpi al ili post ke usonaj kaj kanadaj firmaoj forŝtelis la arbaron por fari meblojn aŭ paperon. La misiistoj instruis al la homoj sian kristanan religion laŭ kies kulto oni malpermesas kantadon kaj dancadon - la nuraj rimedoj restantaj al la majoj por transdoni la kulturon al la idoj ĉar la hispanaj konkerintoj forprenis la majan skribaĵon. La majoj ĉe ni estas la viktimoj de krimuloj kiuj atendas la pagotagon ĉe la kampoj por ataki la majojn kaj forŝteli la monon.
Mi voluntulis ĉe la majoj ĝis oni ne plu havis monon por pagi por la tegmento por ni. Mi volis instrui la anglan al ili sed ili preferis lerni la hispanan. Do mi instruis la hispanan al ili kaj mi montris al ili kiel uzi la ingrediencojn de nia regiono por fari manĝaĵojn ĉar ili ĝis tiam nur aĉetis produktojn importatajn el Gvatamalo - do multekostaj. Mi volis daŭri mian voluntulan laboron sed la ŝtato ĉi-tie minacis min kaj oni diris ke mi helpis al sendokumentuloj kaj tiel mi estus krimulo mi mem kaj oni minacis al mi malliberejon, kvankam oni misuzas la majojn por fari kamplaborojn kaj por purigi la domojn. La registaro ĉi-tie (mi ne povas skribi "nia registraro" ĉar mi tiom malamas ĝin) havas blindan okulon por la robadoj kaj misuzo. Sed la nuna registaro estas pli bona ol estus registaro sub Romney aŭ Boehner aŭ iu ajn republikano ĉar ili farus la vivon eĉ pli mizeran al la majoj kaj forŝovus kelkajn for el la lando al Gvatamalo nur por doni lecionon al la aliaj.
Nun estas kelkaj aliaj homoj ĉi-tie kiuj volas helpi al la majoj sed ni ne povas bone komuniki kun ili ĉar neniu inter ni parolas majan lingvon kaj eĉ se iu scipovus unu majan lingvon la parolantoj de aliaj majaj lingvoj (onidire) ne komprenus. Ĉu vere?
La majoj estas tre bonkoraj homoj. Ĉar mi helpis al ili, ili insistis doni al mi manĝaĵojn kvankam mi scias ke estis malfacile por ili. Se mi rifuzis, ili estis insultataj do mi ja manĝis. Ili instruis al mi pri maizo por kio ili havas tutan aron da vortoj malsamaj.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-oktobro-09 12:45:02

Jen estas usona kutimo dekomence konkeri iun ajn popolon kaj poste ġin instrui pri usona kulturo, lingvo kaj konfesio.
Ĉu vi iam pensis, ke ili ne bezonas vian helpon?
Vi forgesis pri Juta, Dakota, Navaĥo ktp, kiuj estas senlime "feliĉaj" post usona "ordo". Via registaro ĉiam diris: "bona indiano estas morta indiano".

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-oktobro-09 13:55:47

Mi persone tute ne forgesas tion - mi eĉ studis la havajan lingvojn kaj pasis tri semajnoj ĉe la havajanoj por kompreni la usonan malĝustecon - sed mi nun havas studentojn el Ukrainio kaj mi scias de ili rekte kiel la rusoj volas trudi la rusan lingvon kaj la rusan kulturon al ili. Ili NE venis ĉi-tien volunte. Ili devis forlasis siajn hejmojn PRO AGRESEMAJ RUSOJ. Ili estas veraj personoj kiuj studas la anglan kun mi - ne fikciaj uloj de propagandmaŝino. Vere. Ili parolis revas pri tempo kiam ili povOs iri hejmen - do post la atakoj de la "prorusistoj".
Jes, mi malaprobas la usonan "anglizadon" de aliaj popoloj SAME KIEL mi malaprobas la "rusizadon" de aliaj popoloj. Du malĝutecoj ne egalas al ĝusteco. Vi estUs honesta se vi konfesus ke ankaŭ en a nomo de rusa kulturo ekzistas malĝusto. Se tion vi blinde NE faros. Kaj pli terure, eĉ ne temas pri nescio viaparte, temas de neado de vero - samkiel tiuj kiuj ne volis konfesi ke oni murdis la judojn kaj Esperantistojn dum la tri regno sub la naziistoj. Do vi blinde flegas barbaran kulton. Ke vi hontu aŭ provu informiĝi pri la vero.

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-09 15:19:02

Robb:Lamisiistoj instruis al la homoj sian kristanan religion laŭ kies kulto oni malpermesaskantadon kaj dancadon - la nuraj rimedoj restantaj al la majoj por transdoni lakulturon al la idoj ĉar la hispanaj konkerintoj forprenis la majan skribaĵon.
Lakrio:Jen estas usona kutimo dekomence konkeri iun ajn popolon kaj poste ġin instruipri usona kulturo, lingvo kaj konfesio.
Jen miaopinie bela poemo:

Humbero Ak'ab'al:Q'apoj je'lalaj ulew

Chi ri' q'apoj je'lalaj ulew.
Ixim, triko, kinaq,
man k'ota nijun q'ayes ri mataq'e,
ri kumätz e men.

Je'lik Ch'umil, Kowilaj Che'
kikimatzej kib' cho ri rex q'ayes
kikich'uq kib' ruk' ri kaj.

Xopan k'ulo jun q'ij
xe' ch'aw ri kumätz.

Man xtij ta chi ri uwach taq ri che'
xkijach chi kixo'l
ri q'apoj je'lalaj ulew.
Tradukisto:La paradizo

Ĉi tie estis la paradizo.
Maizo, tritiko, fabo,
ne estis unu malpermesita frukto.
La serpentoj estis mutaj.

Ĥelik' Ĉumil' kaj Koŭilaĥ' Ĉe
amoradis sur la herbo
kaj kovradis sin per la ĉielo.

Ĝis kiam ekparolis
la serpentoj:

Ili malpermesis la fruktojn
kaj dividis inter si
la paradizon.
Ankaŭ mi scias ke antaŭ la alveno de la Hispanuloj ne estis paradizo, sed jam antaŭe estis militoj, dungitoj, konkerantoj kaj konkeratoj. Tamen la poemo ja resumas bone la ĉiam ripetantan homan historion.

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-09 15:23:10

klmn:Tio estas la samo ja - la ŝtato estas NI ĉiuj en ĝi
Mi respektas vian opinion, tamen mi ne povas jesi ĝin.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-oktobro-10 20:45:58

robbkvasnak: la rusoj volas trudi la rusan lingvon kaj la rusan kulturon al ili. Ili NE venis ĉi-tien volunte. Ili devis forlasis siajn hejmojn PRO AGRESEMAJ RUSOJ. Ili estas veraj personoj kiuj studas la anglan kun mi - ne fikciaj uloj de propagandmaŝino.
Robb, mi ne taksis vin granda stultaĉo, tamen tio estas tiel!
Montru al mi tiun idioton, kiu plendis pro trudado de rusa lingvo. Vi estas mirinda verkisto kaj mensoganto pri Rusio. Mi ankoraŭfoje ripetas, ke en nia lando ĉiuj popoloj uzas siajn naciajn lingvojn.
Vi mem altrudas viajn lingvojn al indianoj. Vi ŝovas vian nazon en fremdan TRUON, mi jam diris. Tio estas usona kutimo ĉiujn instrui kiel necesas vivi. Por instruado de la angla vi pretas bombi ajnan popolon. Vi pensas, ke vi savas la mondon. Sed fakte vi iĝis skizofreniulo kun senbezonaj ideoj.

Vi nun rakontas al mi pri teruroj en Ukrainio. Al kiu vi rakontas tion? Al homo, kiu longatempe loĝis tie kaj scias pri situacio persone. Viajn fabelojn restu por vi.
Vi eĉ ne konjektas, ke en Rusio estas la urbo Krasnodar, en kiu multaj homoj parolas ukraine.

Reen al la supro