Späť na obsah

Kiion fari kun malbona registaro?

od robbkvasnak, 28. septembra 2014

Príspevky: 63

Jazyk: Esperanto

Altebrilas (Zobraziť profil) 10. októbra 2014 22:14:19

Mi vidis ĉivespere, je la televido, ke en Ukraino manifestantoj enrubujigas (propra sence) la politikistojn kiuj malplaĉas al ili...

salazarcrumb (Zobraziť profil) 10. októbra 2014 22:31:37

Altebrilas:Mi vidis ĉivespere, je la televido, ke en Ukraino manifestantoj enrubujigas (propra sence) la politikistojn kiuj malplaĉas al ili...
Nu... tiaj rubaĵoj povas endangerigi la planedon. Necesas apartaj rubejoj.

robbkvasnak (Zobraziť profil) 10. októbra 2014 22:54:27

Lakiro:
robbkvasnak: la rusoj volas trudi la rusan lingvon kaj la rusan kulturon al ili. Ili NE venis ĉi-tien volunte. Ili devis forlasis siajn hejmojn PRO AGRESEMAJ RUSOJ. Ili estas veraj personoj kiuj studas la anglan kun mi - ne fikciaj uloj de propagandmaŝino.
Robb, mi ne taksis vin granda stultaĉo, tamen tio estas tiel!
Montru al mi tiun idioton, kiu plendis pro trudado de rusa lingvo. Vi estas mirinda verkisto kaj mensoganto pri Rusio. Mi ankoraŭfoje ripetas, ke en nia lando ĉiuj popoloj uzas siajn naciajn lingvojn.
Vi mem altrudas viajn lingvojn al indianoj. Vi ŝovas vian nazon en fremdan TRUON, mi jam diris. Tio estas usona kutimo ĉiujn instrui kiel necesas vivi. Por instruado de la angla vi pretas bombi ajnan popolon. Vi pensas, ke vi savas la mondon. Sed fakte vi iĝis skizofreniulo kun senbezonaj ideoj.

Vi nun rakontas al mi pri teruroj en Ukrainio. Al kiu vi rakontas tion? Al homo, kiu longatempe loĝis tie kaj scias pri situacio persone. Viajn fabelojn restu por vi.
Vi eĉ ne konjektas, ke en Rusio estas la urbo Krasnodar, en kiu multaj homoj parolas ukraine.
Lakiro, ŝajnas ke vi neniam forlasis vian najbararon! Demandu al vincas aŭ al iuj ajn aliaj (nerusa) Esperantistoj el Orienteŭropo pri la ruslanda lingvopolitiko. Mi mem aŭdis en televido (RT!!!!) virinon en Ukraino kiu plendis ke la ukrainoj parolas UKRAINE!!!!! Kaj miaj studentoj ne estas fantasmoj aŭ miraĝoj. Skribu tiom ke vi volas ke mi mensogas - vi estas naziisto rusa kaj blinda por la vero en la mondo. Kisu la piedojn de via RazPutino - unu tagon vi elrevos kiel post 1945 la germanoj kaj vi vidos kiom stulta vi estis.
Ankaŭ: vi tute ne ofendas min kiam vi atakas Usonon. Se Usono faras ion malbonan tio tute ne donas al Ruslando ankaŭ rajton fari malbonon. Falpafigu civilajn aviadilojn, mortigu ĉeĉenojn kaj ukrainojn, terurigu la najbarlandojn. Na zdrovie!

Lakiro (Zobraziť profil) 11. októbra 2014 7:15:08

robbkvasnak:
Lakiro, ŝajnas ke vi neniam forlasis vian najbararon! Demandu al vincas aŭ al iuj ajn aliaj (nerusa) Esperantistoj el Orienteŭropo pri la ruslanda lingvopolitiko. Mi mem aŭdis en televido (RT!!!!) virinon en Ukraino kiu plendis ke la ukrainoj parolas UKRAINE!!!!! Kaj miaj studentoj ne estas fantasmoj aŭ miraĝoj. Skribu tiom ke vi volas ke mi mensogas - vi estas naziisto rusa kaj blinda por la vero en la mondo. Kisu la piedojn de via RazPutino - unu tagon vi elrevos kiel post 1945 la germanoj kaj vi vidos kiom stulta vi estis.
Ankaŭ: vi tute ne ofendas min kiam vi atakas Usonon. Se Usono faras ion malbonan tio tute ne donas al Ruslando ankaŭ rajton fari malbonon. Falpafigu civilajn aviadilojn, mortigu ĉeĉenojn kaj ukrainojn, terurigu la najbarlandojn. Na zdrovie!
Vi jam ne scias kion skribi pri Rusio. Mi ne devas iun demandi pri rusa politiko, ĉar mi loĝas tie ĉi kaj vidas ĉion per miaj okuloj. Via vincas same kiel vi estas vica verkisto, kiu sekvas usonan politikon kaj celas senmotive kulpigi Rusion.
Rusio estas la plej demokrata lando, kie loĝas la plej bonanimaj kaj bonkoraj homoj. Rusio neniun instruas laŭ kiu politika modelo necesas vivi kaj ne ŝovas sian nazon en fremdan truon. Min ne interesas kiel usonanoj vivas en Usono kaj kion ili faras tie, sed mi forte indignas pri usona kutimo ĉiujn instrui kaj altrudi sian politikan modelon. Via prezidento faras ĉion, ke rusoj kverelu kun ukrainoj kaj eŭropanoj. Kaj eŭropanoj blinde sekvas tion. Kaj ukrainoj opinias rusojn la plej grandaj malamikoj. Neantaŭlonge ĉio estis male, sed venis Obama kaj faris sian nigran aferon. Via lando estas la plej granda provokisto kaj ekspansiisto kaj eksportisto de koloraj revolucioj en ajiajn landojn. Via lando fariĝis tutmonda ĝendarmo kaj monstro kun propra opinio pri ĉio. Via registaro transformis UNon en usonan mekanismon de influo de usonaj interesoj. Vi organizis grandan mondan ĥaoson. Via financa sistemo presas senkontrolan monan amason por ke ne redonu usonajn ŝuldojn. Vi, kiel usonano spektas usonan TV, kiu nenion montras pri ukrainiaj eventoj, ĉar neniu devas koni ilin. Via lando organizis la plej teruran histerion ĉirkaŭ arabaj landoj, kie vi-usonanoj mem kreis ĥaoson. Mi opinias, ke milito inter Okcidento kaj Oriento estas neevitebla kaj fatala. Via lando faris ĉion por tio.
Vi tre esperis, ke Rusio silentos kaj observos flanke vian malbonan agadon kaj permesos krei grandan ĥaoson. Vi eraris. Ni ne permesos al vi majstri en Ukrainio. Tio estas teritorio de niaj interesoj!
Pli bone instruu amerikanajn indianojn kiel necesas vivi. Aŭ okupiĝu pri gejaj problemoj, ĉar ili pli proksimas al vi.
externalImage.png

mordaunt (Zobraziť profil) 11. októbra 2014 9:04:28

Kaj entute, kiel Rusio aŭdacas meti siajn limojn tiom proksime al bazoj de NATO! =)

ustra (Zobraziť profil) 11. októbra 2014 11:00:19

Lakiro:Kaj eŭropanoj blinde sekvas tion.
La eŭropanoj estis devigita sekvi la kolonian mastron.
Tamen mi pensas, ke "EU" estas pli trafa substantivo en ĉi tiu kunteksto.

Lakiro:Mi opinias, ke milito inter Okcidento kaj Oriento estas neevitebla kaj fatala. Via lando faris ĉion por tio.
Mi ja pensas, ke la dua mondmilito, kiu estis nur daŭrigo de unua mondmilito, neniam ĉesis. Ĝi estas unu longa milito. La decida lando estas Germanio. Ĝis Germanio ne liberiĝas de okupado kaj eksiĝas el la NATO, la milito inter Okcidento (= la Anglosaksoj) kaj Oriento neniam ĉesos.
Plie ni ja havas daŭrantan militon. La financ- kaj cibermilito jam delonge okazas.

Lakiro (Zobraziť profil) 11. októbra 2014 15:54:29

Mi tre esperas, ke Germanio trovos la plej taŭgan solvon en eŭrazia politika krizo. Tiu ĉi lando ludas grandegan ekonomikan kaj politikan rolon meze de eŭropaj popoloj kaj, certe, influas konduton de la aliaj. Ne estas komprenebla pozicio de A.Merkel, kiu penas sekvi usonan ordonon. Plimulto da germanoj protestas kontraŭ usona influo, tamen germana registaro timas vivi sendepende. Ĉiuj jam komprenis, ke Rusio ne plenumos usonan deziron kaj ne fleksos siajn genuojn. Kion gajnis eŭropanoj? Jes, ankaŭ ni ne gajnis. Tamen ekzistas pluraj principoj laŭ kiuj Rusio vivas. Ni neniam estos vasaloj de ies lando, precipe de imperio de la malbono Usono. Mi tre volas, ke eŭropanoj revenu al Eŭrazio.
Jen en Madrido junaj studentoj de l'madrida universitato forprenis ukrainajn flagojn dis de ukrofaŝistaj studentoj kaj forpelis ilin sur straton. Hispanoj indignas pri ukrofaŝista agado en Madrido.

ustra (Zobraziť profil) 11. októbra 2014 17:25:45

Winston Churchill:
"Oni devas kompreni, ke ĉi tiu milito ne estas kontraŭ Hitler aŭ naciosocialismo, sed kontraŭ la forto de Germanoj, kio devas esti disbata unufoje por ĉiam, sendistinge ĉu ĝi estas en la manoj de Hitler aŭ de jezuita pastro."

Hastings Ismay:
"La celo de NATO estas: Teni la Usonanoj ene, la Rusoj ekstere kaj la Germanoj sube."

robbkvasnak (Zobraziť profil) 11. októbra 2014 19:12:50

Lakiro skribis: "sed venis Obama kaj faris sian nigran aferon." - Vi estas NAŬZIGA racisto - krom homofobo, ksenofobo (vi uzas "ukropo" por priskribi la najbaran nacion), naciisto - kaj do en miaj okuloj naziisto.
Jen bildo de RazPutin poste ke li formanĝis siajn najbarojn:

https://fbcdn-sphotos-f-a.akamaihd.net/hphotos-ak-...

Bonan apetiton! Sed eĉ lia tigro (Kuzjo) forkuris eksterlanden!

klmn (Zobraziť profil) 11. októbra 2014 19:21:09

robbkvasnak:Lakiro skribis: "sed venis Obama kaj faris sian nigran aferon." - Vi estas NAŬZIGA racisto -
Robb, ĉi-foje verŝajne temas ne pri rasismo, sed pri rusismo.
"Nigra afero" estas klara ruseco, signifas "mava afero".
Kvankam mi ne volas paroli anstatataŭ Lakiro.

Nahor