Poruke: 5
Jezik: Esperanto
haydn (Prikaz profila) 1. listopada 2014. 14:01:05
Mi havas proponon.
Al kiu ĉi tie interesus projekteto tia, ke oni aŭdebligu retajn libere uzeblajn tekstojn, kaj disdonu al samideanoj la rezultaĵojn ekz. podkaste? Tio povus esti iomete kvazaŭ sonteatro. Ĉiu registrus sin mem, laŭ iu anticipa plano.
Mi kredas, ke multaj personoj ŝatus atingi pli da aŭdaĵoj: rakontoj, fabeloj, noveloj ktp. Nome ankoraŭ ne estas abunde da sonteatro (aŭ simila) en Esperanto.
Ĉu pensoj, komentoj? Interesiĝintoj? Ĉu estas volontuloj pri kunlaborado, kiuj havas, aŭ ne havas, amuzan voĉon?
haydn (Prikaz profila) 1. listopada 2014. 14:12:03
Ekz. ĵeti ŝtoneton en akvon
coderiferous (Prikaz profila) 1. listopada 2014. 14:59:18
haydn (Prikaz profila) 2. listopada 2014. 15:48:00
coderiferous:Ĉu ili ne jam ekzistas? Certe kun neesperantaj nomoj, sed mi pensus ke ĉi tiaj sonefektoj jam ekzistas?Prave...
Cyrill (Prikaz profila) 23. listopada 2014. 14:16:09
haydn:Saluton samideanoj,Jam ekzistas projektoj, enkadre de kiuj volontuloj kreas senpagajn sonlibrojn. Plej granda inter ili, verŝajne, estas LibriVox (en ĝi estas ankaŭ sonlibroj en Esperanto, tamen ankoraŭ tre malmultnombraj). Krome, estas "forka" projekto Legamus, en kiu oni sonregistras librojn, publikhavaĵajn en landoj, kie aŭtoraj rajtoj daŭras 70 jarojn postmorte. En ĝi ne estas ankoraŭ Esperantaj sonlibroj, tamen, supozeble, oni povus aperigi ilin ankaŭ tie.
Mi havas proponon.
Al kiu ĉi tie interesus projekteto tia, ke oni aŭdebligu retajn libere uzeblajn tekstojn, kaj disdonu al samideanoj la rezultaĵojn ekz. podkaste? Tio povus esti iomete kvazaŭ sonteatro.
Mi opinias, ke sonlibroj estus tre bona maniero por praktiki la lingvon. Ĉi tiu formo percepti literaturon povas esti pli oportuna en la moderna vivo (oni povas uzi sonlibrojn dum promeno aŭ okupiĝo pri sporto), ĝi donas sperton aŭskulti parolatan E-on kaj ĝi povas reveki intereson al nia kultura heredaĵo (oni povas neglekti klasikaĵojn de la Esperanta literaturo en skriba formo, tamen kiel sonlibroj tiuj povas aspekti pli interesaj kaj allogaj).