K vsebini

Sonteatra klopodo

od haydn, 01. oktober 2014

Sporočila: 5

Jezik: Esperanto

haydn (Prikaži profil) 01. oktober 2014 14:01:05

Saluton samideanoj,

Mi havas proponon.

Al kiu ĉi tie interesus projekteto tia, ke oni aŭdebligu retajn libere uzeblajn tekstojn, kaj disdonu al samideanoj la rezultaĵojn ekz. podkaste? Tio povus esti iomete kvazaŭ sonteatro. Ĉiu registrus sin mem, laŭ iu anticipa plano.
Mi kredas, ke multaj personoj ŝatus atingi pli da aŭdaĵoj: rakontoj, fabeloj, noveloj ktp. Nome ankoraŭ ne estas abunde da sonteatro (aŭ simila) en Esperanto.

Ĉu pensoj, komentoj? Interesiĝintoj? Ĉu estas volontuloj pri kunlaborado, kiuj havas, aŭ ne havas, amuzan voĉon? ridego.gif

haydn (Prikaži profil) 01. oktober 2014 14:12:03

Ni povos ankaŭ laŭeble krei bezonatajn (simplajn) sonefektojn por uzi en la registraĵoj!
Ekz. ĵeti ŝtoneton en akvon

coderiferous (Prikaži profil) 01. oktober 2014 14:59:18

Ĉu ili ne jam ekzistas? Certe kun neesperantaj nomoj, sed mi pensus ke ĉi tiaj sonefektoj jam ekzistas?

haydn (Prikaži profil) 02. oktober 2014 15:48:00

coderiferous:Ĉu ili ne jam ekzistas? Certe kun neesperantaj nomoj, sed mi pensus ke ĉi tiaj sonefektoj jam ekzistas?
Prave...

Cyrill (Prikaži profil) 23. oktober 2014 14:16:09

haydn:Saluton samideanoj,

Mi havas proponon.

Al kiu ĉi tie interesus projekteto tia, ke oni aŭdebligu retajn libere uzeblajn tekstojn, kaj disdonu al samideanoj la rezultaĵojn ekz. podkaste? Tio povus esti iomete kvazaŭ sonteatro.
Jam ekzistas projektoj, enkadre de kiuj volontuloj kreas senpagajn sonlibrojn. Plej granda inter ili, verŝajne, estas LibriVox (en ĝi estas ankaŭ sonlibroj en Esperanto, tamen ankoraŭ tre malmultnombraj). Krome, estas "forka" projekto Legamus, en kiu oni sonregistras librojn, publikhavaĵajn en landoj, kie aŭtoraj rajtoj daŭras 70 jarojn postmorte. En ĝi ne estas ankoraŭ Esperantaj sonlibroj, tamen, supozeble, oni povus aperigi ilin ankaŭ tie.

Mi opinias, ke sonlibroj estus tre bona maniero por praktiki la lingvon. Ĉi tiu formo percepti literaturon povas esti pli oportuna en la moderna vivo (oni povas uzi sonlibrojn dum promeno aŭ okupiĝo pri sporto), ĝi donas sperton aŭskulti parolatan E-on kaj ĝi povas reveki intereson al nia kultura heredaĵo (oni povas neglekti klasikaĵojn de la Esperanta literaturo en skriba formo, tamen kiel sonlibroj tiuj povas aspekti pli interesaj kaj allogaj).

Nazaj na začetek