У садржају

Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto aktualigita

од Bernadox, 08. октобар 2014.

Поруке: 18

Језик: Esperanto

akueck (Погледати профил) 10. октобар 2014. 15.59.20

Bernadox:
Jes, tiel estas: "pligrandigi (neniam ŝanĝi [= sinonime i]tuŝi[/i]]!) la ĝisnunan fundamenton" (A 10.4).

Bedaŭrinde la enkonduko al la 9a Oficiala Aldono (OA 9) estas erariga pri tiu punkto:

"Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto." [ĝusta]

"Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento." [erariga; per la oficialigo aldonita vorto ekhavas la saman statutuson de "ĝusta" Esperanto, kiel vortoj jam estanta en la F-to de 1905]
En 1905 estis 2769 Fundamentaj vortoj. En 2014 estas - sekve de intertempaj oficialaj aldonoj - 4954 Fundamentaj vortoj (chi lasta esprimo "Fundamentaj" en la senco kontestata de la Akademio kaj malkontestata de Bernardo). Konsidere la fakton, ke ambau nombroj diferencas, kiel oni povas klarigi al mi, ke la Fundamento ne estis shanghita intertempe?

lagtendisto (Погледати профил) 10. октобар 2014. 17.22.03

Ambaŭ volumoj kune estu utila helpilo por instruistoj, progresintaj lernantoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ĝusta Esperanto.
PMEG jam plej sufiĉas al mi.

lagtendisto (Погледати профил) 10. октобар 2014. 17.32.48

akueck:Konsidere la fakton, ke ambau nombroj diferencas, kiel oni povas klarigi al mi, ke la Fundamento ne estis shanghita intertempe?
Nur bezonas kreii cifereca versio de malcifereca teksto. Poste ciferecajn tekstojn oni povas kompari tre facila.

Bernadox (Погледати профил) 11. октобар 2014. 11.26.38

spreecamper:
Ambaŭ volumoj kune estu utila helpilo por instruistoj, progresintaj lernantoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ĝusta Esperanto.
PMEG jam plej [legu ĝuste: i]tute[/i]] sufiĉas al mi.
Kiel klarigite en la Antaŭparolo al la 2a eld. de Sept. 2014, PMEG kaj Berlina Komentario havas malsamajn celojn kaj profilon. Ili suplementas sin reciproke:

"Ĉi tiu dua eldono de la Berlina Komentario - Parto Unua havas preskaŭ duoblan amplekson kompare al la unua. Multaj el la „eternaj“ diskutoj pri lingva ĝusteco de Esperanto jam estas traktata. Tamen BK I ne volas konkurenci kun la gvidaj gramatikoj PAG 1985 kaj PMEG 2013. Ili havas alian aliron, nome priskribas Esperanton, kiel ĝi – laŭ la impreso de iliaj aŭtoroj - fakte estas. Multloke ambaŭ gramatikoj ne severe distingas inter la diversaj gradoj de devigeco, kiun preskribas la Fundamento (oficiala, Akademia, Zamenhofa, antaŭfundamenta, postfundamenta, aliaj aŭtoroj), sed miksas la diversajn nivelojn. Same bedaŭrinde ankaŭ faras la Akademio, ekz. en OI 19 de 2012-07-13. BK kontraste klopodas konsekvence apliki la regulojn troveblajn en la Deklaracio pri la esenco de la esperantismo kaj la Antaŭparolo al la Fundamento. Pri multaj demandoj ĝi venas al samaj rezultoj, tamen kun pli Fundament-bazita argumentado."

Rujo (Погледати профил) 11. октобар 2014. 11.48.58

Sendube, tiu dialektika batalo inter iel malsimilaj doktrinoj (PMEG, BK, AdE) alportos bonan rezulton por la sana disvolviĝo de Esperanto. Mi avide legas viajn tezojn, instruojn, kaj kore dankas al vi.

Bernadox (Погледати профил) 11. октобар 2014. 11.53.24

spreecamper:Nur bezonas kreii cifereca versio de malcifereca teksto. Poste ciferecajn tekstojn oni povas kompari tre facila. [Legu ĝuste: i]Oni[/i] nur bezonas kreii ciferecan version de necifereca teksto. Poste la ciferecajn tekstojn oni ...]
Cifereca versio de la Vortaro Oficiala (VO t.e. Universala Vortaro de 1893 / 1905 [UV] kun la postaj Oficialaj Aldonoj (1909-2007) [OA]) ekzistas en la formo de la dua volumo de l' Berlina Komentario (BK II). Tiu laboro do jam estas farita.

Andreas ĝuste citis la nombrojn de la vortelementoj en UV kaj VO tiel, kiel ilin indikas la Akademio. Tiu ŝajne tiel preciza indiko tamen taŭgas nur kiel proksimuma valoro, ĉar la AdE ne donas difinon, kiujn elementojn ĝi kiel nombris. Ekzemploj:

- Aŭgust- persona nomo kaj nomo de monato - ĉu unu aŭ du vortoj?
- pik- emblemo en kartludo kaj tuŝi per akrapinta objekto - ĉu unu aŭ du vortoj?
- kalkan'um, buŝ'um - ĉu kunmetaĵoj aŭ memstare nombrindaj vortoj?
- kaj tiel same ankoraŭ multaj pliaj diskuteblaj elementoj

Serioze oni - kontraŭ la asertoj de la Akademio - povas nur paroli pri "iom malpli ol 5000", "preskaŭ 5000" aŭ io simila.

Bernadox (Погледати профил) 11. октобар 2014. 15.03.23

Rujo:Sendube, tiu dialektika batalo inter iel malsimilaj doktrinoj (PMEG, BK, AdE) alportos bonan rezulton por la sana disvolviĝo de Esperanto. Mi avide legas viajn tezojn, instruojn, kaj kore dankas al vi.
Dankon, Rujo. Pri tio mi kompreneble ĝojas. Ekzemplo pri la malsamaj aliroj al unuopaj detal-demandoj estas en BK I, p. 211:

653 - 5. La formoj gepatro, geedzo k.t.p. (kombino de ge- kun o-formo) laŭ la difinoj en UV kaj FE 36 estas laŭnorme ĝustaj, sed ili ne havas la sencon celitan de „iu ajn el la individuoj de malsamaj seksoj“. Laŭ R 11 "gepatro" signifas „patro de ambaŭ seksoj“ aŭ „gea patro“, „patro karakterizita de ambaŭ seksoj“, „ambaŭseksa patro“, „hermafrodita patro“ (kio en zoologia senco ĉe homoj ne ekzistas). Tion pretervidas PMEG 38.3.6:

„Tia uzo [ge- plus –o, gepatro, geedzo] tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ĝin nelogika kaj neregula. Tiaj vortoj estas tamen kompreneblaj kaj povas esti utilaj. La estonteco montros, ĉu ili akceptiĝos“.

La kriterioj „komprenebla“ kaj „utila“ pro siaj mankanta rekta aplikeco (unue necesas difini „kompreneblaj kaj utila por kiu, en rilato al kio?“) estas eksterfundamentaj. Temas pri regulo nova en la senco de A 8, A 10.4, A 9 (efektiva neceseco), kiu celas suplementi R 11.

Bernadox (Погледати профил) 11. октобар 2014. 15.19.37

Bernadox:Ekzemplo pri la malsamaj aliroj al unuopaj detal-demandoj estas en BK I, p. 211:
Kaj simile ankaŭ la tuj sekvanta marĝena numero:

------
654 - 6. Formoj kiel „geeduki“, „gedormi“, „gebani“ (ekz. laŭ PIV 2005 kaj PAG 419.rim. II) k.t.p. (ge- kun i-formo) celas „kune eduki knabojn kaj knabinojn“, „komuna / kuna dormado / banado de geknaboj“. Tion sencon ili ne havas laŭ R 11, ĉar verboj nek havas naturan (aŭ metaforan) sekson, nek ekzistas pluraj seksoj de verboj. Kontraŭ tio, kion asertas PIV kaj PAG, ili estas kontraŭnorma, malĝusta Esperanto.[pn] Laŭregulaj estas la formoj gee eduki, gee dormi, gee bani aŭ gea edukado (edukado por ambaŭ seksoj kune), gea dormado (kundormado), gea banado.

[pn] Ankaŭ PMEG nur malrekomendas ilin: „Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe.“
------

La ĉefa diferenco do estas: PAG, PIV, PMEG priskribas ion, "kion oni foje renkontas", sed ofte ne klare diras, ĉu iu uzo estas fundamentkonforma aŭ ne. Ili ofte ne respondas la demandon "ĉu tio estas ĝusta aŭ malĝusta?".

BK ĉiam deiras de la Fundamentaj tekstoj, precipe la reguloj de la Antaŭparolo, kaj klopodas veni al juĝo pri "ĝusta aŭ malĝusta", "rekomendinda aŭ malrekomendinda".

Вратите се горе