Aller au contenu

La revivigo de la kornvala lingvo

de Bruso, 9 octobre 2014

Messages : 6

Langue: Esperanto

Bruso (Voir le profil) 9 octobre 2014 17:40:53

Interesa artikolo pri la revivigo de la kornvala lingvo:

La Kornvala
La revivigantoj de la kornvala ne havis facilan taskon. La tuta konservita literaturo ampleksis nur ĉirkaŭ 140 000 vortojn, kaj en tiu literaturo mankis multaj gravaj vortoj. Multajn vortojn kaj eĉ verboformojn oni devis reinventi surbaze de analogioj kun la bretona aŭ la kimra. Cetere la skribado de la kornvala neniam estis normigita, do oni frontis amason da diversaj literumoj de la sama vorto, kaj pri la ĝusta prononcado oni ne povis esti certa. Ĉar la kornvala plej longe konserviĝis en la ekstrema okcidento, retiriĝante tien dum sia historio, la diversaj periodoj de la lingvo respondas ankaŭ al diversaj lokoj, eventuale al diversaj regionaj prononcmanieroj, pro kio la analizo kaj rekonstruo estas eĉ pli komplika.
Elstara inter la unuaj revivigantoj estis Henry Jenner [henri ĝene], kiun oni nomis patro de la kornvala revivigo, kaj kiu en 1904 eldonis manlibron pri la lingvo. Lin sekvis Robert Morton Nance [robat moton nans] kaj A.S.D. Smith [smif], kiuj gvidis kursojn kaj faris vortarojn (1934/1938), per kiuj ili normigis la literumon kaj kreis Unuigitan Kornvalan (Kernewek Unyes [kérneŭek unjes]). Oni diras, ke Nance ankaŭ instruis la lingvon al sia filino.

ĉevino (Voir le profil) 11 octobre 2014 20:47:25

La plej simila al la kornvala lingvo estas la bretona lingvo, kiu ankoraŭ estas parolata kaj kies apogeo laŭ la nombro de parolantoj estis je la komenco de la XXa jarcento. Mi supozas ke la revivigantoj de la kornvala elĉerpis el ĝi parton de kornvalaj vortoj ĉar tiuj du lingvoj estis praktike unu sama lingvo norde kaj sude de la "Bretona Maro" (Mor Breith)... Ankaŭ en la sudo de Bretonio estis iama kornavala reĝolando kies ĉefurbo estis Kemper (Quimper), esperante "kunfluo"...

pikachuu93 (Voir le profil) 11 octobre 2014 23:38:36

Mi naskiĝis en kornvalo kaj loĝis tie dum 18 jaroj. Mi volis lerni la lingvon sed mi neniam renkontis iu kiu sciis ĝin. En kornvala lernejo oni lernas pri la kornvala lingvo sed oni, nun, ne povas lerni ĝin. Kornvalo kaj kornvala historio tre interesas min, do mi vere esperas ke la kornvala lingvo revivigas!

ĉevino (Voir le profil) 12 octobre 2014 08:27:39

pikachuu93:Mi naskiĝis en kornvalo kaj loĝis tie dum 18 jaroj. Mi volis lerni la lingvon sed mi neniam renkontis iu kiu sciis ĝin. En kornvala lernejo oni lernas pri la kornvala lingvo sed oni, nun, ne povas lerni ĝin. Kornvalo kaj kornvala historio tre interesas min, do mi vere esperas ke la kornvala lingvo revivigas!
Kernow, Onan Hag Oll !
Me ne vidn cewsel Sawznek !

https://www.youtube.com/watch?v=M0I9_mTX0lg

Terurĉjo (Voir le profil) 12 octobre 2014 09:35:02

laŭ mi la agado pri la revivigo estas simpla hobio, ŝatokupo, ne bezonata de iu, krom la agantoj.
ja ĉiuj komprenas, ke neniu parolos kaj uzos tiun ĉi lingvon, kiam ekzistas multe pli oportuna, kutima kaj tutmonde uzata lingvo - la angla.
ŝajne, nur hebreoj en Israelo sukcesis revivigi lingvon. sed la novfondita lando akre bezonis komunan lingvon, dum Kornvolo tiun tute ne bezonas.

pikachuu93 (Voir le profil) 12 octobre 2014 15:24:41

La kimra lingvo ankaŭ revivigis kaj en kimra lenejo oni devas studas ĝin! Nun, la kimra lingvo estas utila en Kimrujo ĉar multaj homoj parolas ĝin. Sammaniere en Kornvalo se multaj homoj studus la konvalan do eble ĝi utiliĝus. Mi ankaŭ pensas ke la neceseco de lingvo kaj, kiom da homoj parolas ĝin, ne samas. Ekzemple, la lingvo estas parto de la historio kaj kulturo de mia niskiĝejo. Mi ne volas ke la lingvo estos perdita.

Retour au début