Pesan: 6
Bahasa: Esperanto
Bruso (Tunjukkan profil) 9 Oktober 2014 17.40.53
La Kornvala
La revivigantoj de la kornvala ne havis facilan taskon. La tuta konservita literaturo ampleksis nur ĉirkaŭ 140 000 vortojn, kaj en tiu literaturo mankis multaj gravaj vortoj. Multajn vortojn kaj eĉ verboformojn oni devis reinventi surbaze de analogioj kun la bretona aŭ la kimra. Cetere la skribado de la kornvala neniam estis normigita, do oni frontis amason da diversaj literumoj de la sama vorto, kaj pri la ĝusta prononcado oni ne povis esti certa. Ĉar la kornvala plej longe konserviĝis en la ekstrema okcidento, retiriĝante tien dum sia historio, la diversaj periodoj de la lingvo respondas ankaŭ al diversaj lokoj, eventuale al diversaj regionaj prononcmanieroj, pro kio la analizo kaj rekonstruo estas eĉ pli komplika.
Elstara inter la unuaj revivigantoj estis Henry Jenner [henri ĝene], kiun oni nomis patro de la kornvala revivigo, kaj kiu en 1904 eldonis manlibron pri la lingvo. Lin sekvis Robert Morton Nance [robat moton nans] kaj A.S.D. Smith [smif], kiuj gvidis kursojn kaj faris vortarojn (1934/1938), per kiuj ili normigis la literumon kaj kreis Unuigitan Kornvalan (Kernewek Unyes [kérneŭek unjes]). Oni diras, ke Nance ankaŭ instruis la lingvon al sia filino.
ĉevino (Tunjukkan profil) 11 Oktober 2014 20.47.25
pikachuu93 (Tunjukkan profil) 11 Oktober 2014 23.38.36
ĉevino (Tunjukkan profil) 12 Oktober 2014 08.27.39
pikachuu93:Mi naskiĝis en kornvalo kaj loĝis tie dum 18 jaroj. Mi volis lerni la lingvon sed mi neniam renkontis iu kiu sciis ĝin. En kornvala lernejo oni lernas pri la kornvala lingvo sed oni, nun, ne povas lerni ĝin. Kornvalo kaj kornvala historio tre interesas min, do mi vere esperas ke la kornvala lingvo revivigas!Kernow, Onan Hag Oll !
Me ne vidn cewsel Sawznek !
https://www.youtube.com/watch?v=M0I9_mTX0lg
Terurĉjo (Tunjukkan profil) 12 Oktober 2014 09.35.02
ja ĉiuj komprenas, ke neniu parolos kaj uzos tiun ĉi lingvon, kiam ekzistas multe pli oportuna, kutima kaj tutmonde uzata lingvo - la angla.
ŝajne, nur hebreoj en Israelo sukcesis revivigi lingvon. sed la novfondita lando akre bezonis komunan lingvon, dum Kornvolo tiun tute ne bezonas.
pikachuu93 (Tunjukkan profil) 12 Oktober 2014 15.24.41