Aller au contenu

Vortotraduko

de BeRReGoN, 24 décembre 2007

Messages : 17

Langue: Esperanto

BeRReGoN (Voir le profil) 26 décembre 2007 06:55:31

Interesa!

Mi nekonas tiujn ĉasskiojn.

Neĝpaŝiloj en Kebekio estas "raquettes" aŭ "raquettes à neige", laŭvorte "rakedoj" aŭ "neĝrakedoj". Mi pensas ke tio neklaras por nefranclingvanoj. ridulo.gif

sergejm (Voir le profil) 27 décembre 2007 08:26:55

Rakedo estas 'plata pilkoĵetilo el interplektitaj ŝnuroj' (laŭ ReVo, PIVon mi ne havas).
Ankaŭ ekzistas montoskioj, akvoskioj kaj aliaj specoj de skioj. Kia estas ilia diferenco de ordinaraj skioj - mi ne scias.
Se viaj neĝpaŝiloj estas speco de skioj (ili same havas fiksiloj!), do oni povas nomi ilin paŝskioj, sed neĝpaŝiloj/neĝmarŝiloj ŝajnas esti pli taŭga vorto. Mi nur ne scias kiun radikon estas pli bone uzi - ReVo donas saman tradukon al 'paŝi' kaj 'marŝi', sed aldonas al 'marŝi' militan signifon.
Sledo kun motoro oni povas nomi motorsledo.
Rusa '-ĥod' povas esti tradukata kiel '-paŝilo' nur en fabelaj botoj-rapidpaŝiloj.

horsto (Voir le profil) 28 décembre 2007 18:38:45

Terurĉjo:Mie, per skioj oni povas GLUTI tra la neĝo, ...
Mi esperas ke vi ne vere faras tion, eble vi glitas? Ĉu ankaŭ sur rusa klavaro la du literoj estas unu apud la alia?

sergejm (Voir le profil) 29 décembre 2007 07:22:25

Rusaj klavaroj por modernaj havas nigrajn latinajn literojn en ordo QWERTY kaj ruĝajn cirilajn literojn en ordo ЙЦУКЕНГ. Komputilo ISKRA-1030(eble mi eraras en numero) havis ambaŭ latinajn kaj cirilajn literojn en ordo JCUKENG/ЙЦУКЕНГ, sed tio estis ne oportune.
Sed mi ne pensas, ke Terurĉjo preseraris - li uzas neĝon anstataŭ malvarmigilo por ekonomi elektron (verŝajne elektrokompanio Nokta Patrolo plialtigis prezojn) kaj elprenas manĝaĵojn el neĝo per skioj.

horsto (Voir le profil) 3 janvier 2008 18:31:45

Terurĉjo:
horsto, vi pravis, mi simple mistajpis, ĉar ambaŭ literoj "U" kaj "I" troviĝas sur mia (interalie, samkiel sur ĉies) klavaro apude.
krome, mi ne ŝatas manĝi neĝon. mi ĝenerale ĝin ne ŝatas. mi preferas sablon de tropikaj plaĝoj.
sergejm ja antaŭe jam provis priskribi la rusan klavaron, sed mi ne bone komprenis, mi neniam vidis ĝin. Ĉu sur ĉiu klavo estas nigra latina kaj ruĝa cirila litero aŭ ĉu la latinaj kaj cirilaj literoj havas po propajn klavojn?
Terurĉjo:
(interalie, samkiel sur ĉies) klavaro
Mi iam provis uzi francan klavaron de kolego sed preskaŭ ĉiu litero havas malsaman lokon kompare al germana aŭ angla klavaro.

sergejm (Voir le profil) 4 janvier 2008 16:52:38

Nigraj literoj sur la rusa klavaro estas samloke
kiel sur la usona. Rusa alfabeto havas 33 literojn kontraŭ 26 latinaj, do ili okupas ankaŭ klavojn kun '[', ']', ';', '\'', ',', '.', '`'.
Se vi povas legi rusajn literojn, jen estas ordo
de rusa klavaro:
`ё 1! 2" 3№ 4; 5% 6: 7? 8* 9( 0) -_ =+
Qй Wц Eу Rк Tе Yн Uг Iш Oщ Pз [х ]ъ
Aф Sы Dв Fа Gп Hр Jо Kл Lд ;ж 'э
Zя Xч Cс Vм Bи Nт Mь ,б .ю /.

Por spekti klavarojn de diversaj lingvoj vi povas meti en vian KDingon VivaKD'on (LiveCD) de UBUNTU aŭ alia Linukso kaj elekti klavarojn en ĝi. UBUNTU havas ankaŭ Esperantan klavaron.

horsto (Voir le profil) 4 janvier 2008 18:41:48

sergejm, dankon por viaj klarigoj. Mi supozas ke vi povas daŭre ŝalti de latina al cirila kaj ree, ke vi ne bezonas premi 2 klavojn samtempe, se vi volas selekti cirilan (latinan) literon, same kiel faras la CapsLock klavo sur angla klavaro por majuskla kaj minuskla literoj.
Mi ankaŭ gojas ke mi trovas ĉi tie alian uzanton de linukso. Ankaŭ mi uzas ĝin kaj vi pravas, mi povus mem eltrovi la lokon de litero sur klavaro, sed mi ne pensis pri tio. Mi uzas la KDE programaron (kiu estas la Esperanta vorto por desktop?) kaj tiu eĉ ebligas selekti alialandan klavaron per softvaro.

Retour au début