Al la enhavo

Ĉu meza H en Esperanto?

de m_v, 2014-oktobro-13

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-14 20:57:23

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2014-oktobro-14 21:39:02

@Bernardox : Mi vere ne estas sufiĉe sperta por diskuti kun vi pri la teorio, sed viaj ekzemploj atentigas min.
finno, Buddo
Ĉu vi konas tion : ĝemineco ?
Kiam mi renkontas duoblajn konsonantojn, mi kiel plej eble insistas sur ĝi, prononcante ĝin pli longe, por aŭde sciigi ke la litero troviĝas dufoje en la teksto. Ekzemple, pri "Interreto", mi provas prononci la 'r'-on vibrigante la langon pli daŭre ol kutime. Mi scias ke tio ne estas regulo, sed... ĉu tio ne sufiĉus ?
arkitekturo, kemio
Jes, sed de OA 8 (1974) apud monarĥio nun estas oficiala monarkio. Tiukaze la Ak. reagis eĉ per oficialigo, en aliaj kazoj nur per malrekomendo. La celo estas la sama: malpliigi prononcproblemojn por multaj esperantistoj.
Mi bedaŭras ke oni rekomendas ne plu uzi la litero 'ĥ'. Mi trovas ĝin interesa kaj bela. Plie, ĝi estas neforlasebla (pro "horo", "ĥoro" kaj "koro", bone konataj), do tiu decido igas ĝin ankoraŭ pli malofta, do ankoraŭ malpli facila...

Fine, mi miras pro la fakto ke oni tiel facile juĝas pri la laŭdire problemigaj prononcaĵoj, kvankam ekzistas ankoraŭ multaj popoloj kiuj ne engaĝiĝis en la internacia lingvo. Ĉu oni ne devus pacienci ĝis arablingvanoj, svahillingvanoj, keĉulingvanoj ktp. daŭre eniru Esperanton, antaŭ ol decidi pri kio malfacilas ?

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2014-oktobro-14 21:58:26

"Bernardox": Jam nur tio montras, ke la esperantigo "Tehrano" ne permesas rekte apliki R 9. La idealo estas, ke mi povas ĝuste legi ĉiun vorton en Esperanto, eĉ se mi ne scias, kion ĝi signifas kaj neniam antaŭe vidis ĝin, ĉu? Aŭ ĉu tiu bildo estas tro naiva kaj mi viktimo de la verda propagando?
Laŭ mia vidpunkto de lernanto, ĉio ĉi estas muŝbugrado.
Teh_ra_no
Te_hra_no
En la du kazoj, oni aŭdas ĉiujn literojn.

Eble mi ne estas sufiĉe strikta. Sed se vi estas naiva, mi estas kvazaŭ tri-semajnaĝa kuniklo.

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-14 23:02:27

Bernadox:
Kirilo81:
nornen:Te·hra·no.
Interese, mi segmentis kaj elparolis Teh·ra·no.
okulumo.gif Jam nur tio montras, ke la esperantigo "Tehrano" ne permesas rekte apliki R 9. La idealo estas, ke mi povas ĝuste legi ĉiun vorton en Esperanto, eĉ se mi ne scias, kion ĝi signifas kaj neniam antaŭe vidis ĝin, ĉu? Aŭ ĉu tiu bildo estas tro naiva kaj mi viktimo de la verda propagando?
La sama okazas kun ekster. Iuj emas prononci eks-ter (ekz parolantoj de lingvoj kiuj ne permesas malpuran s), aliaj ek-ster (...kiuj ja permesas ĝin). Mi ne vidas problemon ĉi tie.

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-15 01:39:20

Simon_Gauvain:(...)Mi bedaŭras ke oni rekomendas ne plu uzi la litero 'ĥ'. Mi trovas ĝin interesa kaj bela. Plie, ĝi estas neforlasebla (pro "horo", "ĥoro" kaj "koro", bone konataj), do tiu decido igas ĝin ankoraŭ pli malofta, do ankoraŭ malpli facila...(...)
La litero ĥ jam estas anstataŭita per k en preskaŭ ĉiuj kazoj (kemio, kirurgo, anarkio, arkaiko ktp...)

Restas ĥoro, kiun iuj jam anstataŭas per koruso...

Kompreneble la forigo de ĥ povas krei mankon je transskribo de alilingvaj vortoj, ĉefe personaj kaj geografiaj, kiaj Ĉeĥov, Kazaĥstan...

Bernadox (Montri la profilon) 2014-oktobro-15 05:07:40

nornen:La sama okazas kun ekster. Iuj emas prononci eks-ter (ekz parolantoj de lingvoj kiuj ne permesas malpuran s), aliaj ek-ster (...kiuj ja permesas ĝin). Mi ne vidas problemon ĉi tie.
Sed pri tiu demando ni havas plurajn modelojn en FE 2-4:

Jús-ta [FE 1.15]. Kés-to [FE 1.16] Sis-té-mo [FE 3.4]. Vés-to [FE 3.6]. Véŝ-to [FE 3.6]. (tie mi ĉesis serĉi).

Do la prononco "ek-ster" simple estas malideala kaj estu laŭeble "eks-ter".

Bv. noti ankaŭ, ke la formo Teherano troveblas jam en 1908 (Rhodes en-eo, p. 528) kaj estas la sola, kiun registras PIV 1970 (kaj surbaze de ĝi plej multaj vortaroj eo-xy). La rompo de la tradicio venis nur per PIV 2002.

Bernadox (Montri la profilon) 2014-oktobro-15 05:15:48

ĉevino:Restas ĥoro, kiun iuj jam anstataŭas per koruso...
Ĝuste; cetere laŭ propono de Zamenhof el 1906 (!). La ĥ-k-diskuto komenciĝis jam ĉ. la jaro 1900 (aŭ eble jam 1894, mi ne plu memoras). Post ĉ. 75 jaroj la Ak. fine reagis. Do certe neniel facilanima paŝo okulumo.gif. Sed pri tiu klasika diskuto kun la diversaj Lingvaj Respondoj de Z oni povas facile mem legi en BK I.

Bernadox (Montri la profilon) 2014-oktobro-15 05:27:18

Simon_Gauvain:Fine, mi miras pro la fakto ke oni tiel facile juĝas pri la laŭdire problemigaj prononcaĵoj, kvankam ekzistas ankoraŭ multaj popoloj kiuj ne engaĝiĝis en la internacia lingvo. Ĉu oni ne devus pacienci ĝis arablingvanoj, svahillingvanoj, keĉulingvanoj ktp. daŭre eniru Esperanton, antaŭ ol decidi pri kio malfacilas ?
Laŭ mi la respondo de Z el 1906 daŭre estas ĝusta:

"Al tiuj esperantistoj [304] mi ripetas kaj neniam ĉesos ripetadi la sekvantan tre gravan regulon: memoru ĉiam, ke Esperanto devas sin alkonformigi ne al la gustoj de ĝiaj flankaj rigardantoj, sed al la oportuneco de ĝiaj efektivaj uzantoj! [„Cirkulera Letero al la Membroj de la Esperantista Lingva Komitato pri Neologismoj“ de 1906-11-22, OV p. 304, ankaŭ en BK I, ĉap. C.V. - Antaŭparolo].

Bernadox (Montri la profilon) 2014-oktobro-15 05:49:41

nornen:Eble rilata.
Jes, amuze kaj interese. Kiel sudokcidentgermano, kiu emas al molaj konsonantoj, por mi la s/z-paroj estas aparte malfacilaj (roso sur rozo, pezi / pesi k.t.p.), sed vidu jam tie: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/235972

akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-15 14:22:08

ĉevino:
Restas ĥoro, kiun iuj jam anstataŭas per koruso...
En iu venonta Esperanto-arangho mi do trovos chekojn anstatau chehhojn
$-)

Reen al la supro