Al la enhavo

Planlingvoj, ke havas aktivajn parolantojn

de Bruso, 2014-oktobro-15

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Bruso (Montri la profilon) 2014-oktobro-15 23:32:23

Tiu ĉi estas (kompleta?) listo de planlingvoj kun aktivaj komumunoj de parolantoj:

https://conlang.org/lcs_resources.pdf

Esperanto
Ido
Interlingvo
Klingona
Loĵbano
Kvenja
Sindara
Tokipono
Volapuko

Ĉu iu ajn konas aliajn?

kmin25 (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 04:37:59

Planlingvoj estas ĉiam mirindaj por mi. Kiel estas la aktiveco de ili nuntempe? Kaj kie mi povas koni la parolantojn?

Oijos (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 08:22:11

Volapuko ne havas aktivan komunumon de parolantoj. Nur demandu la ĉefon.

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 12:57:53

Planlingvoj, kiuj havas aktivajn parolantojn.
Planlingvoj havantaj aktivajn parolantojn.

Rujo (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 13:30:17

Ŝajnas ke lingvoj estas havaĵoj, ĉu ne? Do,
Planlingvojn, kiuj havas aktivaj parolantoj.
Planlingvojn havantaj aktivaj parolantoj.
Eble metafore oni povas diri alimaniere.

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 13:36:02

Ĉu krude ĉu metafore, "ke" ĉi-tie estas malgramatike kaj sensence! (Ĝi estas influate de iuj gentaj lingvoj kiuj en iuj kazoj ne distingas "ke" disde "kiu"...)

Oni povas diri ankaŭ kaj eble pli simple (tamen ne tiom klare) "planlingvoj kun aktivaj parolantoj"...

Rujo (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 14:34:30

La leksika kaj sintaksa funkcioj de "ke" kaj "kiu" estas tre malfacile komprenataj de la portugallingva komunumo, ĉefe de la denaskaj parolantoj. Eble, nelatindevenaj alilandanoj, lernante la portugalan, superigas tian malfacilaĵon, tute senĝene.

utku (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 18:33:02

Bruso:...
Ĉu iu ajn konas aliajn?
Ekzistas kelkaj dek (bone aŭ malbone) parolantoj de Lidepla.

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 18:42:17

Rujo:La leksika kaj sintaksa funkcioj de "ke" kaj "kiu" estas tre malfacile komprenataj de la portugallingva komunumo, ĉefe de la denaskaj parolantoj. Eble, nelatindevenaj alilandanoj, lernante la portugalan, superigas tian malfacilaĵon, tute senĝene.
Mi dirus ke ĉefe brazilaj "luzofonoj", kiuj eldiras frazojn kiajn:

Esta é a escola que eu estudei [neeldirite "nela"] > Tiu estas la lernejo ke/kiun mi studis ["en ĝi"]...

Anstataŭ la regula:

Esta é a escola na qual estudei > tiu estas le lernejo en kiu mi studis...

"Que" efektive povas esti uzata por ambaŭ "ke" kaj "kiu" sed ne ĉiam, kaj kiam bone uzata ne konfuzeble...

Tiun malfacilecon ili renkontas ankaŭ pri la hispana, franca, itala kaj ceteraj...

Bruso (Montri la profilon) 2014-oktobro-17 00:27:05

utku:
Ekzistas kelkaj dek (bone aŭ malbone) parolantoj de Lidepla.
Ha, jes. Mi forgesis pri Lidepla.

Dankon.

Mi ĉiam pensis ke Babm estis interesa. Sed "ŝajne ĝi neniam gajnis adeptojn," laŭ Vikipedio.

Ho ve.

Reen al la supro