Kial landoj estas plejofte simetriaj?
de Altebrilas, 2014-oktobro-16
Mesaĝoj: 11
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 08:49:07
Ĉu tio estas hazardo? Iluzio pro la funkciado de nia cerbo? aŭ ĉu ekzistas alia klarigo pri tiu fenomeno?
sergejm (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 09:13:19
Altebrilas:Rigardante mondan mapon, min mirigis iu afero: la plejparto de la landoj aspektas kvazaŭ simetriaj: Francio, Hispanio, Portgalio, Britio (krom Nordirlandio), Germanio, Australio...Mi ne vidas troan simetrion.
Via reĝo Ludoviko, mi ne memoras lian nombron, volis etendi Francion ĝis "naturaj" limoj, kiujn ĝi nun havas.
Romia Imperio havis naturan nordan limon laŭ Rejno kaj Danubo: pli norde ne kreskis vinbero, kaj Germanoj drinkis bieron. Kiam Romianoj provis konkeri Germanion, Germanoj ili forpelis.
Altebrilas (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 14:58:56
http://fr.wikipedia.org/wiki/Pr%C3%A9_carr%C3%A9 (bedaŭrinde en la franca)
Povas esti. Sed la sama fenomeno okazas ankaŭ pri insuloj: Britio, Aŭstralio, kaj eĉ Afriko (kun oblikva akso). Tio do ne dependas nur de politikaj aŭ militaj konsideroj.
dobri (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 17:16:09
Altebrilas (Montri la profilon) 2014-oktobro-16 23:01:31
dobri:Kiam vi prenos mapon kun pli detala skalo, tiam fakte neniu lando estas simetria.Tion ankaŭ mi konstatis, sed tio, kio tiklis min, estas kial tio okazas je maldetala skalo.
ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 16:00:53
Fischbeck (Weser) en Germania
estas preskaŭ simetria.
Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 22:14:01
Altebrilas:Ĉu tio estas hazardo? Iluzio pro la funkciado de nia cerbo? aŭ ĉu ekzistas alia klarigo pri tiu fenomeno?Mi pensas, ke temas precipe pri la dua el viaj proponoj: Nia cerbo kapablas trovi preskaŭ-simetrion ĉie. Ekzistas pluraj tipoj de simetrio (rotacia, spegula, kaj iaj kvazaŭ-simetriaĵoj), kaj oni ankaŭ povas mem elekti kie estu la akso. Do oni havas multajn eblojn.
Ĉu Namibio estas simetria? Se oni metas la akson kvazaŭ tra la Kapriva strio, ĝi kvazaŭ dividas la plejparto de la lando, farigante du samgrandaj partoj, kiuj estas kvazaŭ samformaj. Ĉu ne?
Sed mi kredas ankaŭ, ke lando, kiu ne aspektas evidente simetria, ofte incitis malamikajn najbarajn reĝoj ataki por forigi tiujn partojn, kiuj elstaris. Kaj elstaraĵoj estis malfacile defendeblaj. Sen elstaraj partoj ĉio iĝas simetria.
Antaŭ la dua mondmilito Finnlando aspektis pli simetria ol nun, laŭ finnlanda opinio. Ĝi havis du brakojn. Sed eble iuj taksis ĝian kapon kiel dua brako?
lagtendisto (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 23:00:28
Altebrilas:Rigardante mondan mapon, min mirigis iu afero: la plejparto de la landoj aspektas kvazaŭ simetriaj: ...Mi supozas, ke tre signifa vojoj de flua akvo stampis konturon de homa koloniado. Ekzemple en Mezepoko, flua akvo enhavis multajn de funkcioj. Ekzemple laksigo, transporto, forzorgo de kaj rubo kaj nepurigitaj fekaĵoj, k.t.p.
Altebrilas (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 17:21:28
Rugxdoma:La strio de Kaprivo estas afero tute artefarita, kiu obeas al alia logiko. Vidu tion:
Ĉu Namibio estas simetria? Se oni metas la akson kvazaŭ tra la Kapriva strio, ĝi kvazaŭ dividas la plejparto de la lando, farigante du samgrandaj partoj, kiuj estas kvazaŭ samformaj. Ĉu ne?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Patotenilo_%28geograf...
Altebrilas (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 21:33:47
ratkaptisto:Mia vilaĝoMi provi vidi ĝin en Guglo-mapoj, sed ne vidis la limojn...
Fischbeck (Weser) en Germania
estas preskaŭ simetria.