לתוכן העניינים

Kial landoj estas plejofte simetriaj?

של Altebrilas, 16 באוקטובר 2014

הודעות: 11

שפה: Esperanto

Altebrilas (הצגת פרופיל) 16 באוקטובר 2014, 08:49:07

Rigardante mondan mapon, min mirigis iu afero: la plejparto de la landoj aspektas kvazaŭ simetriaj: Francio, Hispanio, Portgalio, Britio (krom Nordirlandio), Germanio, Australio...

Ĉu tio estas hazardo? Iluzio pro la funkciado de nia cerbo? aŭ ĉu ekzistas alia klarigo pri tiu fenomeno?

sergejm (הצגת פרופיל) 16 באוקטובר 2014, 09:13:19

Altebrilas:Rigardante mondan mapon, min mirigis iu afero: la plejparto de la landoj aspektas kvazaŭ simetriaj: Francio, Hispanio, Portgalio, Britio (krom Nordirlandio), Germanio, Australio...
Mi ne vidas troan simetrion.
Via reĝo Ludoviko, mi ne memoras lian nombron, volis etendi Francion ĝis "naturaj" limoj, kiujn ĝi nun havas.
Romia Imperio havis naturan nordan limon laŭ Rejno kaj Danubo: pli norde ne kreskis vinbero, kaj Germanoj drinkis bieron. Kiam Romianoj provis konkeri Germanion, Germanoj ili forpelis.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 16 באוקטובר 2014, 14:58:56

Eble temis pri Ludoviko la 14a, kies ministro Vauban (fama pro liaj fortikaĵoj) parolis pri "kvadrata herbejo" (pré carré), t.e. facile defendebla teritorio.

http://fr.wikipedia.org/wiki/Pr%C3%A9_carr%C3%A9 (bedaŭrinde en la franca)

Povas esti. Sed la sama fenomeno okazas ankaŭ pri insuloj: Britio, Aŭstralio, kaj eĉ Afriko (kun oblikva akso). Tio do ne dependas nur de politikaj aŭ militaj konsideroj.

dobri (הצגת פרופיל) 16 באוקטובר 2014, 17:16:09

Kiam vi prenos mapon kun pli detala skalo, tiam fakte neniu lando estas simetria.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 16 באוקטובר 2014, 23:01:31

dobri:Kiam vi prenos mapon kun pli detala skalo, tiam fakte neniu lando estas simetria.
Tion ankaŭ mi konstatis, sed tio, kio tiklis min, estas kial tio okazas je maldetala skalo.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 24 באוקטובר 2014, 16:00:53

Mia vilaĝo

Fischbeck (Weser) en Germania

estas preskaŭ simetria.

Rugxdoma (הצגת פרופיל) 24 באוקטובר 2014, 22:14:01

Altebrilas:Ĉu tio estas hazardo? Iluzio pro la funkciado de nia cerbo? aŭ ĉu ekzistas alia klarigo pri tiu fenomeno?
Mi pensas, ke temas precipe pri la dua el viaj proponoj: Nia cerbo kapablas trovi preskaŭ-simetrion ĉie. Ekzistas pluraj tipoj de simetrio (rotacia, spegula, kaj iaj kvazaŭ-simetriaĵoj), kaj oni ankaŭ povas mem elekti kie estu la akso. Do oni havas multajn eblojn.
Ĉu Namibio estas simetria? Se oni metas la akson kvazaŭ tra la Kapriva strio, ĝi kvazaŭ dividas la plejparto de la lando, farigante du samgrandaj partoj, kiuj estas kvazaŭ samformaj. Ĉu ne?

Sed mi kredas ankaŭ, ke lando, kiu ne aspektas evidente simetria, ofte incitis malamikajn najbarajn reĝoj ataki por forigi tiujn partojn, kiuj elstaris. Kaj elstaraĵoj estis malfacile defendeblaj. Sen elstaraj partoj ĉio iĝas simetria.

Antaŭ la dua mondmilito Finnlando aspektis pli simetria ol nun, laŭ finnlanda opinio. Ĝi havis du brakojn. Sed eble iuj taksis ĝian kapon kiel dua brako?

lagtendisto (הצגת פרופיל) 24 באוקטובר 2014, 23:00:28

Altebrilas:Rigardante mondan mapon, min mirigis iu afero: la plejparto de la landoj aspektas kvazaŭ simetriaj: ...
Mi supozas, ke tre signifa vojoj de flua akvo stampis konturon de homa koloniado. Ekzemple en Mezepoko, flua akvo enhavis multajn de funkcioj. Ekzemple laksigo, transporto, forzorgo de kaj rubo kaj nepurigitaj fekaĵoj, k.t.p.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 29 באוקטובר 2014, 17:21:28

Rugxdoma:
Ĉu Namibio estas simetria? Se oni metas la akson kvazaŭ tra la Kapriva strio, ĝi kvazaŭ dividas la plejparto de la lando, farigante du samgrandaj partoj, kiuj estas kvazaŭ samformaj. Ĉu ne?
La strio de Kaprivo estas afero tute artefarita, kiu obeas al alia logiko. Vidu tion:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Patotenilo_%28geograf...

Altebrilas (הצגת פרופיל) 29 באוקטובר 2014, 21:33:47

ratkaptisto:Mia vilaĝo

Fischbeck (Weser) en Germania

estas preskaŭ simetria.
Mi provi vidi ĝin en Guglo-mapoj, sed ne vidis la limojn...

לראש הדף