ĉu la tempo ekzistas?
av baibaibibi, 19 oktober 2014
Meddelanden: 130
Språk: Esperanto
Lakiro (Visa profilen) 9 december 2014 18:00:39
ghibulo:Miaopinie ekzistas nur konscio kaj ĉioj restantaj (inkluzive tempo) estas nur imagaĵoj de tiu ĉi konscio.ghibulo, kion vi povas argumenti pri lumo de malproksima stelo, kiu delonge ne radias? Povas esti ĝi jam ne ekzistas. Sed ni vidas ĝin. Ĉu tio ne pruvas la ŝangojn en la tempo?
Ĉu ni imagas malproksiman stelon?
ghibulo (Visa profilen) 9 december 2014 19:33:04
Lakiro:ghibulo, kion vi povas argumenti pri lumo de malproksima stelo, kiu delonge ne radias? Povas esti ĝi jam ne ekzistas. Sed ni vidas ĝin. Ĉu tio ne pruvas la ŝangojn en la tempo? Ĉu ni imagas malproksiman stelon?Vi tute pravas, Lakiro... tio pruvas la ŝanĝojn en la tempo, sed ne pruvas, ke tempo, la stelo kaj la lumo estas ion pli, ol imagaĵo de la Konscio. Vi povas en via sonĝo ankaŭ vidi iun mordvundatan personon de iu hundo, sed tio ne pruvas, ke la persono kaj la hundo vere ekzistas.
Frano (Visa profilen) 9 december 2014 20:26:09
ghibulo:Miaopinie ekzistas nur konscio kaj ĉioj restantaj (inkluzive tempo) estas nur imagaĵoj de tiu ĉi konscio.ĉu vi pensas ke ekzistas nur unu konscio, aŭ multaj diversaj konscioj (via, mia, k.t.p.)?
ghibulo (Visa profilen) 9 december 2014 23:35:37
Frano:Nur unu Konscio... diverseco estas nur imagaĵo... simile al tempo aŭ ceteraj objektoj
ĉu vi pensas ke ekzistas nur unu konscio, aŭ multaj diversaj konscioj (via, mia, k.t.p.)?
Lakiro (Visa profilen) 10 december 2014 16:14:34
Tamen, ekspliku kial vi ne imagis ĝin pli frue, ol mi ĝin skribis? Tio pruvas ekziston de la tempo. Vi ne povas imagi ion en nia mondo antaŭe. Dekomence devas okazi ajna evento kaj vi ĝin ekvidos, ekaŭdos, eksentos. Nur post la okazo de iu evento. Tio pruvas ekziston de la tempo.
Sed sonĝo ne havas iun rilaton al konkretaj objektoj kaj eventoj en la mondo. Mi povas imagi belulinon en mia sonĝo, tamen ŝin ne povas imagi vi. Via belulino estas tute alia. En realeco ĉiu el ni povas ekvidi en la ĉielo "Grandan ursinon" diverstempe. Tio pruvas, ke ĉiu vidas ĝin reale, sen imago. Kiam iu rakontas pri "granda ursino", alia aŭskultanto interesiĝas kaj rigardas supren kaj trovas la konstelacion. Trovas post ies rakonto. Post! Signifas, la tempo kaj objektoj ekzistas ekster nia konscio. Ĉu ne?
ghibulo (Visa profilen) 10 december 2014 17:37:26
Lakiro (Visa profilen) 10 december 2014 18:46:51
ghibulo:Diru al mi, Lakiro, kion vi estas? Kiel rigardas vi sin mem? El viaj vortoj mi supozas, ke vi rigardas sin kiel kunaĵo de korpo + de pensoj + de emocioj + de memoro... aŭ mi iel misis? Bonvolu ne koleru, ke mi laŭŝajne parentezumas, sed mi ne scias, kiel ekspliki mian opinion al via demando pli rekte kaj klare ol per diskutado.Oooo!


Nun ni venis al la demando: Ĉu estado difinas konscion aŭ male - konscio estadon?
Mi kredas unuecon de la kontraŭaĵoj


ghibulo (Visa profilen) 10 december 2014 19:19:52
Lakiro:Ĉu vi povas aserti, ke sen unu el tiuj 'aldonaĵoj' vi jam ne ekzistus? Komprenu min... al tiuj aldonaĵoj ne apartenas ekzemple via brako, ĉar vi povus rigardi sin kiel Lakiro ankaŭ sen ĝi. Ĉu vi povus akcepti, ke vi estas tion, kion oni jam ne povas distingi disde vi? Kio estas tio?
...mi estas ajna substanco+spirito+multe da aliaj aldonaĵoj.
Frano (Visa profilen) 11 december 2014 13:35:18
ghibulo:Ni supozu ke ekzistas nur unu realo – Konscio.Frano:ĉu vi pensas ke ekzistas nur unu konscio, aŭ multaj diversaj konscioj (via, mia, k.t.p.)?Nur unu Konscio... diverseco estas nur imagaĵo... simile al tempo aŭ ceteraj objektoj
Ĉar ne ekzistas io alia, do Konscio povas konscii nur sian realon - sin mem.
La produkto de tiu mem-konscio estas imagaĵo - nia Universo: diverseco, tempo, spaco, objektoj, individuaj konscioj.
Tiuj individuaj konscioj perceptas aliajn imagaĵojn kaj erare pensas ke tio estas vera realo.
Pensoj de individuaj konscioj ankaŭ estas imagaĵoj, sed pli malrealaj ol imagaĵoj kreitaj de Konscio.
Ĉu vere?
Tamen ni povas ankaŭ supozi ke Konscio estas nur la imagaĵo de iu Superkonscio. Superkonscio estas la imagaĵo de Supersuperkonscio, k.t.p., k.t.p. Kaj la realo por iu nivelo estas nur la imagaĵo de pli alta nivelo. Do ne estas fundamentaj diferencoj inter realo kaj imagaĵo, kazo nur en la grado. Je mia nivelo de imagaĵo-realo (kiun mi preferas nomi simple “vivo”) diverseco, tempo, spaco, objektoj, individuaj konscioj estas realaj, kaj ne grave ke por iu alia imagaĵa nivelo (unu el malfinia aro) ili estas nur imagaĵoj.
baibaibibi (Visa profilen) 11 december 2014 17:42:31
Lakiro:ghibulo, sed kiel vi povas interpreti mian hieraŭan mesagon? Ĉu vi gin imagis? Ĉu ankaŭ Frano mian mesaĝon imagis?laŭ mi, ekzistas movado, ne tempo. kiam niaj mensoj, estas silentaj, vakuaj, ekzistas unu sola menso por ĉiuj, unu sola konscio. sed kiam ni havas imagaĵojn, fantaziaĵojn, ktp. tio ne estas el la menso (el la konscio), sed el la individua cerbo.
Tamen, ekspliku kial vi ne imagis ĝin pli frue, ol mi ĝin skribis? Tio pruvas ekziston de la tempo. Vi ne povas imagi ion en nia mondo antaŭe. Dekomence devas okazi ajna evento kaj vi ĝin ekvidos, ekaŭdos, eksentos. Nur post la okazo de iu evento. Tio pruvas ekziston de la tempo.
Sed sonĝo ne havas iun rilaton al konkretaj objektoj kaj eventoj en la mondo. Mi povas imagi belulinon en mia sonĝo, tamen ŝin ne povas imagi vi. Via belulino estas tute alia. En realeco ĉiu el ni povas ekvidi en la ĉielo "Grandan ursinon" diverstempe. Tio pruvas, ke ĉiu vidas ĝin reale, sen imago. Kiam iu rakontas pri "granda ursino", alia aŭskultanto interesiĝas kaj rigardas supren kaj trovas la konstelacion. Trovas post ies rakonto. Post! Signifas, la tempo kaj objektoj ekzistas ekster nia konscio. Ĉu ne?