去目錄頁

ĉu la tempo ekzistas?

从 baibaibibi, 2014年10月19日

讯息: 130

语言: Esperanto

Lakiro (显示个人资料) 2014年12月9日下午6:00:39

ghibulo:Miaopinie ekzistas nur konscio kaj ĉioj restantaj (inkluzive tempo) estas nur imagaĵoj de tiu ĉi konscio.
ghibulo, kion vi povas argumenti pri lumo de malproksima stelo, kiu delonge ne radias? Povas esti ĝi jam ne ekzistas. Sed ni vidas ĝin. Ĉu tio ne pruvas la ŝangojn en la tempo?
Ĉu ni imagas malproksiman stelon?

ghibulo (显示个人资料) 2014年12月9日下午7:33:04

Lakiro:ghibulo, kion vi povas argumenti pri lumo de malproksima stelo, kiu delonge ne radias? Povas esti ĝi jam ne ekzistas. Sed ni vidas ĝin. Ĉu tio ne pruvas la ŝangojn en la tempo? Ĉu ni imagas malproksiman stelon?
Vi tute pravas, Lakiro... tio pruvas la ŝanĝojn en la tempo, sed ne pruvas, ke tempo, la stelo kaj la lumo estas ion pli, ol imagaĵo de la Konscio. Vi povas en via sonĝo ankaŭ vidi iun mordvundatan personon de iu hundo, sed tio ne pruvas, ke la persono kaj la hundo vere ekzistas.

Frano (显示个人资料) 2014年12月9日下午8:26:09

ghibulo:Miaopinie ekzistas nur konscio kaj ĉioj restantaj (inkluzive tempo) estas nur imagaĵoj de tiu ĉi konscio.
ĉu vi pensas ke ekzistas nur unu konscio, aŭ multaj diversaj konscioj (via, mia, k.t.p.)?

ghibulo (显示个人资料) 2014年12月9日下午11:35:37

Frano:
ĉu vi pensas ke ekzistas nur unu konscio, aŭ multaj diversaj konscioj (via, mia, k.t.p.)?
Nur unu Konscio... diverseco estas nur imagaĵo... simile al tempo aŭ ceteraj objektoj

Lakiro (显示个人资料) 2014年12月10日下午4:14:34

ghibulo, sed kiel vi povas interpreti mian hieraŭan mesagon? Ĉu vi gin imagis? Ĉu ankaŭ Frano mian mesaĝon imagis?
Tamen, ekspliku kial vi ne imagis ĝin pli frue, ol mi ĝin skribis? Tio pruvas ekziston de la tempo. Vi ne povas imagi ion en nia mondo antaŭe. Dekomence devas okazi ajna evento kaj vi ĝin ekvidos, ekaŭdos, eksentos. Nur post la okazo de iu evento. Tio pruvas ekziston de la tempo.
Sed sonĝo ne havas iun rilaton al konkretaj objektoj kaj eventoj en la mondo. Mi povas imagi belulinon en mia sonĝo, tamen ŝin ne povas imagi vi. Via belulino estas tute alia. En realeco ĉiu el ni povas ekvidi en la ĉielo "Grandan ursinon" diverstempe. Tio pruvas, ke ĉiu vidas ĝin reale, sen imago. Kiam iu rakontas pri "granda ursino", alia aŭskultanto interesiĝas kaj rigardas supren kaj trovas la konstelacion. Trovas post ies rakonto. Post! Signifas, la tempo kaj objektoj ekzistas ekster nia konscio. Ĉu ne?

ghibulo (显示个人资料) 2014年12月10日下午5:37:26

Diru al mi, Lakiro, kion vi estas? Kiel rigardas vi sin mem? El viaj vortoj mi supozas, ke vi rigardas sin kiel kunaĵo de korpo + de pensoj + de emocioj + de memoro... aŭ mi iel misis? Bonvolu ne koleru, ke mi laŭŝajne parentezumas, sed mi ne scias, kiel ekspliki mian opinion al via demando pli rekte kaj klare ol per diskutado.

Lakiro (显示个人资料) 2014年12月10日下午6:46:51

ghibulo:Diru al mi, Lakiro, kion vi estas? Kiel rigardas vi sin mem? El viaj vortoj mi supozas, ke vi rigardas sin kiel kunaĵo de korpo + de pensoj + de emocioj + de memoro... aŭ mi iel misis? Bonvolu ne koleru, ke mi laŭŝajne parentezumas, sed mi ne scias, kiel ekspliki mian opinion al via demando pli rekte kaj klare ol per diskutado.
Oooo! ridulo.gif Tio estas filozofia temo. Mi ne scias kio mi estas. Nu mi, certe, konjektas, ke mi estas ajna substanco+spirito+multe da aliaj aldonaĵoj. ridulo.gif
Nun ni venis al la demando: Ĉu estado difinas konscion aŭ male - konscio estadon?
Mi kredas unuecon de la kontraŭaĵoj ridulo.gif en la spaco kaj la tempo, kiuj konstante moviĝas. ridulo.gif

ghibulo (显示个人资料) 2014年12月10日下午7:19:52

Lakiro:
...mi estas ajna substanco+spirito+multe da aliaj aldonaĵoj.
Ĉu vi povas aserti, ke sen unu el tiuj 'aldonaĵoj' vi jam ne ekzistus? Komprenu min... al tiuj aldonaĵoj ne apartenas ekzemple via brako, ĉar vi povus rigardi sin kiel Lakiro ankaŭ sen ĝi. Ĉu vi povus akcepti, ke vi estas tion, kion oni jam ne povas distingi disde vi? Kio estas tio?

Frano (显示个人资料) 2014年12月11日下午1:35:18

ghibulo:
Frano:ĉu vi pensas ke ekzistas nur unu konscio, aŭ multaj diversaj konscioj (via, mia, k.t.p.)?
Nur unu Konscio... diverseco estas nur imagaĵo... simile al tempo aŭ ceteraj objektoj
Ni supozu ke ekzistas nur unu realo – Konscio.
Ĉar ne ekzistas io alia, do Konscio povas konscii nur sian realon - sin mem.
La produkto de tiu mem-konscio estas imagaĵo - nia Universo: diverseco, tempo, spaco, objektoj, individuaj konscioj.
Tiuj individuaj konscioj perceptas aliajn imagaĵojn kaj erare pensas ke tio estas vera realo.
Pensoj de individuaj konscioj ankaŭ estas imagaĵoj, sed pli malrealaj ol imagaĵoj kreitaj de Konscio.

Ĉu vere?

Tamen ni povas ankaŭ supozi ke Konscio estas nur la imagaĵo de iu Superkonscio. Superkonscio estas la imagaĵo de Supersuperkonscio, k.t.p., k.t.p. Kaj la realo por iu nivelo estas nur la imagaĵo de pli alta nivelo. Do ne estas fundamentaj diferencoj inter realo kaj imagaĵo, kazo nur en la grado. Je mia nivelo de imagaĵo-realo (kiun mi preferas nomi simple “vivo”) diverseco, tempo, spaco, objektoj, individuaj konscioj estas realaj, kaj ne grave ke por iu alia imagaĵa nivelo (unu el malfinia aro) ili estas nur imagaĵoj.

baibaibibi (显示个人资料) 2014年12月11日下午5:42:31

Lakiro:ghibulo, sed kiel vi povas interpreti mian hieraŭan mesagon? Ĉu vi gin imagis? Ĉu ankaŭ Frano mian mesaĝon imagis?
Tamen, ekspliku kial vi ne imagis ĝin pli frue, ol mi ĝin skribis? Tio pruvas ekziston de la tempo. Vi ne povas imagi ion en nia mondo antaŭe. Dekomence devas okazi ajna evento kaj vi ĝin ekvidos, ekaŭdos, eksentos. Nur post la okazo de iu evento. Tio pruvas ekziston de la tempo.
Sed sonĝo ne havas iun rilaton al konkretaj objektoj kaj eventoj en la mondo. Mi povas imagi belulinon en mia sonĝo, tamen ŝin ne povas imagi vi. Via belulino estas tute alia. En realeco ĉiu el ni povas ekvidi en la ĉielo "Grandan ursinon" diverstempe. Tio pruvas, ke ĉiu vidas ĝin reale, sen imago. Kiam iu rakontas pri "granda ursino", alia aŭskultanto interesiĝas kaj rigardas supren kaj trovas la konstelacion. Trovas post ies rakonto. Post! Signifas, la tempo kaj objektoj ekzistas ekster nia konscio. Ĉu ne?
laŭ mi, ekzistas movado, ne tempo. kiam niaj mensoj, estas silentaj, vakuaj, ekzistas unu sola menso por ĉiuj, unu sola konscio. sed kiam ni havas imagaĵojn, fantaziaĵojn, ktp. tio ne estas el la menso (el la konscio), sed el la individua cerbo.

回到上端