Al la enhavo

ĉu ekzistas la vorto "jes kaj ne ambaŭe"?

de marbuljon, 2014-oktobro-22

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

marbuljon (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 22:05:46

En la sveda ekzistas vorto "nja", kiu signifas "nej och ja", aŭ "ne kaj jes".

Tiu ekzisteblas en la japana ankaŭ... eble en multaj lingvoj. Sed la angla diras nur "Well, yes and no" aŭ "Nu, jes kaj ne" kaj ne havas vorton.

Kiel diras oni ĝin en la esperanta? Estus pli bona se unuopa vorto.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 22:18:52

marbuljon:En la sveda ekzistas vorto "nja", kiu signifas "nej och ja", aŭ "ne kaj jes".

Tiu ekzisteblas en la japana ankaŭ... eble en multaj lingvoj. Sed la angla diras nur "Well, yes and no" aŭ "Nu, jes kaj ne" kaj ne havas vorton.

Kiel diras oni ĝin en la esperanta? Estus pli bona se unuopa vorto.
"Eble" = sveda "kanske, vet ej"

novatago (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 22:42:46

Eble ne signifas “jes kaj ne”.

Jes kaj ne, oni simple diras jes kaj ne. Oni ne bezonas vorton por tio se jam estas taŭga, kaj senproblema maniero por diri tion. Esperanto havas sian propran sprimpovecon kaj oni ne bezonas kopii ĉiun vorton de aliaj lingvoj, nek inveti unuopajn vortojn por ĉiu frazo aŭ frazeto pensebla, speciale se temas pri frazeto, kiu eĉ ne estas ofta.

Ĝis, Novatago.

marbuljon (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 00:16:27

Rugxdoma:"Eble" = sveda "kanske, vet ej"
Ne "kanske", sed "nja" : P

(pardonu pri la malbona ekzemplo)
"Gillar du korv?" "Ĉu ŝatas ci kolbason?"
"Nja." "Jes kaj ne (ekzistas ambaŭ ŝateco kaj malŝateco pri ĉia kolbaso)"

Ne "Eble, nur porkaĵajn aŭ bolitajn kolbasojn".

novatago:...speciale se temas pri frazeto, kiu eĉ ne estas ofta.
Ĉi tiun ja uzas ofte. Ĝi funkcieblas kiel "ちょっと" en la japana... Mi ne scias pri aliaj lingvoj. Mi ekpripensis ĝin ĉar la tradukton de poemon nefunkciis sen la vorto.

Ho!! Kelkfoje, ĉu "iom" funkcius bone??

"Ĉu ŝatas ci universitaton?"
"Iom."

"Ĉu ĝi estis tutsveda klaso?"
"Iom. (Ekzemple: Ĝi estas sveda sed ne kondutas svedmaniere)"

"Ĉu bildatestas?"
"Iom."

Sed "Iom.... Eble mi ne estas sveda malgraŭ ĉio" ne funkcias (diris svedano ŝercanta). Eble "nu"...

Redakto: Kelkfoje la vorto estus "kinda" en la angla.

noelekim (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 01:52:16

Rugxdoma:
Redakto: Kelkfoje la vorto estus "kinda" en la angla.
Estas proverbo pri iu tasko kiu estas duonfarita: Iele, iome, duone malbone.

Ŝajnas al mi ke iele, iome, estus bona traduko de 'kinda'.

novatago (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 09:38:22

marbuljon:
novatago:...speciale se temas pri frazeto, kiu eĉ ne estas ofta.
Ĉi tiun ja uzas ofte. Ĝi funkcieblas kiel "ちょっと" en la japana... Mi ne scias pri aliaj lingvoj. Mi ekpripensis ĝin ĉar la tradukton de poemon nefunkciis sen la vorto.
Do, simple diru jes kaj ne. “Iom”, mi supozas, ke iam estus bone, sed ne ĉiam: “Ĉu la afero pretas? Jes kaj ne. La afero tute pretas, sed ni devas atendi pro aliaj kialoj”. Se oni respondus “iom”, oni komprenendus ion tre malsaman.

Ne obsediĝu per ĉi tiaj aferoj. Simple, Esperanto jam bone povas sprimi tion. La sveda estas la sveda, la japana estas la japana kaj la Esperanta estas la Esperanta.

Ne estas rekomendinda uzi la pronomon “ci” pro interkulturaj kialoj. Por multaj personoj tiu promono estas nur por familia medio kaj tre proksima amikaro kaj ĝi povas malkomfortigi ilin. Do, bonvole, simple uzu la pronomon vi, speciale en publikaj forumoj.

Se vi volas uzi la pronomon ci por malsamigi la unupersonan pronomon vi de la plurpersona, tio ne funkcios kiel vi volas, ĉar vi uzos plurpersonan pronomon vi sen klarigoj, kaj viaj kunparolantoj pli ol verŝajne ne komprenos vin, kiel vi volas, ĉar la pronomo vi havas du signifojn eĉ se vi ne volas tion. Se iam vi bezonas (tio certe okazos) klarigi tion, ke vi celas diri la multnombran pronomon, simple diru “vi ambaŭ, tri, …, ĉiuj”, kaj ununombre, vi povas diri “vi + nomo”.

Mi en la hispana kutime uzas la neformalan ununombran pronomon ĉar la hispana estas tiel, sed la Esperanta ne estas tiel kaj mi ne havas problemon por uzi la pronomon vi anstantaŭ la pronomon ci.

Ĝis, Novatago.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 12:22:43

Oni ne devige uzas la saman vorton. Kion vi pensas pri :

- Ĉu ŝatas vi kolbason ?
- Relative.

- Ĉu ŝatas vi universitaton ?
- Parte.

- Ĉu ĝi estis tutsveda klaso ?
- Iuflanke.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 12:31:04

amigueo:ĉu vi ŝatas kokakolaon? nek, mi nekŝatas ĝin.

nek = (jes) kaj ne
Vi eraras kara. "Nek" ne signifas tion nek estas uzebla tiel.
Oni uzas ĝin kun alia nea vorto.
nek = kaj (ankaŭ) ne

novatago (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 13:12:29

Simon_Gauvain:
amigueo:ĉu vi ŝatas kokakolaon? nek, mi nekŝatas ĝin.

nek = (jes) kaj ne
Vi eraras kara. "Nek" ne signifas tion nek estas uzebla tiel.
Oni uzas ĝin kun alia nea vorto.
nek = kaj (ankaŭ) ne
Amigueo ne lernas Esperanton. Li pensas ke Esperanto estas verkata projekto. Li ne komprenas tion, ke ĝi estas uzata lingvo.

Ĝis, Novatago.

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 13:31:04

Simon_Gauvain:
amigueo:ĉu vi ŝatas kokakolaon? nek, mi nekŝatas ĝin.

nek = (jes) kaj ne
Vi eraras kara. "Nek" ne signifas tion nek estas uzebla tiel.
Oni uzas ĝin kun alia nea vorto.
nek = kaj (ankaŭ) ne
vi pravas, ankaŭkara,
"mi njaŝatas kokakolaon"

produktemas "nja"?

"nja" estas fenetro malfermita al komplekseco!

Reen al la supro