ĉu ekzistas la vorto "jes kaj ne ambaŭe"?
di marbuljon, 22 ottobre 2014
Messaggi: 21
Lingua: Esperanto
marbuljon (Mostra il profilo) 22 ottobre 2014 22:05:46
Tiu ekzisteblas en la japana ankaŭ... eble en multaj lingvoj. Sed la angla diras nur "Well, yes and no" aŭ "Nu, jes kaj ne" kaj ne havas vorton.
Kiel diras oni ĝin en la esperanta? Estus pli bona se unuopa vorto.
Rugxdoma (Mostra il profilo) 22 ottobre 2014 22:18:52
marbuljon:En la sveda ekzistas vorto "nja", kiu signifas "nej och ja", aŭ "ne kaj jes"."Eble" = sveda "kanske, vet ej"
Tiu ekzisteblas en la japana ankaŭ... eble en multaj lingvoj. Sed la angla diras nur "Well, yes and no" aŭ "Nu, jes kaj ne" kaj ne havas vorton.
Kiel diras oni ĝin en la esperanta? Estus pli bona se unuopa vorto.
novatago (Mostra il profilo) 22 ottobre 2014 22:42:46
Jes kaj ne, oni simple diras jes kaj ne. Oni ne bezonas vorton por tio se jam estas taŭga, kaj senproblema maniero por diri tion. Esperanto havas sian propran sprimpovecon kaj oni ne bezonas kopii ĉiun vorton de aliaj lingvoj, nek inveti unuopajn vortojn por ĉiu frazo aŭ frazeto pensebla, speciale se temas pri frazeto, kiu eĉ ne estas ofta.
Ĝis, Novatago.
marbuljon (Mostra il profilo) 23 ottobre 2014 00:16:27
Rugxdoma:"Eble" = sveda "kanske, vet ej"Ne "kanske", sed "nja" : P
(pardonu pri la malbona ekzemplo)
"Gillar du korv?" "Ĉu ŝatas ci kolbason?"
"Nja." "Jes kaj ne (ekzistas ambaŭ ŝateco kaj malŝateco pri ĉia kolbaso)"
Ne "Eble, nur porkaĵajn aŭ bolitajn kolbasojn".
novatago:...speciale se temas pri frazeto, kiu eĉ ne estas ofta.Ĉi tiun ja uzas ofte. Ĝi funkcieblas kiel "ちょっと" en la japana... Mi ne scias pri aliaj lingvoj. Mi ekpripensis ĝin ĉar la tradukton de poemon nefunkciis sen la vorto.
Ho!! Kelkfoje, ĉu "iom" funkcius bone??
"Ĉu ŝatas ci universitaton?"
"Iom."
"Ĉu ĝi estis tutsveda klaso?"
"Iom. (Ekzemple: Ĝi estas sveda sed ne kondutas svedmaniere)"
"Ĉu bildatestas?"
"Iom."
Sed "Iom.... Eble mi ne estas sveda malgraŭ ĉio" ne funkcias (diris svedano ŝercanta). Eble "nu"...
Redakto: Kelkfoje la vorto estus "kinda" en la angla.
noelekim (Mostra il profilo) 23 ottobre 2014 01:52:16
Rugxdoma:Estas proverbo pri iu tasko kiu estas duonfarita: Iele, iome, duone malbone.
Redakto: Kelkfoje la vorto estus "kinda" en la angla.
Ŝajnas al mi ke iele, iome, estus bona traduko de 'kinda'.
novatago (Mostra il profilo) 23 ottobre 2014 09:38:22
marbuljon:Do, simple diru jes kaj ne. “Iom”, mi supozas, ke iam estus bone, sed ne ĉiam: “Ĉu la afero pretas? Jes kaj ne. La afero tute pretas, sed ni devas atendi pro aliaj kialoj”. Se oni respondus “iom”, oni komprenendus ion tre malsaman.novatago:...speciale se temas pri frazeto, kiu eĉ ne estas ofta.Ĉi tiun ja uzas ofte. Ĝi funkcieblas kiel "ちょっと" en la japana... Mi ne scias pri aliaj lingvoj. Mi ekpripensis ĝin ĉar la tradukton de poemon nefunkciis sen la vorto.
Ne obsediĝu per ĉi tiaj aferoj. Simple, Esperanto jam bone povas sprimi tion. La sveda estas la sveda, la japana estas la japana kaj la Esperanta estas la Esperanta.
Ne estas rekomendinda uzi la pronomon “ci” pro interkulturaj kialoj. Por multaj personoj tiu promono estas nur por familia medio kaj tre proksima amikaro kaj ĝi povas malkomfortigi ilin. Do, bonvole, simple uzu la pronomon vi, speciale en publikaj forumoj.
Se vi volas uzi la pronomon ci por malsamigi la unupersonan pronomon vi de la plurpersona, tio ne funkcios kiel vi volas, ĉar vi uzos plurpersonan pronomon vi sen klarigoj, kaj viaj kunparolantoj pli ol verŝajne ne komprenos vin, kiel vi volas, ĉar la pronomo vi havas du signifojn eĉ se vi ne volas tion. Se iam vi bezonas (tio certe okazos) klarigi tion, ke vi celas diri la multnombran pronomon, simple diru “vi ambaŭ, tri, …, ĉiuj”, kaj ununombre, vi povas diri “vi + nomo”.
Mi en la hispana kutime uzas la neformalan ununombran pronomon ĉar la hispana estas tiel, sed la Esperanta ne estas tiel kaj mi ne havas problemon por uzi la pronomon vi anstantaŭ la pronomon ci.
Ĝis, Novatago.
Simon_Gauvain (Mostra il profilo) 23 ottobre 2014 12:22:43
- Ĉu ŝatas vi kolbason ?
- Relative.
- Ĉu ŝatas vi universitaton ?
- Parte.
- Ĉu ĝi estis tutsveda klaso ?
- Iuflanke.
Simon_Gauvain (Mostra il profilo) 23 ottobre 2014 12:31:04
amigueo:ĉu vi ŝatas kokakolaon? nek, mi nekŝatas ĝin.Vi eraras kara. "Nek" ne signifas tion nek estas uzebla tiel.
nek = (jes) kaj ne
Oni uzas ĝin kun alia nea vorto.
nek = kaj (ankaŭ) ne
novatago (Mostra il profilo) 23 ottobre 2014 13:12:29
Simon_Gauvain:Amigueo ne lernas Esperanton. Li pensas ke Esperanto estas verkata projekto. Li ne komprenas tion, ke ĝi estas uzata lingvo.amigueo:ĉu vi ŝatas kokakolaon? nek, mi nekŝatas ĝin.Vi eraras kara. "Nek" ne signifas tion nek estas uzebla tiel.
nek = (jes) kaj ne
Oni uzas ĝin kun alia nea vorto.
nek = kaj (ankaŭ) ne
Ĝis, Novatago.
amigueo (Mostra il profilo) 23 ottobre 2014 13:31:04
Simon_Gauvain:vi pravas, ankaŭkara,amigueo:ĉu vi ŝatas kokakolaon? nek, mi nekŝatas ĝin.Vi eraras kara. "Nek" ne signifas tion nek estas uzebla tiel.
nek = (jes) kaj ne
Oni uzas ĝin kun alia nea vorto.
nek = kaj (ankaŭ) ne
"mi njaŝatas kokakolaon"
produktemas "nja"?
"nja" estas fenetro malfermita al komplekseco!