Til indholdet

korealfabetigi esperantan tekston?

af amigueo, 23. okt. 2014

Meddelelser: 19

Sprog: Esperanto

amigueo (Vise profilen) 23. okt. 2014 14.14.22

kiel mi povas skribi esperantan tekston per koreaj "literioj".
kiel korealfabetigi esperanton? ridulo.gif

mi tre ŝatas la koreskriban aspekton!! ĉu eblas?

amigueo (Vise profilen) 24. okt. 2014 15.22.42

ลา ฤกซปฤรไมฤนตอ ดฤ ด-รอ ฮฤยดฤงฤรอ
ฝอยฤ ตไใ ฤงฤ าปารตา พไรอ, มาลยในา ด-รอ ฮฤยดฤงฤรอ, ไนพไตไซ กพาร รฤซปฤกตไนดายน งฤามไกอยน กในพฤนไ จฤ ลไ ฤน ลไา ซตใดกาบไนฤตอ. ตรไ ฤล ไลไ ฤซตไซ บลานกบารบาย ฎฤนตลฤมานอย: ซ-รอ มฤดบอรนอ, กอลอนฤลอ กไลไงรใอ, กาย ซ-รอ งาซกอยนอ. ลา กพารา ฤซตไซ พฤลกไนตา ฎฤนตลฤมานไนอ นอมไฎานตา พไดพไนอ พายกฤรลไอ. จไใย ฤซตไซ มาลงายาย มาลยในาย ฤซตใลอย ซปฤรตไนตาย ดไพฤรซายน มาลบอนสานทอยน กาย กไฤซ ปลฤย งรานดา มาลบอนสานทอ ฤซตไซ ดฤพไ บาลดาว ฤนตอมบไฎไ. ซ-รอ มฤดบอรนอ, ฤน านตาวา, ปลไ พไงลา าฎอ, ฤซตไซ ซใกทฤซา กอมฤรทไซตอ, ตามฤน จไอน ปฤรดไซ รฤธใลตฤ ดฤ มาลบอนซฤนทา ซปฤกใลาดอ กาย นใน พไพไซ นฤ มใลตฤ ปลไ บอนฤ อล าลมอธใลอ. กอลอนฤลอ กไลไงรใอ มาลสปารไซ ซไายน ปลฤย บอนายน ยารอยน กาย ซไายน ซานอน กาย มอนอน ซไน ปรอพไธานตฤ ปฤร ปฤกาย ปลฤธใรอย นาซกไงไนตาย ไดารอน ดา ดอลอรอย, ฤกธฤมปลฤ, ปอดางรอ, กาย ดไพฤรซาย ทฤตฤราย ตใรมฤนตอย กอรปาย กาย านไมาย. ซ-รอ งาซกอยนอ ฤซตไซ รใไนไงไตา ปอลไตไกไซตอ กาย ฝไฝามใลอ; าลมฤนาว ตไา ลไ ฤซตไซ ฎไซ กไาม ฝอรปาซไนตา ตฤมปอ กพาธาว ลไน ฤนตอมบไงไซ ฝอราน ดไซตานทอน ดไซดฤ ลา กอนซทไอ ดฤ ลา ากตใาลา งฤนฤราทไอ, ลไน ไงานตฤ ซฤนฝามา านซตาตาว ฝไฝามา. รไลาตฤ าล พไดพไนอ พายกฤรลไอ, ลา ตราดไทไอ ราปอรตาซ กฤ สไ ฤซตไซ ฤงฤ บฤลา พไรไนอ ฤน ซไา ยในฤทอ. ดใม ลอนงา ลาซตาตฤมปอ ตามฤน สไ พไพไซ ฤน ปรอฝในดา ไธอลาดอ ปรอ กฤลกาย ซกานดาลาย รากอนตอย านตาวยใฎไงไนตาย กอนตราว สไ ลา าลตรานงใลารอน ดฤ ลา ใรบอ. มฤนทไไนดา ฝากตอ ฤซตาซ ตไอ กฤ จไใ ฤล ตไใย ฤซตไมาตาย มาลยในใลอย--ซ-รอ มฤดบอรนอ, กอลอนฤลอ กไลไงรใอ กาย ซ-รอ งาซกอยนอ--ฤซตไซ านตาวฤ ามกานดไดาตอย ดฤ พไดพไนอ พายกฤรลไอ กไใย ปรฤตไซ ตรานจไ สไานอมฤ ลา งอรฎอน ในใ ดฤ ลา าลไา. กาย านตาว อล ดาวรฤ รากอนตไ มไ นใร ตไอน าตฤนตไงใ กฤ กฤลกฝอยฤ อนไ ยใฎไซ ด-รอน ฮฤยดฤงฤรอน กาย ลไายน กพาร งาซตอยน ไอม ปรฤตฤรบอนซฤนทาย: กอนดไจอ อฝตฤ อกาธานตา จฤ มาลยในใลอย กไาม ไลไน มาลตรานกพไลไงาซ นในาย ฎฤนอย าว มาลฎอยาย มฤมอราษอย.

ĉu iu koreo povas iom kompreni en teksto ĉisupera? ĉu kontentiga transliterigo? ridulo.gif

amigueo (Vise profilen) 24. okt. 2014 15.24.35

pardonu, la antaŭa teksto estas tajalfabeta esperanto. mi eraris malgajo.gif

utku (Vise profilen) 25. okt. 2014 07.48.38

Ĉar ni devos konsideri ankaŭ la nul-konsonanton, en Esperanto ekzistas 23 + 1 = 24 konsonantoj, sed en la kore-alfabeto ekzistas nur 14 + 5 = 19 konsonantaj literoj pretas ĉiuloke (silab-komence kaj -fine) uziĝi.

Tiu estas nekompleta skemo de mi, steloj montras simbolojn uzitajn hazarde.

ㅇ - nul-konsonanto
ㅡ - helpa vokalo por longaj silaboj *
ㅏ - a
ㅂ - b
? - c
ㅊ - ĉ
ㄷ - d
ㅔ - e
ㅃ - f *
ㄱ - g
ㅈ - ĝ
ㅎ - h
? - ĥ
ㅣ - i
? - j
ㅉ - ĵ *
ㅋ - k
ㄹ - l
ㅁ - m
ㄴ - n
ㅗ - o
ㅍ - p
ㄲ - r *
ㅅ - s
ㄸ - ŝ *
ㅌ - t
ㅜ - u
? - ŭ
? - v
ㅆ - z *

kaptulo (Vise profilen) 25. okt. 2014 10.42.19

Ĉi tio estas la transskribo sugestita de Ma Young-tae (membro de la Akademio) el ĉi tio:

A a 아 aŭ ㅏ
B b ㅂ
C c ㅉ
Ĉ ĉ ㅊ
D d ㄷ
E e 에 aŭ ㅔ
F f ㅍ
G g ㄱ
Ĝ ĝ ㅈ
H h ㅎ
Ĥ ĥ ㅎ
I i 이 aŭ ㅣ
J j (vidu malsupren)
Ĵ ĵ ㅈ
K k ㅋ
L l ㄹ
M m ㅁ
N n ㄴ
O o 오 aŭ ㅗ
P p ㅍ
R r ㄹ
S s ㅅ
Ŝ ŝ ㅅ
T t ㅌ
U u 우 aŭ ㅜ
Ŭ ŭ 우 aŭ ㅜ
V v ㅂ
Z z ㅈ

En la korea-alfabeto, Ĝ kaj Ĵ kaj Z, S kaj Ŝ kundividas la saman konsonanton respektive, sed iliaj vokaloj povas esti malsamaj. Alivorte, Ĝ, Z, kaj S ĉiam akompanigas al si monoftongojn, sed Ĵ kaj Ŝ diftongojn*. Ekzemple, 조요(ĝojo), 제브로(zebro), 코(ĵako), 소노(sono), 포(ŝafo). Tamen, kvankam oni povas distingi Ĝ kaj Z kontraŭ Ĵ laŭ la litero, laŭ la prononco ne eblas.

(*En la korea-alfabeto, monoftongoj inkluzivas ㅏ ㅐ ㅓ ㅔ ㅗ ㅚ ㅜ ㅟ ㅡ ㅣ, diftongoj ㅑ ㅒ ㅕ ㅖ ㅘ ㅙ ㅛ ㅝ ㅞ ㅠ ㅢ.)

En la kazo de J, ĝi ŝanĝas monoftongojn en diftongojn se ĝi antaŭas vokalojn, kaj ĝi prezentas ㅣ aŭ 이 se ĝi ne. Ekzemple, 아(a), 야(ja), 아도(ado), 야도(jado), 호모이(homoj).

Do, per ĉi-supra transskribo, oni povas skribi jene ekzemple:

엔 라 몬돈 베니스 노바 센토,
트라 라 몬도 이라스 포르타 보코;
페르 플루길로이 데 파찔라 벤토
눈 데 로코 플루구 지 알 로코.
(En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.)

네 알 글라보 산곤 소이판타
지 라 호만 티라스 파밀리온:
알 라 몬드 에테르네 밀리탄타
지 프로메사스 산크탄 하르모니온.
(Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.)

Ĉi-supraj aferoj estas nur la grandaj reguloj, do vi devas lerni la ne-grandajn, etajn regulojn, kio estas teda kaj malfacila, kio estas kial mi ne iras plu-_-. Sed, se vi havas specifajn demandojn, mi volonte faros tiun aferon eĉ se estas tede kaj malfacile okulumo.gif

Ĉiaokaze, mi deziras ke ĉi tio helpas al viridego.gif

robbkvasnak (Vise profilen) 25. okt. 2014 15.57.49

Yes, if you have so much time on your hands, you might try adapting Hiragana or Singhalese. On the other hand, you might devote some time to acquiring a bigger vocabulary in Esperanto and expanding the one that we already have by applying Esperanto morphology and doing research in fields not yet explored in Esperantio, adding to the literature.That would be more productive.

Epovikipedio (Vise profilen) 25. okt. 2014 15.59.43

Tio estas interesa...

amigueo (Vise profilen) 27. okt. 2014 15.17.59

dankegon, kaptulo kaj utku!

utku prezentis la semproblemajn literiojn kaj kelkajn solvojn por la problemaj literoj, kaj kaptulo prezentis la kompletan transskriban sistemon kiu dependas de specialaj reguloj (mi supozas tiun sistemon pli proksima al korea ol al eo).

mi celas regule simplan transskribsistemon, kiu povas pliapudigi esperanton al koreoj kaj korean lingvon al esperantuzantoj.

mi demandas el utku: ĉu vi povas karigi pri viaj proponoj de la problemaj literioj? kion vi opinias pri la solvoj de kaptulo?

mi demandas el kaptulo:
1. kiel prononciĝas en esperanto la koreaj monoftongoj kaj diftongoj? monoftongoj ㅏ ㅐ ㅓ ㅔ ㅗ ㅚ ㅜ ㅟ ㅡ ㅣ, diftongoj ㅑ ㅒ ㅕ ㅖ ㅘ ㅙ ㅛ ㅝ ㅞ ㅠ ㅢ
2. ĉu eblas trovi rektan korespondon por la problemaj eo-literoj c f ĥ j ĵ r ŝ ŭ v z, ĉu diakritan signon, ĉu kombinon de koreaj literoj por transskribi ilin? (io facile komprenebla de kaj koreoj kaj eo-anoj)
3. kion vi opinias de la solvoj prezentitaj far utku?

antaŭdankon al ambaŭ, kaj al iu ajn interesato ridulo.gif

kaptulo (Vise profilen) 28. okt. 2014 17.44.10

Hm, amigueo, mi pensas ke vi lernu pri Hanguel unue. Se vi scius kiel legi Hanguel-on, vi jam konstatus ke la solvoj de utku kaj mi estas preskaŭ samaj. La diferenco inter la lia kaj la mia estas ke, por transskribi la netransskribeblajn literojn (F, Ĥ, Ĵ, L, V, Z), li hazarde asignis ilin, kaj mi faris la samon asignante ilin al literoj plej similaj laŭprononce.

Pardonon, sed, mi ne povis kompreni la precizan signifon, ĉu vi celas transskribsistemon kiu estas du-direkta? Kiel (1) Esperanto al la korea, (2) la korea al Esperanto samtempe? En unu transskribsistemo? Hm. Tio estus treege malfacila. Nuntempe, per Hanguel oni ne povas transskribi F Ĥ Ĵ L V Z, kaj per Esperanta alfabeto, ㄲ ㄸ ㅃ ㅆ ㅉ ㅓ ㅚ ㅟ ㅡ ㅕ ㅘ ㅝ ㅢ ㅇ.

Kaj kion mi signifis per miaj vortoj kiel grandaj, ne-grandaj reguloj, tio ankaŭ aplikiĝas al la solvo de utku. La baza unuo de la latina alfabeto estas fonemoj, la baza unuo de la japana alfabeto (Hiragana, Katakana) estas silaboj, kaj la baza unuo de la korea alfabeto (Hanguel) estas ... ambaŭ. Hanguel estas tre unika tiupunkte. Ke oni povas skribi samtempe en fonemoj kaj silaboj signifas pli da kapabloj, sed ankaŭ pli da komplikeco. Do, bedaŭrinde, oni devas lerni decidi kiam uzi kiun aferon.

Ĉar Hanguel uziĝadis de la naskiĝo ĝis nun preskaŭ ekskluzive por skribi nur korealingvon, mi ne scias antaŭaĵojn koncerne transskribon kiu estas elfarita por transskribi unu lingvon al la alia precize laŭlitere per Hanguel. Sed, kompreneble, sen ia ajn antaŭaĵo oni povas elpensi tian transskribon simple asignante literojn hazarde, sed tio ne estus eleganta. La formoj de la literoj de Hanguel ne estas nur hazardaj formoj, moroj, aŭ tradicioj. Iliaj formoj baziĝas sur du aferoj, t.e., (1) malmulte da bazaj formoj kiuj estas abstraktaj formoj de la parolorganoj (la lango, la dentaro, la lipoj, la voĉkordoj, ktp.) kiam artikulacii, kaj (2) simpla logiko kiu devenigas ceterajn formojn elde la bazaj formoj. Hanguel havas propran ordon kaŝitan en ĝi mem. Do, miaj rekomendo kaj deziro estas ke, se iu volas novan transskribon kiu estas precize 1:1 laŭlitera, faru ĝin en kaj laŭ la ordo de Hanguel. Tio estus eleganta.

amigueo (Vise profilen) 28. okt. 2014 18.15.06

kiel tajpi korean lingvon sen "fizika" klavaro? ridulo.gif

Tilbage til start