Agu loke, pensu globe, parolu Esperanton
de robbkvasnak, 25 octombrie 2014
Contribuții/Mesaje: 3
Limbă: Esperanto
robbkvasnak (Arată profil) 25 octombrie 2014, 18:34:02
Ĉu io trovas tion insultan? Kion vi opinias pri tiu slogano?
Christa627 (Arată profil) 7 noiembrie 2014, 20:56:54
robbkvasnak:Antaŭ ne longe mi vidis ŝildon sur aŭto ĉi-tie en Florido kun slogano: Estu bonvena en Usono, nun parolu angle! Memkompreneble tio estas iomete insultema slogano. Sed pensigis min pri ŝildo kun la slogano: Agu loke, pensu globe, parolu EsperantonMi ne trovas ĝin insulta. Sed la vorto "globe" eble ne taŭgas ĉi tie; laŭ la Eo-Eo vortaro dekstre, globo estas "1. sferforma, bulforma korpo aŭ objekto; 2a. (kun centro a kaj radiuso ρ, en metrika spaco) subaro konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al a estas malpli granda ol ρ; 2b. [= sfero (kiel solido)]". Do, neniam menciiĝas la senco de la angla "globe;" la sfera mondo. Eble "pensu tutmonde" aŭ io simila?
Ĉu io trovas tion insultan? Kion vi opinias pri tiu slogano?
Ĉiuokaze, mi ŝatas la sloganon, en E-o aŭ la angla; ni faru aŭtoŝildojn kaj t-ĉemizojn!
Simon_Gauvain (Arată profil) 7 noiembrie 2014, 21:11:08
Mi ne trovas ĝin insulta. Sed la vorto "globe" eble ne taŭgas ĉi tie; laŭ la Eo-Eo vortaro dekstre, globo estas "1. sferforma, bulforma korpo aŭ objekto; 2a. (kun centro a kaj radiuso ρ, en metrika spaco) subaro konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al a estas malpli granda ol ρ; 2b. [= sfero (kiel solido)]". Do, neniam menciiĝas la senco de la angla "globe;" la sfera mondo. Eble "pensu tutmonde" aŭ io simila?Striktasence vi pravas, sed mi pensas ke oni povas uzi "globe" figurasence: la Tero estas ja speco de globo, ĉu ne?
Aldone, mi ĵus trovis la vorton "terglobo" en Reta Vortaro.