前往目錄

Agu loke, pensu globe, parolu Esperanton

貼文者: robbkvasnak, 2014年10月25日

訊息: 3

語言: Esperanto

robbkvasnak (顯示個人資料) 2014年10月25日下午6:34:02

Antaŭ ne longe mi vidis ŝildon sur aŭto ĉi-tie en Florido kun slogano: Estu bonvena en Usono, nun parolu angle! Memkompreneble tio estas iomete insultema slogano. Sed pensigis min pri ŝildo kun la slogano: Agu loke, pensu globe, parolu Esperanton
Ĉu io trovas tion insultan? Kion vi opinias pri tiu slogano?

Christa627 (顯示個人資料) 2014年11月7日下午8:56:54

robbkvasnak:Antaŭ ne longe mi vidis ŝildon sur aŭto ĉi-tie en Florido kun slogano: Estu bonvena en Usono, nun parolu angle! Memkompreneble tio estas iomete insultema slogano. Sed pensigis min pri ŝildo kun la slogano: Agu loke, pensu globe, parolu Esperanton
Ĉu io trovas tion insultan? Kion vi opinias pri tiu slogano?
Mi ne trovas ĝin insulta. Sed la vorto "globe" eble ne taŭgas ĉi tie; laŭ la Eo-Eo vortaro dekstre, globo estas "1. sferforma, bulforma korpo aŭ objekto; 2a. (kun centro a kaj radiuso ρ, en metrika spaco) subaro konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al a estas malpli granda ol ρ; 2b. [= sfero (kiel solido)]". Do, neniam menciiĝas la senco de la angla "globe;" la sfera mondo. Eble "pensu tutmonde" aŭ io simila?

Ĉiuokaze, mi ŝatas la sloganon, en E-o aŭ la angla; ni faru aŭtoŝildojn kaj t-ĉemizojn!

Simon_Gauvain (顯示個人資料) 2014年11月7日下午9:11:08

Mi ne trovas ĝin insulta. Sed la vorto "globe" eble ne taŭgas ĉi tie; laŭ la Eo-Eo vortaro dekstre, globo estas "1. sferforma, bulforma korpo aŭ objekto; 2a. (kun centro a kaj radiuso ρ, en metrika spaco) subaro konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al a estas malpli granda ol ρ; 2b. [= sfero (kiel solido)]". Do, neniam menciiĝas la senco de la angla "globe;" la sfera mondo. Eble "pensu tutmonde" aŭ io simila?
Striktasence vi pravas, sed mi pensas ke oni povas uzi "globe" figurasence: la Tero estas ja speco de globo, ĉu ne?
Aldone, mi ĵus trovis la vorton "terglobo" en Reta Vortaro.

回到上端