المشاركات: 101
لغة: Esperanto
ustra (عرض الملف الشخصي) 21 نوفمبر، 2014 5:21:22 م
kaŝperanto:Tiukaze simple montru fotojn pruvantaj interajn bestojn. Mi ŝatus vidi ekzemple mikson inter ĉevalo kaj rinocero. Kaj mi ege esperas, ke vi havas pli bonan fonton ol Miĥil...ustra:Christa starigas plene pravigitan demandon pri la restado de fosiliaj interaj bestoj. Ĉi tiu demando ne apartenas al iu kredo. Starigi ĝin ankaŭ ne signifas, ke oni ne komprenas la evoluadon aŭ eĉ sciencon ĝenerale.Aserti ke estas ia manko da fosilioj de interaj bestoj estas senscia. Estas multaj pruvoj por multegaj interaj bestoj. Malhonestaj kreistoj nur prezentas la bestoj, por kiuj pruvoj mankas de interaj formoj. Estas logika paralogismo aserti ke manko da pruvoj por unu okazo neas la pruvoj por aliaj. Kompreneble ne estos fosilioj por ĉiu intera besto.
La plena manko de pruvoj por interaj bestoj indikas, ke ĉi teorio simple malĝustas en la kerno.
mihxil:Tute ne, ili kredas je evoluado pro la amaso de evidentaĵojĈi tiu fonto estas tre amuza. Ĝi vere prezentas "pruvojn" por la makro-evoluado. Mi pensis, ke vi konsentas kun mi, ke makro-evoluado estas stultaĵo. Ĉu vi ŝanĝis vian opinion?
mihxil:ustra:Nek funkcias la makro-evoluado, nek la mikro-evoluado estigas novajn specojn (ĉar inter-etapoj ne ekzistas).Mi jam respondis. Ne estas inde, ĉar vi ne komprenas la teorion mem. Vi ne bezonas pruvojn, sed bazan kurson. Vi pensas ke interbredo rilatas al evoluado kaj daŭre faras distingon inter 'makro-evoluado' kaj 'mikroevoluado'. Vi evidente ne komprenas pri kio ni parolas, do estas tute vane prezenti pruvojn. Kiuj cetere gugleblas, do kial mi faru vian laboron.
Montru viajn amasojn da pruvoj, kiuj refutas miajn asertojn.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 21 نوفمبر، 2014 5:53:07 م
ustra:Tiukaze simple montru fotojn pruvantaj interajn bestojn. Mi ŝatus vidi ekzemple mikson inter ĉevalo kaj rinocero.Kia frenezaĵo. Kial ekzistu tia mikso?
ustra:Mi pensis, ke vi konsentas kun mi, ke makro-evoluado estas stultaĵo. Ĉu vi ŝanĝis vian opinion?Mi ne rememoras ke mi iam ajn konsentis kun vi, kaj tio ankaŭ ne klariĝis el la cito kiun vi provizas. Mi nur celis ke distingo inter makro-evoluado kaj mikro-evoluado kutime ne vere ekzistas. Multo da mikro-evoluado estas makroevoluado. Mi do maksimume celis ke la termino estas stultaĵo. Vi denove pruvas simple ne povi legi. Estas sensence ja akcepti mikroevoluadon sed ne makroevoluadon. Daŭre fari la distingon sugestas alie, kaj sugestas ke oni ne komprenas la teorion. Mi supozas ke talk-origins volas eviti la diskuton kaj simple montras al kreismanoj ke ankaŭ tiu 'makro-evoluado' ekzistas. Ĉar tiel estas.
Kompreneble estas vane, ĉar tiuj uloj malakceptas ĉion kio ne laŭlitere agordas kun la biblio. Eĉ la aĝo de la tero estu 6000 jaroj, kio estas plene ridinda.
ustra (عرض الملف الشخصي) 21 نوفمبر، 2014 6:37:11 م
mihxil:Tio estas nur kion mi ŝatus vidi kiel ekzemplo, sed memkompreneble ĉia pruvo interesas min.ustra:Tiukaze simple montru fotojn pruvantaj interajn bestojn. Mi ŝatus vidi ekzemple mikson inter ĉevalo kaj rinocero.Kia frenezaĵo. Kial ekzistu tia mikso?
mihxil:ustra:Mi pensis, ke vi konsentas kun mi, ke makro-evoluado estas stultaĵo. Ĉu vi ŝanĝis vian opinion?Mi ne rememoras ke mi iam ajn konsentis kun vi, kaj tio ankaŭ ne klariĝis el la cito kiun vi provizas. Mi nur celis ke distingo inter makro-evoluado kaj mikro-evoluado kutime ne vere ekzistas. Multo da mikro-evoluado estas makroevoluado. Mi do maksimume celis ke la termino estas stultaĵo. Vi denove pruvas simple ne povi legi. Estas sensence ja akcepti mikroevoluadon sed ne makroevoluadon. Daŭre fari la distingon sugestas alie, kaj sugestas ke oni ne komprenas la teorion. Mi supozas ke talk-origins volas eviti la diskuton kaj simple montras al kreismanoj ke ankaŭ tiu 'makro-evoluado' ekzistas. Ĉar tiel estas.
talk origins:Evolution proponents often say that creationists invented the terms. This is false. Both macroevolution and microevolution are legitimate scientific terms, which have a history of changing meanings that, in any case, fail to underpin creationism.Nu, vi unusence subŝovis, ke interbredo ne rilatas al la evoluado. Do vi malkvalifikas vian propran fonton (kaj mi plene konsentas kun vi). Eble vi mem devus legi kion vi prezentas kiel "amasoj da pruvoj" antaŭe vi kaŭzas tiajn kontraŭdirojn. =)
(...)
Another way to state the difference is that macroevolution is between-species evolution and microevolution is within-species evolution.
Christa627 (عرض الملف الشخصي) 21 نوفمبر، 2014 7:39:42 م
kaŝperanto:Ha, jes, ĝi kondukas ien; al plia senfina laciga senutila diskutado pri pliaj jam-sciataj temoj! Ho, ve... Mi havas multe pli utilajn aferojn por fari. Adiaŭ!Christa627:Ĝi ne kondukas nenienantoniomoya:[...]
Tiu estas la jam-sciita senfina laciga senutila diskuto, kiu kondukas absolute nenien.
Deziro de perdi sian valoran tempon.
Amike.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 24 نوفمبر، 2014 7:19:04 ص
ustra:Se oni trovus mikson inter ĉevalo kaj rinocero, tiam tio ne estus pruvo por la teorio de evoluado. Mi dirus ke male. Maksimume oni trovus ilian komunan praulon, sed tion mi ne nomus 'mikson'.mihxil:Tio estas nur kion mi ŝatus vidi kiel ekzemplo, sed memkompreneble ĉia pruvo interesas min.ustra:Tiukaze simple montru fotojn pruvantaj interajn bestojn. Mi ŝatus vidi ekzemple mikson inter ĉevalo kaj rinocero.Kia frenezaĵo. Kial ekzistu tia mikso?
ustra:[/quote]Per 'macroevolution' certe ne interbredado estas celata. Anstataŭ paroli pri terminoj, kial vi ne legis la efektivajn evidentaĵojn kiuj estas tie prezentataj? Nu, eble eĉ tio estas vana, ĉar evidente vi emas miskompreni absolute ĉion.
talk origins:Evolution proponents often say that creationists invented the terms. This is false. Both macroevolution and microevolution are legitimate scientific terms, which have a history of changing meanings that, in any case, fail to underpin creationism.Nu, vi unusence subŝovis, ke interbredo ne rilatas al la evoluado. Do vi malkvalifikas vian propran fonton (kaj mi plene konsentas kun vi). Eble vi mem devus legi kion vi prezentas kiel "amasoj da pruvoj" antaŭe vi kaŭzas tiajn kontraŭdirojn. =)
(...)
Another way to state the difference is that macroevolution is between-species evolution and microevolution is within-species evolution.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 24 نوفمبر، 2014 7:33:12 ص
Christa627:Ankoraŭ neniu el vi pruvis evoluon. Vi ne eĉ pruvis, ke evoluo fizike eblas, eĉ malpli, ke ĝi vere okazis.Ni ne pruvus evoluadon en la kelkaj vortoj disponeblaj en ĉi-forumo. Evoluado jam estas pruvita de la jarcento de sciencaj publikaĵoj. Mi vere ne pretendus ke mi povus plene reprezenti tiun amasan laboron.
La samo validas pro la aĝo de la tero. Sciencistoj eluzis multajn manierojn, por por ni eltrovi kia vere estas la mondo. Tio estas bela afero. Vi simple malakceptas ĉion, kaj anstataŭigas ĝin per kredo en aro de fabloj kies sola subteno estas malnovega libro skribita de paŝtistoj el la mezoriento. Tio estas tre domaĝa, vi perdas konscion pri tiu impresa atingaĵo de homaro.
Christa627:Vi nur asertadas senpruve,La pruvojn provizas scienco. Aldone mi jam multefoje ripetis diversajn el ili ankaŭ en ĉi tiu forumo.
Christa627:nomas homojn "idiotoj", kaj direktas al Guglo kaj Vikipedio! Reaserti, ke kreismo estas absurda kaj kreismanoj estas idiotoj pruvas nenion. Mi senpacienciĝas!Kreismo efektive estas absurda, mi simple ne povas alimaniere vortigi. Aserti ke la mondo aĝas 6000 jarojn estas neniel ajn defendebla. Ĝi estas simile stulta kiel ĉi-epoke ankoraŭ aserti la teron plata disko portata de granda testudo, kaj la suno orbitas ĝin.
Mi povus porti argumentojn por tio, sed tio evidente estas tute vana. Vi simple asertus ke mi volus ke tio veru. Estu hipokrita, kaj malakceptu la tuton de scienco, dume ja profitante de ĝi. La profunde malscienca vidpunkto de la kreaĵistoj estus tre damaĝa, kaj signifus bankroton de nia civilizacio, kiu estas tiom dependa je scienco kaj racia pensado, se ĝi gajnus pli da forto.
ustra (عرض الملف الشخصي) 24 نوفمبر، 2014 11:42:33 ص
mihxil:Per 'macroevolution' certe ne interbredado estas celata. Anstataŭ paroli pri terminoj, kial vi ne legis la efektivajn evidentaĵojn kiuj estas tie prezentataj? Nu, eble eĉ tio estas vana, ĉar evidente vi emas miskompreni absolute ĉion.Estis vi kiu pruvis moki min ĉar mi faras ĉi distingon. Ĉiam vi asertas, ke mi komprenas nenion. Tamen via propra fonto substrekas, ke ĉi distingon plene ĝustas. La makro- kaj mikroevoluado estas ja bazaj sciencaj terminoj. Sed nun ekestas la demando, ĉu vi tute komprenas pri kio vi skribas?
Ŝajne vi ne legas vian propran fonton aŭ vi ne skribus tiajn absurdaĵon. Sed kial do mi aŭ iu alia devus legi ĝin?
Estis amuza interparoli kun vi, sed nun venis la momento ne malŝpari pli da tempo kun vi. Bonan ŝancon al vi kaj al la makroevoluado.
Simon_Gauvain (عرض الملف الشخصي) 24 نوفمبر، 2014 2:15:08 م
mihxil:Aserti ke la mondo aĝas 6000 jarojn estas neniel ajn defendebla. Ĝi estas simile stulta kiel ĉi-epoke ankoraŭ aserti la teron plata disko portata de granda testudo, kaj la suno orbitas ĝin.Mi ne plus povas elteni tiun stultan teorion pri buleco de la Tero. Se tio estus vera, ĉio kio troviĝus sube tuj falus en la ĉielon! Mi neniam kredos tion! Vi verŝajne estas influata de la regantoj, kiuj maskas al vi la veron, pro politikaj kialoj. Ne estu naiva... mi diras tion nur por helpi.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 24 نوفمبر، 2014 6:10:29 م
ustra:Estis vi kiu pruvis moki min ĉar mi faras ĉi distingon. Ĉiam vi asertas, ke mi komprenas nenion. Tamen via propra fonto substrekas, ke ĉi distingon plene ĝustas. La makro- kaj mikroevoluado estas ja bazaj sciencaj terminoj.Mi nur diris ke daŭre fari tiun distingon ne vere montras ke vi komprenas pri kio temas. La terminoj estas efektive [url=macroevolution]relative maloftaj[/url], kaj laŭ mi precipe uzataj de kreistanoj. Pli ofte oni simple parolas pri 'evoluado' aŭ disspeciiĝo.
Sed vi nur volas paroli pri tiuj terminoj. Mi suspektas ke vi eble je komencis legi la amason de pruvoj en tiu retejo, sed ke vi scias ke pri tio vi tute ne povas kontraŭagi, kaj tial vi elektas nur kritikaĉi tiun punkteton pri la vorto 'makroevoluado', kaj ĉesigi 'interparolon'. Tio lasta estas efektive eble plej bone, ĉar vi simple ne povas observi la esencon, kaj daŭre parolas pri interbredado de rinoceroj kaj ĉevaloj, kio estas plene absurda, kaj rilatas al nenio ajn.
Cetere rinoceroj kaj ĉevaloj (kompreneble) havas komunan praspecion. Ne estas ekzakte sciate kiel ĝi aspektis, probable iom kia rilata specio kiu ja estis trovita. Sed mi ne estas eksperto, tio ĉi kompreneble nur estas rezulto de 5-minuta guglado.
ustra:Ŝajne vi ne legas vian propran fonton aŭ vi ne skribus tiajn absurdaĵon. Sed kial do mi aŭ iu alia devus legi ĝin?Ĉar vi diras ke evoluado ne estas pruvita. Do, unue legu pri la pruvoj kiuj estas provizitaj, antaŭ ol vi diskrias malveraĵojn.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 24 نوفمبر، 2014 6:13:57 م
Simon_Gauvain:Mi ne plus povas elteni tiun stultan teorion pri buleco de la Tero. Se tio estus vera, ĉio kio troviĝus sube tuj falus en la ĉielon! Mi neniam kredos tion! Vi verŝajne estas influata de la regantoj, kiuj maskas al vi la veron, pro politikaj kialoj. Ne estu naiva... mi diras tion nur por helpi.Bona parodio. Sed atentu la leĝon de Poe. Tio ĉi aspektas al mi tiom absurda ke neniu povus pensi ke vi seriozas, sed sendube ekzistas eĉ frenezuloj kiuj serioze samopinius kun vi....